messie -- persono, kies domo estas ĉiam malorda
viết bởi dukemasuya, Ngày 08 tháng 11 năm 2014
Tin nhắn: 11
Nội dung: Esperanto
akueck (Xem thông tin cá nhân) 13:58:27 Ngày 11 tháng 11 năm 2014
Christa627:Ankau en la germana uzighas la verbo "hamstern". Sed lau mi estas signifdiferenco inter tiu, kiu hamstras, kaj amasigmaniulo, char:sudanglo:compulsive hoarder - kompulsiva* akumulanto (*internacia vorto) - mania retenemulo.En la versio de la angla, kiun mi parolas (mi ne scias pri aliaj), estas esprimo "pack rat" por "compulsive hoarder;" mi suppozas, ke hamstro estas sufiĉe simila al rato; kaj siamaniere certe akumulema . Laŭ PIV:
En pluraj lingvoj (laŭ Google translate) ŝajne estas uzata por 'to hoard' vorto kiu respondas al hamstri.
PIV:hamstri. Amasigi al si provizojn, nutraĵojn, ofte en neleĝa maniero, precipe pro timo al krizo, striko, milito ktp.(En la dialekto de mia familio, "to be a hamster;" ["esti hamstro"] signifas, moviĝi kiam oni fotas vin, kaj tial aperi malklare en la foto; sed tio estas tute nerilata afero!) Sed, por paroli pri persono, kiu emas hamstri, oni povus diri "hamstremulo" sed tion oni eble interpretus kiel "persono kiu ŝatas hamstrojn... Hamstrulo, eble? Heh, heh.
Chi lasta
- amasigas pli, ol nutrajhojn kaj aliajn provizajhojn, kaj krome
- tro intense kolektas objektojn ne nepre pro timo al krizo, striko, milito k. s. kaj
- vivas en loghejo karakterizata de malordo kaj/au malpurajho.