目次へ

kern.punkto: nova podkasto en Esperanto

johmue,2014年11月10日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

johmue (プロフィールを表示) 2014年11月10日 17:04:11

Ni lanĉis novan podkaston en Esperanto: kern.punkto

Ĝi troviĝas je http://kern.punkto.info. Ni, tio estas Eva kaj mi, traktas ajnajn temojn, pri kiuj ni interesiĝas. Aŭskultu kaj komentu tie.

Se vi havas ideojn pri temoj komentu ĉe nia tema paĝo.

Ĝis baldaŭa reaŭskulto ...

Nightflush (プロフィールを表示) 2014年11月11日 19:50:00

Tre bone! Nur ekzistas unu alia podkasto en la movado (kaj radio-vatikana…), ĉu ne? Do, mi ĝojas, ke mi nun povas aŭskulti vin!

Citronujo (プロフィールを表示) 2014年11月11日 21:05:36

Bone!
Bonan ŝancon al vi ambaŭ!

alonsososo (プロフィールを表示) 2014年11月17日 10:32:24

Nightflush:Tre bone! Nur ekzistas unu alia podkasto en la movado (kaj radio-vatikana…), ĉu ne? Do, mi ĝojas, ke mi nun povas aŭskulti vin!
Preskaŭ abundas podkastoj. Provu ekzemple: "Pola retradio" aŭ "muzaiko".

johmue (プロフィールを表示) 2015年1月20日 8:58:14

Mi ŝatus emfazi, ke ni bonvenigas gastojn, kiuj volas paroli kun ni pri ia interesa temo. Do se vi spertas pri ia temo, ne hezitu proponi ĝin al ni. Nia podkasto estu en Esperanto, ne pri Esperanto, do ni verŝajne ne akceptus temojn pri la lingvo aŭ pri la movado.

Ni povas registri podkastan epizodon kun vi en Esperanto aranĝo, kiun ni partoprenas, ekzemple UK, IJK, ktp. aŭ per retvoĉa konekto. Kondiĉo estas, ke vi flue regas Esperanton.

Ni antaŭĝojas viajn proponojn.

rapn21 (プロフィールを表示) 2015年1月21日 15:24:20

Mi aŭskultis al la parolo kun Chuck Smith pri Duolingo kaj mi tre ŝatis ĝin ridulo.gif

ndrbs (プロフィールを表示) 2015年1月23日 22:31:24

Bonege !
Multan dankon, tre bona ideo. Mi ŝategas ke vi enkuraĝigas la personojn ne paroli pri Esperanto sed nur en Esperanto.

Rangel_Castro (プロフィールを表示) 2015年1月28日 22:31:29

Interese, sed mi ne sukcesas ludigi la sondosieron per mia poŝtelefono Android-a.

johmue (プロフィールを表示) 2015年1月29日 8:36:47

Rangel_Castro:Interese, sed mi ne sukcesas ludigi la sondosieron per mia poŝtelefono Android-a.
En kutima Androido funkcias kaj la mp3- kaj la m4a-fluo. Ne la opus-kodeko, ĉar ĝi estas tro nova.

Mi rekomendas uzi la aplikaĵojn AntennaPod aŭ Podkicker por aboni nian m4a fluon. Baldaŭ ni instalos apartan abon-butonon sur la retejon.

Kiel vi ekzakte provis ludigi ĝin?

gandialf (プロフィールを表示) 2015年2月16日 12:09:28

Eble intervjuoj kun konataj esperantistoj pri interesaj temoj? Eg. la denova kun Chuck Smith pri esperantigado de propraj nomoj kaj kial lia vikipedio ne estas ĝusta por Esperanto...

先頭にもどる