Al la enhavo

La rilato kun dio estas privata afero.

de baibaibibi, 2014-novembro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-novembro-10 12:19:49

La rilato kun dio estas privata afero, mi tute respektas la rajton de iu ajn kredi je dio, satano, la fantomoj, la ufoj, la elfoj, blankaneĝoj, superulo, araknulo, amasulo, drakula, ktp. sed min ĝenas kiam ili kuniĝas en prozelitismaj organizoj por timigi kaj trompi homojn ĝis ni diras ke ni kredas je nevideblaĵoj.
Bv. vivu vian fidon private kaj ne ĝenu la homojn se ili ne povas trompi sin mem akceptante la ekziston de fantaziaj estaĵoj.

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-novembro-13 14:39:54

Mi konsentas. Se homoj volas scii, oni demandu.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-13 16:28:25

baibaibibi:La rilato kun dio estas privata afero, mi tute respektas la rajton de iu ajn kredi je dio, satano, fantomoj, ufoj, elfoj, blankaneĝoj, superulo, araknulo, amasulo, drakula...
...teorio de evoluado, ktp.

baibaibibi:Vivu vian fidon private.
Absolute konsentite kun vi. Tio estas la plej saĝa aserto kiun mi legis lastajn semajnojn en Lernu-forumoj. Vivu vian fidon private, kaj se via fido estas je Dio, helpu sindoneme viajn proksimulojn.

Amike.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-novembro-13 19:29:42

antoniomoya:
baibaibibi:La rilato kun dio estas privata afero, mi tute respektas la rajton de iu ajn kredi je dio, satano, fantomoj, ufoj, elfoj, blankaneĝoj, superulo, araknulo, amasulo, drakula...
...teorio de evoluado, ktp.

baibaibibi:Vivu vian fidon private.
Absolute konsentite kun vi. Tio estas la plej saĝa aserto kiun mi legis lastajn semajnojn en Lernu-forumoj. Vivu vian fidon private, kaj se via fido estas je Dio, helpu sindoneme viajn proksimulojn.

Amike.
Ĉu vere? Laŭ mia scio multaj religiaj fidoj postulas ke oni "prediku" al aliuj. Simile, la eruditoj deziras ke aliuj estu ankaŭ erudita. Ĉiu sincera homo agas de amo/gefrateco en ĉi tiuj diskutoj.

OlivarboFR34 (Montri la profilon) 2014-novembro-14 11:15:23

Precipe respektu ni aliajn manierojn vivi, pensi, ktp. Bona estas diverse kunekzisti. Oni devas esti libera obei aŭ ne al ismo. Ve doktrinoj, laŭ diversaj manieroj, ofte povas trudi, atenci la liberecon de aliulo
- per potenco de ekz. pastro sur fidelulo (klerikalismo), aŭ ĉefo sur aktivulo,
- normigante la kondutojn de ĉiuj laŭ ununura ŝablono, ekz. per moralaj kaj seksaj preceptoj,
- sin dirante filozofio supera al la aliaj kaj eĉ sola taŭga por ĉiuj,
- celante konkeri la mondon kaj anstataŭi aliajn filozofiojn.
Okazas, en diskursoj kaj libroj eĉ sanktaj, ke io kaj sia malo estas kompreneblaj, tio por iuj ebligas kontraŭliberecajn trudpelojn. Sed, ekster tiaj trudvoloj, eblas alie aŭ alia spiriteco aŭ doktrino, kiam oni vidas ke la mondo estas riĉa je diverseco de vivmanieroj. Tial ni ne prijuĝu kion ni ne komune partigas. Ne ekzistas ununura vero, sed pluraj, ĉiu homo havas la sian same kiel havas vojon sian surtere.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-13 18:11:18

La Eternuno de Zamenhof laŭ li Senkorpa Mistero. Por ĉiu el ni vole nevole certe estas privata afero.

Paulinho (Montri la profilon) 2015-junio-13 20:50:20

La rilato kun dio estas privata afero.

Tiu pozicio estas absolute malhumana. Por iu kiu vivas el la fido, postuli ke oni ne parolas ĝin estas postuli sin mortigi sin mem, en tio kio estas per iu la plej kara afero. Mi konsentas ke tiuj kiuj havas fidon, ne povas trudi sian kredon al aliaj. Sed la gentoj kiuj kredas, ne povas esti kondamnitaj al morto sen juĝo, sen defendo kaj sen rajto al la libera esprimo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-13 23:40:23

Ankaŭ la biablo timigas la homojn pro tio, multaj religiuloj gajnas tiom da mono minacante ĵeti la kredemulojn en la fajron de la infero.

Rujo (Montri la profilon) 2015-junio-14 00:42:19

Dio kreis la tutan universon, kiu enhavas nekalkuleblajn aliajn dimensiojn kaj multnivelajn subsistemojn. Do, ĉu la diablo agadas ekskluzive sur la Tero aŭ tra la tuta universo? Se li vere estas ĉiopova same kiel nia miskonata Dio, oni alvenos al konkludo ke multoblaj estas la dioj, bestoformaj kaj homaspektaj kiel pasintece.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-14 02:06:33

La rilato kun dio estas privata afero, mi tute respektas la rajton de iu ajn kredi je dio, satano, la fantomoj, la ufoj, la elfoj, blankaneĝoj, superulo, araknulo, amasulo, drakula, ktp. sed min ĝenas kiam ili kuniĝas en prozelitismaj organizoj por timigi kaj trompi homojn ĝis ni diras ke ni kredas je nevideblaĵoj.
Bv. vivu vian fidon private kaj ne ĝenu la homojn se ili ne povas trompi sin mem akceptante la ekziston de fantaziaj estaĵoj.
Nevero. La rilato kun Dio estas persona afero, ne privata afero.

Reen al la supro