Съобщения: 5
Език: Esperanto
GianniGO (Покажи профила) 15 ноември 2014, 11:22:36
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.
Dankon kaj saluton!
Giovanni
antoniomoya (Покажи профила) 15 ноември 2014, 11:51:35
Kiu demandas tion?
Kial li demandas tion?
Ĉu li pravas demandante tion?
Amike.
myris (Покажи профила) 15 ноември 2014, 12:15:57
Mi demandas min, ĉu morgaû pluvos
Mi sidos hejme, se morgaŭ pluvos
Mi ne demandas min, ĉu morgaŭ pluvos
Mi ne sidos hejme, se morgaŭ ne pluvos
Kun nerekta demando, la neado ne ŝanĝas la subfrazon
Kun kondiĉo, la neado de la frazo implicas la neadon de la subfrazo
amigueo (Покажи профила) 15 ноември 2014, 12:57:44
ĉupluvo amon tutprobablas.
se la problemo ĉuhavas solvon, ne maltrankviliĝu, zenu.
"nja" troimitemis,
malĉu = ne kaj jes
ĉu?
malĉu?
yugary (Покажи профила) 15 ноември 2014, 13:04:48
GianniGO:Ĉu iu instruas mi pri nerektaj demandoj?Uzu "ĉu" en nerektaj demandoj kiuj povas esti respondataj per "jes" au "ne".
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.
Dankon kaj saluton!
Giovanni