Al la enhavo

Demandaj nerektaj

de GianniGO, 2014-novembro-15

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

GianniGO (Montri la profilon) 2014-novembro-15 11:22:36

Ĉu iu instruas mi pri nerektaj demandoj?
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.

Dankon kaj saluton!
Giovanni

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-15 11:51:35

Mi demandas min ĉu morgaŭ pluvos.
Kiu demandas tion?
Kial li demandas tion?
Ĉu li pravas demandante tion?

Amike.

myris (Montri la profilon) 2014-novembro-15 12:15:57

Komparu la neadon

Mi demandas min, ĉu morgaû pluvos
Mi sidos hejme, se morgaŭ pluvos

Mi ne demandas min, ĉu morgaŭ pluvos
Mi ne sidos hejme, se morgaŭ ne pluvos

Kun nerekta demando, la neado ne ŝanĝas la subfrazon
Kun kondiĉo, la neado de la frazo implicas la neadon de la subfrazo

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-15 12:57:44

ĉion konsiderinte,
ĉupluvo amon tutprobablas.

se la problemo ĉuhavas solvon, ne maltrankviliĝu, zenu.

"nja" troimitemis,
malĉu = ne kaj jes

ĉu?
malĉu?

yugary (Montri la profilon) 2014-novembro-15 13:04:48

GianniGO:Ĉu iu instruas mi pri nerektaj demandoj?
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.

Dankon kaj saluton!
Giovanni
Uzu "ĉu" en nerektaj demandoj kiuj povas esti respondataj per "jes" au "ne".

Reen al la supro