Aller au contenu

Stultaj demandoj pri Eŭropo

de novatago, 29 décembre 2007

Messages : 5

Langue: Esperanto

novatago (Voir le profil) 29 décembre 2007 19:13:16

Vidu tiun ĉi videon el la televida konkurso "Ĉu vi scias pli ol bazlerneja geinfano?".

Ĝis, Novatago.

rosto (Voir le profil) 1 janvier 2008 05:39:16

Pri Eŭropo? Mi aŭskultis iu virbovo ŝtelis Eŭropon, kia malfeliĉo, mi condolencas ploro.gif

Nu, mi vidis nur duono de ĉi video, tre granda por mi elŝuti ĉion... Tia serioza vizaĝo de tia usona blondulino nur finmortigas vin vidantan.

Sed eble se esti justa. Ĉu ekzemple vi, novatago, scias ĉiuj ĉefurboj de Aziaj landoj, de Nepalo ekzemple? Aŭ ĉu Honkongo estas lando?

novatago (Voir le profil) 1 janvier 2008 20:40:31

rosto:
Sed eble se esti justa. Ĉu ekzemple vi, novatago, scias ĉiuj ĉefurboj de Aziaj landoj, de Nepalo ekzemple? Aŭ ĉu Honkongo estas lando?
Ĥe ĥe, mi estas granda malscianta pri geografio. Eĉ pri nacia geografio. Mia intenco nur estis montri komikan situacion. Vere, laŭ mi tiu situacio estis antaŭpretita ĉar ne eblas ne scii ke Parizo estas la ĉefurbo de Francio. Almenaŭ ĝi ŝajnas al mi tro malfacila. Kompreneble ekzistas personojn, kiuj ne scias ĝin. Sed preskaŭ ĉiu el ili ne vivas en la okcidenta kulturo. La Eŭropanoj ludas avantaĝe pri usona geografio ĉar ni vidas multajn usonajn filmojn sed usonanoj verŝajne apenaŭ vidas eŭropajn filmojn. Tamen en multaj usonaj filmoj aperas eŭropajn landojn kaj Francio estas unu el ili.

La situacio estas komika ne pro la malscio de la respondo sed pro la parolado inter la belulino, kiu vere ŝajnas paroli al ŝi mem, kaj la prezentisto. Se mi ne scius respondon, mi nur dirus: "Mi ne scias".

"Estas plibone esti silente kaj ŝajni stultan ol malfermi la buŝon kaj pruvi ĝin".

Ĝis, Novatago.

stefanspaul (Voir le profil) 5 janvier 2008 00:10:01

novatago:"Estas plibone esti silente kaj ŝajni stultan ol malfermi la buŝon kaj pruvi ĝin".
Eĉ la maljunaj romanoj havis proverbon pri ĉi-tie:
"Si tacuisses, philosophus mansisses"

ritarita (Voir le profil) 11 janvier 2008 13:50:13

white knight:
"Si tacuisses, philosophus mansisses"
Bonvolu esperantigi, Stefan!
Mi ne scipovas la latinan lingvon.
Traduko:
Se vi silentus, vi daŭre estus filozofo

Retour au début