Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu ekzistas esperantaj negativaj adverboj kiu povas aperi post la verbo/predikato

ca, kivuye

Ubutumwa 5

ururimi: Esperanto

psychoslave (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 11:07:02

Por negacii predikatoj, oni kutime uzas "ne" antaŭ la verbo. Sed kelkaj esprimoj necesas vorteton post la verbo/predikato. Ekzemple, la angle "... Not !".

Ĉu esperanto havas tiel vortetojn, distingebla de "ne"?

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 12:22:19

psychoslave:Por negacii predikatoj, oni kutime uzas "ne" antaŭ la verbo. Sed kelkaj esprimoj necesas vorteton post la verbo/predikato. Ekzemple, la angle "... Not !".

Ĉu esperanto havas tiel vortetojn, distingebla de "ne"?
Nu, pri tio mi aŭstultis, ke iu germano parolis multminitan frazon "ni faras tion, tion kaj tion" (dume lian paroladon oni sinkrone tradukis en aliajn lingvojn) kaj fine aldonis "nicht!".

En kelkaj frazoj oni povus fari tion per "neniel!" aŭ "neniom".
Aŭ "Ĉu ... ? Ne!". Sed "ĉu" antaŭsciigas vin, ke fine estos "jes!" aŭ "ne!", kaj vi ne ricevos la efekton, kiun faris la germano.

Rugxdoma (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2014 22:47:16

sergejm:
psychoslave:Por negacii predikatoj, oni kutime uzas "ne" antaŭ la verbo. Sed kelkaj esprimoj necesas vorteton post la verbo/predikato. Ekzemple, la angle "... Not !".

Ĉu esperanto havas tiel vortetojn, distingebla de "ne"?
Nu, pri tio mi aŭstultis, ke iu germano parolis multminitan frazon "ni faras tion, tion kaj tion" (dume lian paroladon oni sinkrone tradukis en aliajn lingvojn) kaj fine aldonis "nicht!".

En kelkaj frazoj oni povus fari tion per "neniel!" aŭ "neniom".
Aŭ "Ĉu ... ? Ne!". Sed "ĉu" antaŭsciigas vin, ke fine estos "jes!" aŭ "ne!", kaj vi ne ricevos la efekton, kiun faris la germano.
"Oni ne ricevos la efekton, kiun faris la germano."
Ricevi la efekton, kiun faris la germano, kaj faras multaj aliaj popoloj, kaj volas ankaŭ iam esperantistoj, neeblas. Sed vortoj kiel "neeblas", "ne povas", "neniel", "neniom" iom simulas ĝin.

nornen (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2014 23:33:08

sergejm:Nu, pri tio mi aŭstultis, ke iu germano parolis multminitan frazon "ni faras tion, tion kaj tion" (dume lian paroladon oni sinkrone tradukis en aliajn lingvojn) kaj fine aldonis "nicht!".
En la Germana, certaj propozicioj devige kaj regule havas sian negadon fine.
Ekzemple:
Mi ne vidas vin. = Ich sehe dich nicht.
Vin mi ne vidas. = Dich sehe ich nicht.
Ĉu mi ne vidas vin? = Sehe ich dich nicht?

Tiu ĉi vortordo estas la kutima kaj regula germana vortordo, kaj ne la artefarita (por amuzigaj celoj, tamen certe tute ne amuza) angla versio: "I see you... not!" (anstataŭ I don't see you.)

ĉevino (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2014 00:30:25

Tio ne estas logike. Oni bezonas scii kion estas neata en la frazo kaj sekve antaŭmeti la adverbon "ne" al la nomata vorto:

Lin (ja) vidas mi
Lin ne vidas mi
Ne lin vidas mi sed ŝin
Ne mi vidas lin sed ŝi
Ne vidas mi lin sed aŭdas
Lin vidas mi, ne ŝi (vidas mi)
Ŝin vidas mi kaj lin, ne (vidas mi)

Oni erarige (ĉar sennecese) komencas frazojn per subjekto, imitante sian denaskan/gentan lingvon.

Subira ku ntango