Príspevky: 66
Jazyk: Esperanto
GianniGO (Zobraziť profil) 29. novembra 2014 20:38:21
Ĉi tie in Italio estas multaj malfacilecoj kaj multaj civitanoj pensas ke la mona suverneco povus helpi lan starton de nia ekonomio pere de la devaluto.
Sed se Italio elirus, unuope eliurs ankaŭ Francio, Hispanio, Portugalio, kcp...
Mi amas european ideon ekde tuta mia vivo, sed kiu estas la senco de mona unueco sen politika uneko?
Tiu estas nur Eŭropo de mono, ne Eŭropo de civitanoj!
Kie estas Eŭropa frateco?!
Iippa (Zobraziť profil) 29. novembra 2014 21:43:03
GianniGO:Circulas sciigoj pri la ebla fino de la eŭra valuto.
Ĉi tie in Italio estas multaj malfacilecoj kaj multaj civitanoj pensas ke la mona suverneco povus helpi lan starton de nia ekonomio pere de la devaluto.
Sed se Italio elirus, unuope eliurs ankaŭ Francio, Hispanio, Portugalio, kcp...
Mi amas european ideon ekde tuta mia vivo, sed kiu estas la senco de mona unueco sen politika uneko?
Tiu estas nur Eŭropo de mono, ne Eŭropo de civitanoj!
Kie estas Eŭropa frateco?!
Lakiro (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 10:30:55
Iippa:Faru ekonomion en ordon kaj vocdonu respondeculecajn kandidatojn kaj cesigu kulpigi aliajn.Ĉu vi estas ekonomikisto kaj konas funkciadon de la progreso?
GianniGO (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 13:25:37
Iippa:Faru ekonomion en ordon kaj vocdonu respondeculecajn kandidatojn kaj cesigu kulpigi aliajn.Tiu estas tre kompleksa problemo kaj neniu havas solvo en sia poŝo. Serĉi bravojn kaj malbravojn ne solvas problemojn.
1) La eraroj reiras al la okdekaj jaoroj. Tia itala generacio ne estas respondecula pri tiuj ŝuldo, sed pagas pro tio. Tiu ne estas morale justa.
2) Pli multe ni rezignas por kvitigi la bilancojn, pli multe nia ekonomio malrapidigas: la frabrikoj fermas, la senlaboreco pliigas, la impostoj pliigas, la sanaservo kaj la publika instruado malboniĝas. Sume, vi devas trovi alia elitrovo.
3) La Maastrichta Traktato ne estas la Biblio kaj la origina senco de la Eŭropa Komunumo eris politika antaŭe economia.
4) Eŭropo devas antaŭeniri aŭ fini: ne estas eble dauriĝi tie. Valuto komuna estas ebla se vi havas politikon komunan, diplomation komunan, fiskon komunan, lavorajn leĝojn komunajn, samajn publikajn servojn kaj eŭropan ŝuldon komunan.
Ni ne povas agi kiel sendependentaj statoj se ni volas esti Komunuma Eŭropa Nacio. Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ne agas tiel!
ustra (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 15:18:20
Ju pli frue la EU pereas, des pli bone.
Altebrilas (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 17:18:37
Oni konstruis EU-n por fari daŭran pacon. Tial oni aranĝis la aferojn tiel ke oni ne povas retroiri: la ekonomioj estas tiel intermiksitaj, ke estus bona por neniu lando forlasi la Union. Sed bedaŭrinde, tiu memvola landunio estas nova eksperimento, kaj ne ĉiuj problemoj estis antaŭvideblaj. Kaj kiam tiuj problemoj aperas, estas tre malfacile korekti ilin, kaj ili pli kaj pli graviĝas.
Senlaboreco, mizero, malsekureco, progreso de ekstremaj partioj: tiuj problemoj kreskas, kaj oni nur povas spekti ilian kreskadon. La nordaj landoj asertas, ke la novliberalaj dogmoj ne estas sufiĉe vigle aplikataj: malaltigi salajrojn, maldungi laboristojn, malaperigi publikajn servojn kaj postuli, ke la civitanoj anstataŭe turnu sin al privataj entreprenoj por sano, edukado, transportoj, ktp., aŭ elturniĝu sen tiuj servoj se ili ne povas pagi ilin.
Sed ĉiuj konstatas, ke tiu sistemo ne funkcias. Ĉu oni kapablus reformi ĝin antaŭ ol ekstremaj partioj kaptu la povon en iuj EU-landoj? Mankas signoj por esperi...
GianniGO (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 18:01:09
Ne komuna valuto unuigas la popolojn sed la komunikado, la reciproka konado, la respekto de la diverseco, la solidareco...
Mi tre volu Eŭropon ĉar mi sentiĝas Eŭropano, sed ne ja tia Eŭropon!
Fojfoje mi pensas ni devus malfari ĉiun kaj recomenci denove kun pli noblaj principoj...
ustra (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 18:15:36
Altebrilas:Oni konstruis EU-n por fari daŭran pacon.Mi estas multe pli seniluziigita pri tio. Mi opinias, ke dekomence la EU celis al la ekspluatado de la eŭropanoj. La nuna situacio ne estas akcidento aŭ rezulto de malkapableco, sed intenco. La EU estas novliberala puĉo de la financistaro.
GianniGO (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 18:42:15
Oni ĉi tie pensas vi bone prosperas.
Ĉu mi devas pensi anknaŭ germanoj estas malkontenta, au ĝi estas nur via opinio?
Koracio (Zobraziť profil) 30. novembra 2014 20:13:46