目次へ

Lingvoj per frazoj tre konfuzaj

simonh,2014年11月17日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

simonh (プロフィールを表示) 2014年11月17日 22:15:50

Kio lingvo cetere la latina kaj greka lingvoj ne nur povas sed efektive aplikadas fleksebla arangxo de vortoj por multe konfuzi la frazojn in serioza stilo de skribo? Exzemple adjektivoj tre malproksimaj for de sia substantivo.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月17日 23:04:46

Bonvolu skribi kelkajn ekzemplojn pri tio kion vi diras.

Amike.

simonh (プロフィールを表示) 2014年11月17日 23:42:16

Ekzemploj de Cezaro:

1) [...] non magnum in re militari usum habebant.

"magnum" estas adjectivo modifanta la substantivon "usum"

2) Gallis magno ad pugnam erat impedimento, quod pluribus eorum scutis [...]
"magno" estas adjectivo modifanta la substantivon "impedimento"
"pluribus" la substantivon "scutis"

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月18日 22:39:50

simonh:Ekzemploj de Cezaro:
1) [...] non magnum in re militari usum habebant.
"magnum" estas adjectivo modifanta la substantivon "usum"
2) Gallis magno ad pugnam erat impedimento, quod pluribus eorum scutis [...]
"magno" estas adjectivo modifanta la substantivon "impedimento"
"pluribus" la substantivon "scutis"
Ĉar mi ne scias la latinan, ĉu vi povus traduki esperante tiujn du frazojn? Nur por vidi kion ili signifas, kaj krome, kiamaniere tiuj adjektivoj rilatas al siaj nomoj.

Antaŭdankon.
Amike.

simonh (プロフィールを表示) 2014年11月18日 23:17:13

Oni povas fari similajn frazojn en esperanto, sed ofte ili estas malklaraj.

non magnum in re militari usum habebant = ne grandan en militaj aferoj ekzercon havas = ne havas grandan ekzercon en militaj aferoj

Ekzemplo de frazo malklara: Cicero bela in vilao logxas (Cicero estas bela aux vilao estas bela??)
En latina lingvo la sama frazo estas klara pro deklinacio.

ĉevino (プロフィールを表示) 2014年11月18日 23:35:54

La latina lingvo estis klera lingvo ne popola. La italiaj lingvoj parolataj de la popolo certe ne havis tiom da komplikaĵoj, kiujn havis la klasika latino nur por imiti la klasikan grekan lingvon...
Krome ŝajnas ke la finaĵoj estis skribaj sed ne parolaj...

En esperanto oni havas akuzativon sed ĉar ĉiuj parolas laŭ rígida ordo (SVO), ĝi pratike neutilas...

La rusa lingvo havas deklinaciojn sed ili ĉefe dispensas trouzon de prepozicioj (krom pli libera vortordo)...

nornen (プロフィールを表示) 2014年11月18日 23:39:19

antoniomoya:
simonh:Ekzemploj de Cezaro:
1) [...] non magnum in re militari usum habebant.
"magnum" estas adjectivo modifanta la substantivon "usum"
2) Gallis magno ad pugnam erat impedimento, quod pluribus eorum scutis [...]
"magno" estas adjectivo modifanta la substantivon "impedimento"
"pluribus" la substantivon "scutis"
Ĉar mi ne scias la latinan, ĉu vi povus traduki esperante tiujn du frazojn? Nur por vidi kion ili signifas, kaj krome, kiamaniere tiuj adjektivoj rilatas al siaj nomoj.

Antaŭdankon.
Amike.
1) [...] ne havis multum uzon por la milita afero.
2) Per la Galoj estis kiel granda barilo por la batalo, ĉar al (aŭ por/pro/etc) iliaj multaj ŝildoj [...]

La dua frazparto povas signifi mil kaj unu aferojn sen kunteksto. La ablativo estas prostituitina kazo.

Laŭvorte kaj laŭorde:
1) [...] ne grandan por afero milita uzon havis.
2) Al la Galoj granda(+abl,dat) por la batalo estis barilo(+abl,+dat), ĉar/ke multaj(+abl,dat) de ili ŝildoj(+abl,+dat) [...]

nornen (プロフィールを表示) 2014年11月18日 23:43:46

simonh:Ekzemploj de Cezaro:

1) [...] non magnum in re militari usum habebant.

"magnum" estas adjectivo modifanta la substantivon "usum"

2) Gallis magno ad pugnam erat impedimento, quod pluribus eorum scutis [...]
"magno" estas adjectivo modifanta la substantivon "impedimento"
"pluribus" la substantivon "scutis"
Tio ne estas "fleksebla arangxo de vortoj por multe konfuzi la frazojn", sed regula latina gramatikaĵo, kiu nomiĝas fermita vortordo. Atributojn de frazo oni enmetas enen en la frazon.

Latine: usum -> magnum usum --fermita vortordo--> magnum in re militari usum
Esperante: uzon -> grandan uzon --vosta vortordo--> grandan uzon por la milito

Ni memoru, ke "De bello gallico" estas defendverko de C. Iulius por justigi sian militon. Pro tio li skribis tiun ĉi verkon je la plej klara kaj facile komprenebla maniero.

Ekzemploj de ja "fleksebla arangxo de vortoj por multe konfuzi la frazojn" troviĝas en la poezio:

In nova fert animus mutatas dicere formas
corpora di coeptis nam vos mutastis et illas
adspirate meis [...]

Samvortorde:
En novaj portiĝas animo ŝanĝitajn diri formojn
korpoj dioj komencojn[1] ĉar vi ŝanĝis ankaŭ ilin
inspiru miajn

Sence:
La menso klopodas paroli pri formoj ŝanĝitaj en novaj korpoj. Ho dioj, inspiru miajn komencojn, ĉar vi ŝanĝis ankaŭ ilin (sc. la komencojn).

---
[1] Evidente "coeptis meis" estas dativo kaj ne akuzativo, tamen la Esperanta "inspiri" regas la duan.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月19日 22:50:27

Kia komplikeco! Kia malsimpleco!

Mi demandas min KIEL homoj de antaŭ 2000 jaroj, kun multaj malpli scioj ol ni, povis elpensi lingvaĵon tiel ege malsimplan, anstataŭ uzi lingvon multe pli simpla ol niaj nuntempaj. Tio estas vera mistero por mi.

Amike.

amigueo (プロフィールを表示) 2014年11月20日 15:23:24

antoniomoya:Kia komplikeco! Kia malsimpleco! Mi demandas min KIEL homoj de antaŭ 2000 jaroj, kun multaj malpli scioj ol ni, povis elpensi lingvaĵon tiel ege malsimplan, anstataŭ uzi lingvon multe pli simpla ol niaj nuntempaj. Tio estas vera mistero por mi.Amike.
estas hipotezo ke la cerbo postulas preskaŭ konstantan komplikon, kaj por nia biologia cerbo, antaŭ tri mil jaroj estas nuntempeco.
alivorte, malmultaj leksikaj vortoj enuigas parolantojn, kaj dezirigas al ili buntan gramatikon. dudekajarcenta vortstoko postulas pli simplan gramatikon, por konservi komplikon.
laŭ tio, la angla havas tiom multe de vortoj, ĉar aŭ malĉar la gramatiko iom kreolas.

esperanto kapablas kapablus tiom akrobati ke la latina klasika, tamen, kiel ĉervino ripetadas, la eo-cirko restas teoria, kaj la praktika parolanto devas transporti ĉiamferiantan cirkan trupon subĉapele. ĉu tiu eventuala akrobateco tropezas ĉiutage, ekster literature?

ĉervino jesas, amigueo njaas, novatago supozinde, sakre neas. tute jes, laŭreguleco de eo estas granda avantaĝo aŭ malavantaĝo, ho njae, se konstantkomplikeca hipotezo pravas, ĉar la kompliko ekaperos kie?
nu, se eo malmulte abunde ofte uziĝas ĉiutage, la cerbo ne havos ŝancon enuiĝi, kaj esperanto, eble tiukondiĉe!, restos eĉferiantcirke malkomplika. bv do prudentu minimume, eĉ malpleje uzi la lingvon esperanto. kieleble malplejda.

pardonu min ke mi apenaŭ pleonasmis literaturis ĉitekste. tiom gravas la signifo ke la formo plejsimpliĝis eble por aŭ ef pruvi tiun konstantkomplikecan postulon cerban. bedaŭrinde malgajo.gif

先頭にもどる