Ujumbe: 37
Lugha: Esperanto
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2007 4:23:16 alasiri
Ja en pluraj lingvoj ekzistas aliaj maldifinitaĵoj, kiujn Zamenofo enEsperantigis (oni, ajn, io, iu, ia, ie, iam, ial, iel, ies), sed "je" kaj "-um" estas lia ideo.
Bedaŭrinde, li forgesis inkluzivi sialingve maldifinita verbtempo... SED, ankoraŭ restas unu vokalo, kiu ne uziĝis por verboj Esperantaj, ni do uzu ĝin por nia nova verbtempo.
Regulo: finas per -es verboj kies okaztempo ne estas klare difinita (povas esti okazinta kaj/aŭ okazanta kaj/aŭ okazonta).
Jen kelkaj ekzemploj pri uzado de la -es finaĵo:
Virinoj naskes. Mallonge post ekesto de virinoj, ĉi tiuj eknaskis, kaj tiom longe, kiom virinoj estos, estos virinoj naskantaj.
Homoj militemes. Bedaŭrinde...
Alproksimiĝente la ege timigan drakon, kiu gardas la malliberan princinon belegan, ĉiuj kavaliroj faris siakirasen. La plej kuraĝaj jam estis alproksimiĝinte, kiam ili faris; aliaj, ne tiel kuraĝaj, ankoraŭ estis alproksimiĝanta, kiam ili eklasis ion eliri; kaj la malplej kuraĝaj malpurigis siajn vestaĵojn antaŭ la alproksimiĝado.
En la tujmesaĝilo lernu!a oni plaĉege babilades. Babilado okazis, ofte okazas kaj plurfoje ankaŭ okazos.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2007 11:45:13 alasiri
La knabaĉo: Ne. Mi estis ranĝenta mian ĉambron dum la tuta posttagmezo.
Trilernisto (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 12:40:28 asubuhi
Lanctupo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 1:28:05 asubuhi
La dubelumo enketes ...
Bone! (Mi voĉdonis jam antaŭe.)
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 1:45:17 asubuhi
Franko: Ĉu tiu belega Margarita, kiu tiel revigis nin en niaj gimnaziaj jaroj?
Johano, fierege: Jes ja!
Franko: Ho kompatinda homo! Ŝi vin kokres!
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 2:10:53 alasiri
Pri tio mi eklabores.
Por la morgaŭa ekzameno mi ekstudes.
Mi malpuriges la teleraron.
Mi ne plu drinkes.
Konkludo: Ne blinde fidu homojn, kiuj uzas la -es verbtempon priparolante pri siaj propraj agoj
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 6:09:36 alasiri
Mi kues!
Ĉe mi jam nova 2008 jaro venis.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2007 8:24:24 alasiri
rosto:Ĉe mi jam nova 2008 jaro venis.Ne ĉi tie... Ĉu do 2008 venades?
Ĉiukaze, mi al vi (kaj al ĉiuj) bondeziras feliĉan jaron, plena je amo, ridoj kaj ĉiaspecaj bonaĵoj.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2008 2:41:55 alasiri
rosto: Mi kues!Mi bezonis tempon por bonete kompreni pri la ku- uzo... Sed nun mi pensas, ke ĝi miakape malobskuriĝis.
Ĉu do uzas oni ku-, kiam oni deziras mencii ion (agon, aĵon, manieron, personon, procezon, uzon, ...) kies nomo oni aŭ ne scias, aŭ momente ne memoras?
- Pri kiu parolas vi?
- Pri Kunjo, vi scias, ĉu ne? Patrino de unu-umjaraĝaj ĝemeloj, kiu loĝas funde de l' gruzvojo.
- Ho! Monika!
- Jes ja! Monika!
(Uzindega afikso laŭ mi
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2008 3:34:12 alasiri
En franca filmo "Cent mil da jaroj antaŭe" nomo de ĉiuj homoj en tribo estis "Gogi", estas io simila.