Aller au contenu

messie -- persono, kies domo estas ĉiam malorda

de dukemasuya, 8 novembre 2014

Messages : 11

Langue: Esperanto

akueck (Voir le profil) 11 novembre 2014 13:58:27

Christa627:
sudanglo:compulsive hoarder - kompulsiva* akumulanto (*internacia vorto) - mania retenemulo.

En pluraj lingvoj (laŭ Google translate) ŝajne estas uzata por 'to hoard' vorto kiu respondas al hamstri.
En la versio de la angla, kiun mi parolas (mi ne scias pri aliaj), estas esprimo "pack rat" por "compulsive hoarder;" mi suppozas, ke hamstro estas sufiĉe simila al rato; kaj siamaniere certe akumulema ridulo.gif. Laŭ PIV:
PIV:hamstri. Amasigi al si provizojn, nutraĵojn, ofte en neleĝa maniero, precipe pro timo al krizo, striko, milito ktp.
(En la dialekto de mia familio, "to be a hamster;" ["esti hamstro"] signifas, moviĝi kiam oni fotas vin, kaj tial aperi malklare en la foto; sed tio estas tute nerilata afero!) Sed, por paroli pri persono, kiu emas hamstri, oni povus diri "hamstremulo" sed tion oni eble interpretus kiel "persono kiu ŝatas hamstrojn... Hamstrulo, eble? Heh, heh.
Ankau en la germana uzighas la verbo "hamstern". Sed lau mi estas signifdiferenco inter tiu, kiu hamstras, kaj amasigmaniulo, char:
Chi lasta
- amasigas pli, ol nutrajhojn kaj aliajn provizajhojn, kaj krome
- tro intense kolektas objektojn ne nepre pro timo al krizo, striko, milito k. s. kaj
- vivas en loghejo karakterizata de malordo kaj/au malpurajho.

Retour au début