la nacioj ne ekzistas
від baibaibibi, 14 грудня 2014 р.
Повідомлення: 64
Мова: Esperanto
Altebrilas (Переглянути профіль) 25 січня 2015 р. 23:10:18
Mi nur intencis diri, ke anstataŭ preni kiel modeloj la plej grandajn familiojn , la plej altajn (materiajn) vivnivelojn, la plej poluigajn industriojn, oni prefere elektu malajn modelojn: malgranda familio, modesta vivnivelo kaj ekologia produktado.
robbkvasnak (Переглянути профіль) 26 січня 2015 р. 01:10:06
Altebrilas (Переглянути профіль) 26 січня 2015 р. 22:37:54
Estas la sama en Eŭropo. Do pli bone oni ŝanĝu la sistemon (aŭ pli ekzakte ĝiajn lastajn tavolojn) al iu alia kiu instigus homojn labori kaj konsumi pli inteligente.
mkj1887 (Переглянути профіль) 27 січня 2015 р. 03:24:24
Altebrilas:Kompreneble, en tiu kvazaŭslogano, mi nur aludis al la ŝablonaj usonanoj, ne al la realaj. La samo valoras pri Afriko kaj Ĉinio: ne ĉiuj afrikanoj havas dekgefilan familion, kaj Ĉinio ekkonsciis pri la ekologiaj problemoj kaj komencas agi por solvi ilin.Laŭ Sinclair Lewis, la socialismo neniam enradikiĝis en Merko pro tio, ke ĉiu laboristo
Mi nur intencis diri, ke anstataŭ preni kiel modeloj la plej grandajn familiojn , la plej altajn (materiajn) vivnivelojn, la plej poluigajn industriojn, oni prefere elektu malajn modelojn: malgranda familio, modesta vivnivelo kaj ekologia produktado.
en Merko konsideras sin esti nur por-tempe embarasita milionulo.
Altebrilas (Переглянути профіль) 27 січня 2015 р. 23:02:29
Malnaciulo (Переглянути профіль) 27 січня 2015 р. 23:26:20
Altebrilas:Mi pardonpetas pri mia nescio, eble mia demando estas ridinda: kio estas Merko ?Verŝajne tio estas mistajpo kaj la literon "k" en ĉi tiu stranga nomo oni devas anstataŭigi per la "d". Tiam laŭsence ĉio estos komprenebla kaj ĝusta.
Clarence666 (Переглянути профіль) 28 січня 2015 р. 10:40:46
> vivoj de la plejmulto ĉi-tie en Usono.
Cxu vere? Do rakontu tion al UEA.
Malnaciulo (nur 6 mesagxoj dum 8 monatoj):Tiam laŭsence ĉio estos komprenebla kaj ĝusta.

Malnaciulo (Переглянути профіль) 28 січня 2015 р. 14:11:24
Clarence666:Certe mi, same kiel ĉiuj homoj, havas naciecon, sed mi pensas ke ĉi tiu kaj kelkaj aliaj dividoj estas atavismoj kaj en estonteco (se homaro havos ĝin) ili devas formorti.
Cxu vi estas senacia?

Malnaciulo (Переглянути профіль) 28 січня 2015 р. 21:49:16
Terurĉjo:Jes, estas tre domaĝe, sed por ni restas ankoraŭ tiel multe - esperi kaj aspiri.
Estas domaĝe, ke en tiuj belegaj jaroj
Vivi sukcesos nek mi kaj nek vi

Altebrilas (Переглянути профіль) 29 січня 2015 р. 00:23:39
Limoj estas rimedo por indiki praktike kiam finiĝas mia libereco: Libereco (pli malpli bone garantiita) kadre de ili, kaj devo respekti aliies regulojn ekster ili.
Sen landlimoj, la ĉisupra devizo iĝus:
"Mia libereco finiĝas, kiam komenciĝas la kaprico de la plej fortaj".
Mi konscias, ke tia opinio estas nekutima inter esperantistoj. Mi antaŭe opiniis, ke landlimoj estis stultaĵo. Sed ili devas funkcii kiel la pordoj de viaj hejmoj: foje fermitaj, foje malfermitaj. Kaj kiam oni bezonas pikdratojn, tio signifas, ke ie estas (alimaniere) solvenda problemo.