Sisu juurde

La fino de la Eŭro

kelle poolt GianniGO, 29. november 2014

Postitused: 66

Keel: Esperanto

GianniGO (Näita profiili) 29. november 2014 20:38.21

Circulas sciigoj pri la ebla fino de la eŭra valuto.
Ĉi tie in Italio estas multaj malfacilecoj kaj multaj civitanoj pensas ke la mona suverneco povus helpi lan starton de nia ekonomio pere de la devaluto.
Sed se Italio elirus, unuope eliurs ankaŭ Francio, Hispanio, Portugalio, kcp...
Mi amas european ideon ekde tuta mia vivo, sed kiu estas la senco de mona unueco sen politika uneko?
Tiu estas nur Eŭropo de mono, ne Eŭropo de civitanoj!
Kie estas Eŭropa frateco?!

Iippa (Näita profiili) 29. november 2014 21:43.03

Faru ekonomion en ordon kaj vocdonu respondeculecajn kandidatojn kaj cesigu kulpigi aliajn.
GianniGO:Circulas sciigoj pri la ebla fino de la eŭra valuto.
Ĉi tie in Italio estas multaj malfacilecoj kaj multaj civitanoj pensas ke la mona suverneco povus helpi lan starton de nia ekonomio pere de la devaluto.
Sed se Italio elirus, unuope eliurs ankaŭ Francio, Hispanio, Portugalio, kcp...
Mi amas european ideon ekde tuta mia vivo, sed kiu estas la senco de mona unueco sen politika uneko?
Tiu estas nur Eŭropo de mono, ne Eŭropo de civitanoj!
Kie estas Eŭropa frateco?!

Lakiro (Näita profiili) 30. november 2014 10:30.55

Iippa:Faru ekonomion en ordon kaj vocdonu respondeculecajn kandidatojn kaj cesigu kulpigi aliajn.
Ĉu vi estas ekonomikisto kaj konas funkciadon de la progreso?

GianniGO (Näita profiili) 30. november 2014 13:25.37

Iippa:Faru ekonomion en ordon kaj vocdonu respondeculecajn kandidatojn kaj cesigu kulpigi aliajn.
Tiu estas tre kompleksa problemo kaj neniu havas solvo en sia poŝo. Serĉi bravojn kaj malbravojn ne solvas problemojn.

1) La eraroj reiras al la okdekaj jaoroj. Tia itala generacio ne estas respondecula pri tiuj ŝuldo, sed pagas pro tio. Tiu ne estas morale justa.

2) Pli multe ni rezignas por kvitigi la bilancojn, pli multe nia ekonomio malrapidigas: la frabrikoj fermas, la senlaboreco pliigas, la impostoj pliigas, la sanaservo kaj la publika instruado malboniĝas. Sume, vi devas trovi alia elitrovo.

3) La Maastrichta Traktato ne estas la Biblio kaj la origina senco de la Eŭropa Komunumo eris politika antaŭe economia.

4) Eŭropo devas antaŭeniri aŭ fini: ne estas eble dauriĝi tie. Valuto komuna estas ebla se vi havas politikon komunan, diplomation komunan, fiskon komunan, lavorajn leĝojn komunajn, samajn publikajn servojn kaj eŭropan ŝuldon komunan.
Ni ne povas agi kiel sendependentaj statoj se ni volas esti Komunuma Eŭropa Nacio. Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ne agas tiel!

ustra (Näita profiili) 30. november 2014 15:18.20

Estas Germanio per ĝia masiva eksporta pluso kiu detruas la naciajn ekonomiojn en Eŭropo kaj samtempe ekspluatas la germanajn laborulojn. Nur la konzernoj kaj riĉuloj profitas. La EU estis ja ilia ideo...
Ju pli frue la EU pereas, des pli bone.

Altebrilas (Näita profiili) 30. november 2014 17:18.37

Mi ege bedaŭras la nunan evoluon de EU. Preskaŭ ĉio, kio ne alportas profiton al la financistaro estas blokita: Sociala Eŭropo, demokratia Eŭropo (neniu eŭropskala debato, krom la kvinopa dum la lastaj eŭroparlamentaj balotoj, kaj verŝajne ne plu antaŭ kelkaj jaroj), kultura Eŭropo (neniu eŭropa televido, escepte la franc-germana Arte). Eĉ lingva Eŭropo: Ili ne volas ke oni parolu komunan lingvon, eĉ ne la anglan - sed nur ke oni ne parolu iun alian ol ĝi.

Oni konstruis EU-n por fari daŭran pacon. Tial oni aranĝis la aferojn tiel ke oni ne povas retroiri: la ekonomioj estas tiel intermiksitaj, ke estus bona por neniu lando forlasi la Union. Sed bedaŭrinde, tiu memvola landunio estas nova eksperimento, kaj ne ĉiuj problemoj estis antaŭvideblaj. Kaj kiam tiuj problemoj aperas, estas tre malfacile korekti ilin, kaj ili pli kaj pli graviĝas.

Senlaboreco, mizero, malsekureco, progreso de ekstremaj partioj: tiuj problemoj kreskas, kaj oni nur povas spekti ilian kreskadon. La nordaj landoj asertas, ke la novliberalaj dogmoj ne estas sufiĉe vigle aplikataj: malaltigi salajrojn, maldungi laboristojn, malaperigi publikajn servojn kaj postuli, ke la civitanoj anstataŭe turnu sin al privataj entreprenoj por sano, edukado, transportoj, ktp., aŭ elturniĝu sen tiuj servoj se ili ne povas pagi ilin.

Sed ĉiuj konstatas, ke tiu sistemo ne funkcias. Ĉu oni kapablus reformi ĝin antaŭ ol ekstremaj partioj kaptu la povon en iuj EU-landoj? Mankas signoj por esperi...

GianniGO (Näita profiili) 30. november 2014 18:01.09

Oni pensas Eŭro estas sama kaj Eŭropo. Tiu ne estas vera.
Ne komuna valuto unuigas la popolojn sed la komunikado, la reciproka konado, la respekto de la diverseco, la solidareco...
Mi tre volu Eŭropon ĉar mi sentiĝas Eŭropano, sed ne ja tia Eŭropon!
Fojfoje mi pensas ni devus malfari ĉiun kaj recomenci denove kun pli noblaj principoj...

ustra (Näita profiili) 30. november 2014 18:15.36

Altebrilas:Oni konstruis EU-n por fari daŭran pacon.
Mi estas multe pli seniluziigita pri tio. Mi opinias, ke dekomence la EU celis al la ekspluatado de la eŭropanoj. La nuna situacio ne estas akcidento aŭ rezulto de malkapableco, sed intenco. La EU estas novliberala puĉo de la financistaro.

GianniGO (Näita profiili) 30. november 2014 18:42.15

Mi sincere surpriziĝas legi tiujn vortojn el vi ke vivas en la lando pli favorita de la Eŭro.
Oni ĉi tie pensas vi bone prosperas.
Ĉu mi devas pensi anknaŭ germanoj estas malkontenta, au ĝi estas nur via opinio?

Koracio (Näita profiili) 30. november 2014 20:13.46

Solidareco malestas; estas nur interesoj.

Tagasi üles