Al la enhavo

Kristanoj mortigintaj

de nornen, 2014-oktobro-28

Mesaĝoj: 101

Lingvo: Esperanto

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 18:26:38

kaŝperanto:
Christa627:
Jesuo (kiel registrita de Sankta Mateo):
Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron...Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

Mateo 25:41-46
Kiun parton de "fajran lagon" kaj "eternan punon" vi ne komprenas? Kredu kion vi volas, opiniu kion vi volas pri justeco aŭ maljusteco, sed ne diru al mi, ke la Biblio nenie mencias Inferon. Se vi volas pli da citaĵoj, mi ja povas trovi ilin!

[quoteaĵo de la url=http://www.steloj.de/esperanto/biblio/]Esperanta versio de la Biblio[/url], tradukita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Londono.]
La greka vorto tradukita al "eterna" estas Greka "aionios" (el kiu devenas la angla "eon" ), kiu signifas "epokdaŭra" (age-lasting). Certe epoko ne eĉ alproksimiĝas al eterno. Kaj morto certe estas eterna puno, ĉu ne? Estas nerefutebla ke la vera Biblio neniam mencias la Inferon de kutima Kristanismo. Ĉie ĝi estas tradukita de alia vorto kiu ne signifas tion. Bonvolu citi kion vi volas, sed mi dubas ke vi povus citi ion kion mi ne povus refuti.
Do, parolu vi pri Grekaj vortoj. Mi dubas ke vi povus diri ion, kio min konvinkus. Se vi volas redifini ĉiun vorton el la Biblio, ni havas neniun bazon por diskuto. Vera diskuto eĉ ne eblas. Oni ĉiam povas preni iun ajn Grekan vorton kaj insisti, ke ĝi signifas tion, kion oni volas ke ĝi signifu (parolu al James White pri tio!). Kiel mi diris, kredu kion vi volas. Mi kredas la Biblion. Mi lasas al aliaj pli spertaj ol mi verki librojn senlime pri Grekaj vortoj kaj similaj.
Jesuo: Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.

Marko 9:43-48
Redifinu ĝin do, se vi volas. Tio faros nenion al mi.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 19:00:57

Mi redifinas nenion: estas la difino de la vorto. Plue, via propra traduko mencias Genehon, kiu estas vera, surtera loko en kiu la kadavroj de krimuloj estis forĵetitaj. La vermoj ne pereis tie (ĉiam estis kadavroj), kaj neniu estingis la fajrojn. Kiam la Biblio parolas pri Gehenon, ĝi parolas pri Gehenon. Estas vi kiu redifinas vortojn.

"Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro." -Rom 6:23

efilzeo (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 19:07:42

mortigi senkulpajn homojn. la favorata sporto de islamanoj, kiel maometo.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 19:45:13

kaŝperanto:Mi redifinas nenion: estas la difino de la vorto. Plue, via propra traduko mencias Genehon, kiu estas vera, surtera loko en kiu la kadavroj de krimuloj estis forĵetitaj. La vermoj ne pereis tie (ĉiam estis kadavroj), kaj neniu estingis la fajrojn. Kiam la Biblio parolas pri Gehenon, ĝi parolas pri Gehenon. Estas vi kiu redifinas vortojn.

"Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro." -Rom 6:23
Se estus LA difino de la vorto, la tradukistoj de la Biblio tradukus ĝin tiel. Mi trovas eĉ ne unu tradukon, kun via interpreto. Mi ĵus nun rigardis la versiojn KJV, NKJV, NIV, ESV, Romkatolika Biblio, kaj la hispanan "Nueva Biblia al Dia." Ĉiam estas "eternal" (eterna; "eterno" en la hispana) aŭ "everlasting" (ĉiamdaŭra). Mi scias, ke estas alia hispana biblio, kaj la New World Translation (Biblio de la "Atestantoj de Jehovo" ), ie en la domo, sed mi ne sukcesis trovi ilin. Sed mi ne kredas vin, kaj vi neniel povas konvinki min.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 20:32:22

Kredu tion, kion vi volas, sed se mi estus savita kaj mi devus vidi eterne la senliman torturadon de miliardoj da homoj ĉiame, estus Infero por mi. Ne estus justa, kaj mi ne povus ĝui eĉ en ĉielo, kaj mi rifuzus adori tian Dion eĉ se mi ricevus puno de inferofajro.

Asertante ke nur vian interpreton (aŭ eĉ tiun de la plimulto) estas la vero estas tre malmodesta. Estas multaj malsamaj organizoj kiuj refutas la ideon de infero. Iliaj kredoj estas pli laŭBible (laŭlitere) ol la kutimaj kredoj. La ideo de infero ne malsamas ol purgatorio - estas nur konjekto.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 21:01:45

kaŝperanto:
Asertante ke nur vian interpreton (aŭ eĉ tiun de la plimulto) estas la vero estas tre malmodesta.
Kiu tion faras? Faras vi.
kaŝperanto:Mi redifinas nenion: estas la difino de la vorto.
Kial parolas vi pri "mia" interpreto, kvazaŭ mi elpensis ĝin? Ĝi estas la kredo de Kristanoj ekde la komenco.

mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-01 00:51:15

Christa627: Kaj historio klare montras, ke Kristanoj ja laboras por liberigi homojn; kio pri William Wilberforce, kiu laboradis dum sia tuta vivo por ĉesigi sklavecon en Britujo? Kio pri John Paton, la misiisto al la Novaj Hebridoj, pro kies influo la loĝantoj ĉesis manĝi unu la alian, kaj komencis vivi en paco kun siaj najbaroj? Kio pri la multo da Kristanoj, kiuj nun laboradas por ĉesigi seks-sklavecon tra la mondo? Kaj la grupo Teen Challenge, kiu laboras por liberigi homojn el dependeco al drogoj kaj alkoholo? Kaj estas multmultaj aliaj ekzemploj.
Kio pri la centoj da jaroj antaŭ tio, dum kiuj kristanismo havis plenan penetron en Eŭropo? La fakto ke nur post tiom da tempo okazis ia movado kontraŭ sklaveco, klare montras ke tiu ideo estis pli malpli senrilate al kristanismo mem. La biblio, ja la bazo de kristanismo ne kondemnas sklavecon. Estas bone ke kristanoj finfine ja faris ion, sed tio ne estis danke al la biblio, kaj precipe montras ke homoj povas esti bonaj, kaj ke tio ne okazas pro ilia aneco en religio, ĉar antaŭe ja homoj anis la saman religion.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-novembro-01 01:20:49

Bedaŭrinde multaj homoj ĉe ni en Usono uzaĉas sian religion por malfeliĉigi aliajn homojn. Mi estas kune kun la sama ulo ekde kvazaŭ 20 jaroj. Dum malsanoj ni flegas unu la alian. Se iu mankas al unu, la alia donas al li. Ni amas unu la alian kaj finfine antaŭ iom pli ol tri jaroj ni rajtis edziĝi en Brazilo. Tio donas al mi la rajton esti rekonata kiel lia familio en Brazilo. Li posedas du domojn tie. Mi nun estas laŭleĝe kunposedanto. En Usono, ni nun rajtas pagi la impostojn kune al la nacia registaro. Lastjare ni ŝparis $600 dolarojn por tio. Sed la ŝtato de Florido ne rekonas nian unuon. Do ni devis pagi al juristo preskaŭ $2000 por doni unu al la alia la rajton de vizito dum malsanuleja restado, heredi unu de la alia, ktp. Ni devis pagi pli ol $20.000 por doni al li la rajton resti en Usono - malsamseksaj paroj pagas kvazaŭ nenion. Dum jaroj, ni devis pagi ĉiujn asekurojn unuope - tio kostis al ni milojn da dolaroj. Sed la registaro de Florido kaŝas sin malantaŭ "religio" por ne rekoni nian kuneston. Mi ege malamas religion por tio. Oni uzas ĝin por politikaj kialoj - oni batalas militojn por ĝi, oni murdas homojn por ĝi, oni forpelas gefilojn por ĝi. Oni postulas pli altajn impostojn por ĝi. Miaj du fratoj ne parolas kun mi por ĝi. Miaj gepatroj malestimis min por ĝi. Mi perdis postenon lastjare por ĝi. Mi ne vidas ion ajn bonan en religio. Islama ŝtato, kie oni senkapigas homojn kaj stupras virinojn kaj infanojn, kaj murdas je la nomo de dio, estas bona ekzemplo de la malico de religio.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-novembro-01 03:06:19

> Bedaŭrinde multaj homoj ĉe ni en Usono uzaĉas
> sian religion por malfeliĉigi aliajn homojn.

> Sed la registaro de Florido kaŝas sin malantaŭ "religio" por ne rekoni nian kuneston

Eble la California registaro agas pli sagxe (lauxreporte) ?

> Ni devis pagi pli ol $20.000 por doni al li la rajton resti en Usono -
> malsamseksaj paroj pagas kvazaŭ nenion

Ho bonege ... 20'000$ suficxas por (parte) "ripari" la "problemon" de samseksemo.

Mi ja jam mallauxdis na PIV pro sia Katolika Fundamentismo ... nun mi trovis na:

PIV (bezonas ensaluton)
samseksema sekse allogata de individuoj de la sama sekso -> gejo, lesbanino, sapfismo, njo-knabo
PIV (bezonas ensaluton)
njo-knabo knabo aŭ adoleskanto, amorata de plenkreska viro. -> pederasto
Konkludo ( laux PIV kaj kelkaj aliaj "auxtoritatoj" ) : samseksemeco = pedofilio

> estas bona ekzemplo de la malico de religio.

Apud la "problemon" de samseksemo la Katolika religio malicintence kreis na la aliaj seksaj "problemoj" kiel "transseksemo" kaj "interseksemo". Kaj la lingva seksismo (li, sxi, sxli, njo-knabo, ...) ankaux estas plejparte verko de la Katolika religiacxo.

nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?
Plej versxajne ria korpo putros sub la tero, kaj vermoj formangxos gxin ridulo.gif cxar LMS fervoraj Krististoj neniam akceptos kremacion.

Se Katolika Dio ekzistus kaj mi estus Ri, mi sendus tiujn, kiuj intence fifaris murdon aux alian gravan krimon, al infero, kompreneble, post la morto, aux ecx prefereble tuj post la fiago okulumo.gif

Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-01 03:40:18

mihxil:
Christa627: Kaj historio klare montras, ke Kristanoj ja laboras por liberigi homojn; kio pri William Wilberforce, kiu laboradis dum sia tuta vivo por ĉesigi sklavecon en Britujo? Kio pri John Paton, la misiisto al la Novaj Hebridoj, pro kies influo la loĝantoj ĉesis manĝi unu la alian, kaj komencis vivi en paco kun siaj najbaroj? Kio pri la multo da Kristanoj, kiuj nun laboradas por ĉesigi seks-sklavecon tra la mondo? Kaj la grupo Teen Challenge, kiu laboras por liberigi homojn el dependeco al drogoj kaj alkoholo? Kaj estas multmultaj aliaj ekzemploj.
Kio pri la centoj da jaroj antaŭ tio, dum kiuj kristanismo havis plenan penetron en Eŭropo? La fakto ke nur post tiom da tempo okazis ia movado kontraŭ sklaveco, klare montras ke tiu ideo estis pli malpli senrilate al kristanismo mem. La biblio, ja la bazo de kristanismo ne kondemnas sklavecon. Estas bone ke kristanoj finfine ja faris ion, sed tio ne estis danke al la biblio, kaj precipe montras ke homoj povas esti bonaj, kaj ke tio ne okazas pro ilia aneco en religio, ĉar antaŭe ja homoj anis la saman religion.
Mi jam diris, ne konfuzu Kristanismo laŭnoma kun Kristanismo vera. Kaj la Biblio nenie diras, ke sklaveco estas bona. Mi ne havas la citaĵon ĉe-mane, sed mi scias, ke Sankta Paŭlo skribis, ke se iu povas esti libera, li uzu tiun povon. Kaj li diris, ke Filemon traktu sian sklavon, Onesimo, kiel fraton, ne sklavon. Ĉie, kie iras la vera, pura evangelio de Kristo (ne personoj uzantaj la nomon de Kristanismo por politikaj aŭ similaj celoj), la homoj liberiĝas. Ili liberiĝas de la timo de morto. Ili liberiĝas de la deziro manĝi unu la alian, kaj eble la risko esti manĝita. Ili liberiĝas de la bezono oferi siajn gefilojn al la koleremaj dioj. Ili liberiĝas de dependeco al drogoj kaj alkoholo. Ili liberiĝas de la malamo kaj kolero, kiun ili tenis en siaj koroj. Kaj, malgraŭ populara opinio, virinoj liberiĝas de sklaveco al viroj. (Kompreneble mi ne diras, ke ĉiuj homoj iam havis ĉiun ĉi problemojn. Estas ekzemploj de diversaj kazoj, kaj ekzistas multaj aliaj!) Usono fondiĝis sur Kristanaj ideoj; ni estis sufiĉe libera nacio tiam. Nur nun, kiam ni plejparte perdis la Kristanan influon, ni ĉiuj estas sklavoj de la Ŝtato.
Lasta redakto: la 1a de Novembro, 2014

Reen al la supro