Til indholdet

Partoprenu SES 2015 (Someran Esperanto-Studadon) en Slovakio

af Matthieu, 9. dec. 2014

Meddelelser: 18

Sprog: Esperanto

Matthieu (Vise profilen) 9. dec. 2014 12.08.00

Somera Esperanto-Studado (SES) estas 8-taga aranĝo kun intensa kurso de Esperanto kaj abunda posttagmeza kaj vespera programo. Ĉiujare la aranĝon partoprenas multaj homoj de pluraj landoj de la tuta mondo (pasintfoje venis 248 homoj el 28 landoj).

La programo konsistas el kelkaj partoj:
  • antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidas spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Ĉi-jare SES okazos de la 11-a ĝis 19-a de julio 2015 en Martin (Slovakio).

Retpaĝo de SES: SES 2015
Facebook-paĝo de SES en Slovakio: SES SK en Facebook
Pri SES en Vikipedio: Vikipedio

pinheiramoto (Vise profilen) 9. dec. 2014 17.23.46

Kial SES ĉiam okazas en Eŭropo? Neniam en alia mondoparto.

Matthieu (Vise profilen) 11. dec. 2014 16.24.38

E@I, la asocio, kiu organizas SES, estas bazita en Slovakio, do estas multe pli facile organizi SES tie. Pasintjare ili organizis SES ankaŭ en Rusio, sed tio postulis multe da laboro kaj da malfacilaĵoj. Eble SES iam okazos denove ekster Slovakio (eble eĉ ekster Eŭropo), sed nun ne estas konkretaj planoj.

rapn21 (Vise profilen) 9. jan. 2015 16.53.48

Mi iris al SES ĉi-jaro kaj mi havis bonega fojo. Mi rekomendas SES al ĉiuj. Oni havas multe de amuzo kaj plibonigas vian Esperanton.

zielonamamba88 (Vise profilen) 13. jan. 2015 11.02.07

Vi povas legi pri SES ankaŭ en la speciala numero de revuo "Esperantisto Slovaka" dediĉita al 8-a Somera Esperanto-Studado kiu okazis en Nitra, Slovakio. En la revuo vi trovos ankaŭ impresojn pri 9-a SES kiu unuan fojon okazis ekster Slovakio (en Rusio) kaj informojn pri 101-a Universala Kongreso kiu okazos en Nitra.

Tiu ĉi numero estas senpage legebla ĉi tie: Esperantisto Slovaka - speciala numero en 2 lingvoj (la slovaka kaj Esperanto).

zielonamamba88 (Vise profilen) 19. feb. 2015 09.26.01

Vi povas ankaŭ spekti interesan filmraporton de Rolando de lia unua Somera Esperanto-Studado:
Mia Esperantuja Somero

zielonamamba88 (Vise profilen) 11. mar. 2015 14.42.17

Konataj jam estas kelkaj programeroj de la vespera programo dum la jubilea 10-a SES!

DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperis en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn aĝantajn inter 12 kaj 25 jarojn. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis version en Esperanto de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R., kiun ili prezentos al vi dum SES 2015. Vi povas vidi videon de tiu teatraĵo ĉi tie.

Litova familia muzikgrupo Asorti kun diversstila repertuaro kiu enhavas kaj originalan E-muzikon, kaj tradukojn de popularaj konataj mondaj kantoj. Asorti muzikumas kaj koncertas en la rusa, litova, angla kaj esperanto jam ekde 1992-a jaro. Ilia koncerto certe kantigos kaj dancigos vin. - Aŭskultu: Asorti - Esperanto mia amo

Germana muzikisto kaj esperantisto... ludas pianon kaj kantas.. kiu lin ankoraŭ ne konas, certe ekamos lin kaj lian muzikon dum SES 2015! Malkaŝita talento dum SES 2013! Nekredebla voĉo kaj karismo! KAŜI! - Aŭskultu: Kaŝi - Amu min

Legu pli ĉe: SES 2015 - Kultura programo

akueck (Vise profilen) 14. mar. 2015 13.30.25

Mutusen:Somera Esperanto-Studado (SES) estas 8-taga aranĝo kun intensa kurso de Esperanto kaj abunda posttagmeza kaj vespera programo
[...]
La programo konsistas el kelkaj partoj:
  • antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Nu, mi ankorau pripensas, chu mi partoprenos. Tio, kio certe akcelus mian partopren-emon, estus allogajho, kiel ekzemple literaturseminario, kiu ja okazis en SES 2014 SK samtempe kun la antautagmezaj diversnivelaj Esperanto-kursoj, kvazau alternativo al ili. Chu io tia au simila "bombono" estas antauvidata ankau por SES 2015 SK?

zielonamamba88 (Vise profilen) 16. mar. 2015 12.53.01

akueck:

Jes, la literatura seminario okazos ankaŭ dum ĉi jara SES. Ankoraŭ nomoj de la instruistoj ne estas malkaŝitaj sed la seminario certe okazos. ridulo.gif
Vidu SES-retpaĝon

Martinbr (Vise profilen) 25. apr. 2015 02.18.14

La nomoj de la instruistoj de la literatura/kultura kurso ankoraŭ ne troveblas en la SES-retpaĝaro. Ĉu ili tamen jam estas konataj nun?

Kun scivolemaj salutoj,
Martin

Tilbage til start