Ujumbe: 18
Lugha: Esperanto
Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 9 Desemba 2014 12:08:00 alasiri
La programo konsistas el kelkaj partoj:
- antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
- ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Ĉi-jare SES okazos de la 11-a ĝis 19-a de julio 2015 en Martin (Slovakio).
—
Retpaĝo de SES: SES 2015
Facebook-paĝo de SES en Slovakio: SES SK en Facebook
Pri SES en Vikipedio: Vikipedio
pinheiramoto (Wasifu wa mtumiaji) 9 Desemba 2014 5:23:46 alasiri
Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2014 4:24:38 alasiri
rapn21 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2015 4:53:48 alasiri
zielonamamba88 (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2015 11:02:07 asubuhi
Tiu ĉi numero estas senpage legebla ĉi tie: Esperantisto Slovaka - speciala numero en 2 lingvoj (la slovaka kaj Esperanto).
zielonamamba88 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2015 9:26:01 asubuhi
Mia Esperantuja Somero
zielonamamba88 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2015 2:42:17 alasiri
DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperis en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn aĝantajn inter 12 kaj 25 jarojn. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis version en Esperanto de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R., kiun ili prezentos al vi dum SES 2015. Vi povas vidi videon de tiu teatraĵo ĉi tie.
Litova familia muzikgrupo Asorti kun diversstila repertuaro kiu enhavas kaj originalan E-muzikon, kaj tradukojn de popularaj konataj mondaj kantoj. Asorti muzikumas kaj koncertas en la rusa, litova, angla kaj esperanto jam ekde 1992-a jaro. Ilia koncerto certe kantigos kaj dancigos vin. - Aŭskultu: Asorti - Esperanto mia amo
Germana muzikisto kaj esperantisto... ludas pianon kaj kantas.. kiu lin ankoraŭ ne konas, certe ekamos lin kaj lian muzikon dum SES 2015! Malkaŝita talento dum SES 2013! Nekredebla voĉo kaj karismo! KAŜI! - Aŭskultu: Kaŝi - Amu min
Legu pli ĉe: SES 2015 - Kultura programo
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2015 1:30:25 alasiri
Mutusen:Somera Esperanto-Studado (SES) estas 8-taga aranĝo kun intensa kurso de Esperanto kaj abunda posttagmeza kaj vespera programoNu, mi ankorau pripensas, chu mi partoprenos. Tio, kio certe akcelus mian partopren-emon, estus allogajho, kiel ekzemple literaturseminario, kiu ja okazis en SES 2014 SK samtempe kun la antautagmezaj diversnivelaj Esperanto-kursoj, kvazau alternativo al ili. Chu io tia au simila "bombono" estas antauvidata ankau por SES 2015 SK?
[...]
La programo konsistas el kelkaj partoj:
- antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
- ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
zielonamamba88 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2015 12:53:01 alasiri
akueck:Jes, la literatura seminario okazos ankaŭ dum ĉi jara SES. Ankoraŭ nomoj de la instruistoj ne estas malkaŝitaj sed la seminario certe okazos.Mutusen:Somera Esperanto-Studado (SES) estas 8-taga aranĝo kun intensa kurso de Esperanto kaj abunda posttagmeza kaj vespera programoNu, mi ankorau pripensas, chu mi partoprenos. Tio, kio certe akcelus mian partopren-emon, estus allogajho, kiel ekzemple literaturseminario, kiu ja okazis en SES 2014 SK samtempe kun la antautagmezaj diversnivelaj Esperanto-kursoj, kvazau alternativo al ili. Chu io tia au simila "bombono" estas antauvidata ankau por SES 2015 SK?
[...]
La programo konsistas el kelkaj partoj:
- antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
- ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Vidu SES-retpaĝon
Martinbr (Wasifu wa mtumiaji) 25 Aprili 2015 2:18:14 asubuhi
Kun scivolemaj salutoj,
Martin