본문으로

Ĉu vi festas Saŭenon? Aŭ Halovenon?

글쓴이: Bruso, 2014년 10월 30일

글: 7

언어: Esperanto

Bruso (프로필 보기) 2014년 10월 30일 오후 10:45:34

Ĉu vi festas Saŭenon? Aŭ Halovenon?

orthohawk (프로필 보기) 2014년 10월 31일 오전 12:28:16

Bruso:Ĉu vi festas Saŭenon? Aŭ Halovenon?
Mi ĝin festas nur kiel verspero de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, kiu estas por ni Ortodoksuloj la dua dimanĉo post la Pentekosto.

nornen (프로필 보기) 2014년 10월 31일 오전 12:46:31

Ĉi tie oni festas la Tagon de la Mortintoj, kaj oni iras al la tombejo por festi, kunesti (kun ambaŭe la mortintoj kaj la mortontoj), manĝi, trinki, drinki, kanti, muziki, danci, ...
Estas ĝoja familia kaj najbara afero.
Ankaŭ estas tago kaj nokto por meditadi kaj serĉi kontakton kun la mortintoj, konversacii kun ili, aŭskulti ilin, peti al ili konsilon, aŭ simple babili kun ili pri malgravaĵoj.

----
Kristanece:

externalImage.png

----
Ne tiom kristanece:

externalImage.png

externalImage.png

En la lasta foto videblas Kajtz'uk kun la kvin Nahuatl: Ruk'u'x Tz'ukirem (Koro de la Vivo), Ruk'u'x Xamalil (Koro de la Spirito), Ruk'u'x Alaxb'äl (Koro de la Naskiĝo), Ruk'u'x Patän Samäj (Koro de la Vivtasko) kaj Ruk'u'x Ruchuq'a' K'aslemäl (Koro de la Materio).

La tago de la mortintoj ĉijare estas 8 Ahau, unu el la plej gravaj tagoj.

whysea (프로필 보기) 2014년 10월 31일 오전 3:17:03

Mi festas ian version de Saŭeno.

Ankaŭ mi festas parte la Tagon de la Mortintoj, kiel priskribiĝis supre^ ĉar mi dum la infanaĝo loĝis kun homoj kiuj festis ĝin.

Stefano888 (프로필 보기) 2014년 11월 5일 오후 6:12:30

Haloveno ne estas kristana fest-tago. Do, mi ne festas ĝin. Novembro 8 estas la Festo de la Ĉefanĝelo Mikaelo kaj Ĉiuj el la Sanktaj Senkorpuloj (t.e., la aliaj sanktaj anĝeloj). Tiu ĉi festo komencas ĉe sunsubiro la 7-an de novembro. Memori la anĝelojn ŝajnas al mi pli bona afero ol memori la demonojn. La Dimanĉo de Ĉiuj Gesanktuloj venas post la Dimanĉo de Pentekosto en la kalendaro de la Ortodoksa Eklezio. La vespero de tiu ĉi festo komencas ĉe sunsubiro la Sabaton antaŭ tiu Dimanĉo. Memori la Gesanktulojn ŝajnas al mi pli bona ol honori gesorĉistojn. Anstataŭigi la paganan feston de Haloveno per Aŭtuna Festo ŝajnas al mi bona ideo por ni Ortodoksaj kristanoj. Mi kutime nur spektas la televidon aŭ faras ion alian dum la pagana festo. Tamen, ne ĝenas min doni dolĉajojn al infanoj, kiuj surfrapas mian pordon.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 11월 5일 오후 6:19:01

@nornen
Ĉu la "Tago de la mortintaj" havas Aztekan aŭ alian Mexico-indiĝenan originon? "Nahuatl" ja estas la lingvo de la Aztekoj, ĉu ne?

nornen (프로필 보기) 2014년 11월 5일 오후 6:53:15

Fenris_kcf:"Nahuatl" ja estas la lingvo de la Aztekoj, ĉu ne?
Jes. Tamen ankaŭ ekzistas la vorto nawal en Majaaj lingvoj. La radiko estas naw (prononcu [naŭ]) kaj signifas scii, koni. Ekzemple nawonel (sci'ul'o) signifas kaj sciencisto kaj aŭguristo (kaj laŭ kristanoj sorĉisto).

Kelke da vortaroj tradukas "nawal" kiel "magio", sed tio simple ne pravas nek ĝustas.
Ekzemple "Yookeb' chi kamk li poyanam nake'nawok re li nawal." [1] estas tradukite en la vortaro de PLFM kiel "Las personas que saben la magia se están muriendo." = "La personoj, kiuj scias la magion, estas mortantaj". Tamen la propozicio signifas nenion pli ol "La personoj, kiu havas multan kaj plenan scion kaj konon, estas mortantaj".
La Majaoj ne havas koncepton de "magio". Se iu parola kun la mortintoj aŭ forigas malan influon aŭ alvokas bonan influon, tiu persono ne ekzercas "magion", li simple scias kiel fari tiujn ĉi aferojn (kiuj estas tute ne magiaj).

Fenris_kcf:@nornen
Ĉu la "Tago de la mortintaj" havas Aztekan aŭ alian Mexico-indiĝenan originon?
Mi ne kredas ke ĝi havas aztekan aŭ majaan originon. Tamen la kulto al mortintoj, la kunvivo kun mortintoj kaj la komunikado kun mortintoj estas grava aferto inter la Majaoj (kaj eble ankaŭ inter la Aztekoj; la religia bazo estas la sama.)
La kristanoj supermetis siajn festojn super la festojn de aliaj kaj pli malnovaj (laŭ kristanoj: paganaj) religioj. Komparu ekzemple Sonnwendfeuer kun Johannisfeuer aŭ Jul kun Weihnachten. La kristanoj malpermesis al la Majaoj ekzerci ilian religion kaj estis danĝere malgraŭe ekzerci ĝin. La kristana Tago de la Sanktuloj aŭ Tago de la Mortintoj estis konvena okazo doni kulton al la mortintoj sen timi persekuton aŭ mortigon.
Ofte la Majaoj donis al siaj festoj aŭ dioj "kristanan tinkturon" por eviti persekuton. Vidu ekzemple Maximon, kiu ĉi-tage nomiĝas "Sankta Simono"...

----

[1] Laŭvorte: Estas-ili je morti la persono scias-ili al-ĝi la scio.
Progressive.3PlAbs Compl [die] ArtDef [person] Present.3PlAbs.[know].AntiPassive 3SgErg.RelSubs ArtDef [knowledge].

다시 위로