Til innholdet

Demandaj nerektaj

fra GianniGO,2014 11 15

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

GianniGO (Å vise profilen) 2014 11 15 11:22:36

Ĉu iu instruas mi pri nerektaj demandoj?
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.

Dankon kaj saluton!
Giovanni

antoniomoya (Å vise profilen) 2014 11 15 11:51:35

Mi demandas min ĉu morgaŭ pluvos.
Kiu demandas tion?
Kial li demandas tion?
Ĉu li pravas demandante tion?

Amike.

myris (Å vise profilen) 2014 11 15 12:15:57

Komparu la neadon

Mi demandas min, ĉu morgaû pluvos
Mi sidos hejme, se morgaŭ pluvos

Mi ne demandas min, ĉu morgaŭ pluvos
Mi ne sidos hejme, se morgaŭ ne pluvos

Kun nerekta demando, la neado ne ŝanĝas la subfrazon
Kun kondiĉo, la neado de la frazo implicas la neadon de la subfrazo

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 15 12:57:44

ĉion konsiderinte,
ĉupluvo amon tutprobablas.

se la problemo ĉuhavas solvon, ne maltrankviliĝu, zenu.

"nja" troimitemis,
malĉu = ne kaj jes

ĉu?
malĉu?

yugary (Å vise profilen) 2014 11 15 13:04:48

GianniGO:Ĉu iu instruas mi pri nerektaj demandoj?
Ĉu oni devas komenzi propozicio demanda nerekta per "ĉu" or per "se"?
Ekzemplo:
Mi demandas al min ĉu/se morgaŭ pluvos.

Dankon kaj saluton!
Giovanni
Uzu "ĉu" en nerektaj demandoj kiuj povas esti respondataj per "jes" au "ne".

Tibake til toppen