Contribuții/Mesaje: 13
Limbă: Esperanto
johmue (Arată profil) 10 noiembrie 2014, 17:04:11
Ĝi troviĝas je http://kern.punkto.info. Ni, tio estas Eva kaj mi, traktas ajnajn temojn, pri kiuj ni interesiĝas. Aŭskultu kaj komentu tie.
Se vi havas ideojn pri temoj komentu ĉe nia tema paĝo.
Ĝis baldaŭa reaŭskulto ...
Nightflush (Arată profil) 11 noiembrie 2014, 19:50:00
Citronujo (Arată profil) 11 noiembrie 2014, 21:05:36
Bonan ŝancon al vi ambaŭ!
alonsososo (Arată profil) 17 noiembrie 2014, 10:32:24
Nightflush:Tre bone! Nur ekzistas unu alia podkasto en la movado (kaj radio-vatikana…), ĉu ne? Do, mi ĝojas, ke mi nun povas aŭskulti vin!Preskaŭ abundas podkastoj. Provu ekzemple: "Pola retradio" aŭ "muzaiko".
johmue (Arată profil) 20 ianuarie 2015, 08:58:14
Ni povas registri podkastan epizodon kun vi en Esperanto aranĝo, kiun ni partoprenas, ekzemple UK, IJK, ktp. aŭ per retvoĉa konekto. Kondiĉo estas, ke vi flue regas Esperanton.
Ni antaŭĝojas viajn proponojn.
rapn21 (Arată profil) 21 ianuarie 2015, 15:24:20
ndrbs (Arată profil) 23 ianuarie 2015, 22:31:24
Multan dankon, tre bona ideo. Mi ŝategas ke vi enkuraĝigas la personojn ne paroli pri Esperanto sed nur en Esperanto.
Rangel_Castro (Arată profil) 28 ianuarie 2015, 22:31:29
johmue (Arată profil) 29 ianuarie 2015, 08:36:47
Rangel_Castro:Interese, sed mi ne sukcesas ludigi la sondosieron per mia poŝtelefono Android-a.En kutima Androido funkcias kaj la mp3- kaj la m4a-fluo. Ne la opus-kodeko, ĉar ĝi estas tro nova.
Mi rekomendas uzi la aplikaĵojn AntennaPod aŭ Podkicker por aboni nian m4a fluon. Baldaŭ ni instalos apartan abon-butonon sur la retejon.
Kiel vi ekzakte provis ludigi ĝin?
gandialf (Arată profil) 16 februarie 2015, 12:09:28