İçerik Görüntüleme

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

başlangıç SEN7759, 22 Kasım 2014

Mesajlar: 43

Dil: Esperanto

SEN7759 (Profili görüntüle) 2 Aralık 2014 08:45:34

magazino, revuo, ĵurnalo - novaĵlibro

Rugxdoma (Profili görüntüle) 3 Aralık 2014 03:24:39

Kiel yugari pointed out la numermaniero de la semajntagoj malsamas inter lingvoj. Ĵaudo estas la kvara (четверг, 星期四) en la rusa kaj ĉina, sed la kvina (quinta-feira) en la portugala. En la svahila la kvara tago estas la mardo (Jumanne).

Se vi permesus unu vorton pli en via listo, ekzemple "dimanĉo", tiam oni povus klarigi la aliajn ses tagojn per frazoj kiel "la dua tago malantaŭ la dimanĉo", por mardo.

SEN7759 (Profili görüntüle) 3 Aralık 2014 11:59:19

Rugxdoma:
Se vi permesus unu vorton pli en via listo, ekzemple "dimanĉo", tiam oni povus klarigi la aliajn ses tagojn per frazoj kiel "la dua tago malantaŭ la dimanĉo", por mardo.
Vi povas ligi la daton kaj la unuatago.

Altebrilas (Profili görüntüle) 3 Aralık 2014 23:47:16

Se oni uzas dimanĉon kiel unua tago, oni devos trovi alian esprimon por "semajnfino"...

morico (Profili görüntüle) 12 Aralık 2014 14:04:58

Tre interesa. Por la monatoj SEPtembro,OKtobro,NOVembro, kaj DECembro estas la sepa, oka, naŭa kaj deka monatoj en la latina kalendaro. Multe da eŭropaj lingvoj uzas la samajn radikojn por la monatoj.

SEN7759 (Profili görüntüle) 25 Aralık 2014 09:37:24

Jen kaj la monato pasis,
la kritikantoj kvietiĝis ridulo.gif

Paulinho (Profili görüntüle) 26 Aralık 2014 13:12:05

Imponega verko!

SEN7759 (Profili görüntüle) 26 Aralık 2014 13:45:21

Dankon!

Luib (Profili görüntüle) 20 Haziran 2015 18:29:48

SEN7759:kaŭzo=kialo
Mi plie ŝatus:
kaŭzo = proo
kial = pro kio (tial = pro tio ; ktp)

Krome, la via ideo bonegas!
Sed eble ĝi estas troigita. Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita.

SEN7759 (Profili görüntüle) 21 Haziran 2015 06:31:49

Luib: "Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita."

Vi verŝajne pravas.

Başa geri dön