Zum Inhalt

Infanaj timoj

von rosto, 3. Januar 2008

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

rosto (Profil anzeigen) 3. Januar 2008 20:06:14

Amikino rakontis al mi, ke kiam ŝi estis infano, iu diris al ŝi:
"Morgaŭ matene suno leviĝos kaj mordos vin". Ŝi tre timiĝis kaj memoris tion longe. (Ŝajne esperante tio sonas eĉ pli timinde)
Infanaj timoj iam estas strangaj.
Ĉu vi scias similaj rakontoj?
....
Ankaŭ estas interese kia povas esti nomo de timinda estaĵo, per kiu oni timigas etajn infanojn.
Ruse tio kutime estas "búka", "babáj", "babájka". Infanoj ofte diras: "mi timas tion obskuron, tie Babajko kaŝas".

manu_fr (Profil anzeigen) 5. Januar 2008 08:23:24

rosto:
Ruse tio kutime estas "búka", "babáj", "babájka". Infanoj ofte diras: "mi timas tion obskuron, tie Babajko kaŝas".
Saluton kaj bonan novjaron al ĉiuj !

Mi trovas interesindan la fakon, ke ruse oni nomas tion 'babaj'.
Ekzistas legendo pri monstro en sudfrancia urbo nomita Rivesaltes (prononcu Rivezalt esperante), ĝi nomas 'Babaou' (babau esperante).
La nomoj similas, ĉu ne ?
La monstro tre timigas infanojn kaj estas festo pri ĝi ĉiujare en somero.
ligo (en franca bedaŭrinde) kun kelkaj interesaj fotoj :

http://www.societe-perillos.com/babau.html

Estus interese scii pri la deveno de la 'franca' nomo, por scii se eble estas rilato kun la rusa nomo.
amikeme

sal.gif

rosto (Profil anzeigen) 5. Januar 2008 11:07:08

Mi serĉis nun rete. Babajo esperante nomiĝas infanvorulo - estas in vikipedio. Mi aldonis tie rusan babajon. Jen, mi ankaŭ trovis rete bildon de babajo.

rabhiuz (Profil anzeigen) 5. Januar 2008 18:58:57

En usono, telefonnumeroj kun komenco 1-800 estas senkostaj. Kiam mi aĝis tri jaroj, mi timis 800-numerojn. Kiam estis reklamo je la televido kiu elmontris 800-numeron, mi devis forlasi la ĉambron.

rosto (Profil anzeigen) 5. Januar 2008 20:07:18

Ĉu vi scias, ke ie malbona fadeno estas? Tiu, kiu legas ĝin, freneziĝas!

annadahlqvist (Profil anzeigen) 8. Januar 2008 17:22:30

mi tre timis pri la senkapa kavaliro de "Scooby doo"(kiom da "o"?) kiam mi estis infano.

novatago (Profil anzeigen) 9. Januar 2008 13:32:48

rosto:
Ĉu vi scias similaj rakontoj?
....
Ankaŭ estas interese kia povas esti nomo de timinda estaĵo, per kiu oni timigas etajn infanojn.
Ruse tio kutime estas "búka", "babáj", "babájka". Infanoj ofte diras: "mi timas tion obskuron, tie Babajko kaŝas".
Mi parolis pri tiu tie ĉi sed verŝajne mia enkonduko timigis ĉiun ĉar neniu volis paroli pri tiu tiam.

Ĝis, Novatago

rosto (Profil anzeigen) 9. Januar 2008 17:42:49

O, Novatago, mi tre pardonpetas pro mia ripeto. Mi tramontris ĉiuj titoloj de fadenoj por ne ripeti, sed malfermi ĉiujn - tio ne eblas! Mi ne konjektis, ke "ulo kun sako" temas pri samo. Mi mem neniam imagis infanvorulon kun sako! Mi unuafoje eksciis pri tiu sako dum interesiĝis kreante la temon.
novatago en la fadeno "Naciaj uloj de la sakoj":Saluton. Ni parolas hodiaŭ pri la uloj kiuj manĝas geinfanojn nokte. Geinfanoj ke ne volas dormi frue. Tiuj malbonuloj kiuj aperas en la lulkantoj ke (oni ne scias kial) niaj gepatroj kantis kiam ni estis dormonta.

En Hispanio ni havas (aŭ mi konas) la "Coco"n (dirata koko) kaj la viron de la sako. Lulkanto pri la "coco" diris tiel:

Domu infano, ja dormu
aŭ venos la "coco" kaj manĝos vin.

Kiu povus dormi kun tia penso? Krome neniu eksplikis al mi kiel li estas sed nur kun tia nomo timigis al mi.

La viro de la sako estas nur viro kiu enmentas geinfanojn en sakon kaj rabis ilin. Malgaje li ne estas legendo en nia mondo kaj ĉiam ekzitos la infanrabistojn . Denove: kiu povus dormi kun tia penso?.

Tamen, tia penso igis nin esti silente. Versajne tiu estis la celo .

Nu, ankaŭ ekzistas bonulojn, kiuj laboras nokte. Ekzemple la Museto Perez, kiu donas monon al geinfanoj ke metas falinta denton sub la kuseno.

Ĉu en viaj landoj ekzistas legendojn pri uloj, kiuj manĝas geinfanojn nokte?

Ĝis, Novatago.
....................

Radio Malverda diras: "Fermu viajn pordojn kaj fenestrojn! La tuko nigra flugas super via urbo!"

rosto (Profil anzeigen) 9. Januar 2008 19:54:58

Terurĉjo:Ĉu iu interesiĝas aŭskulti rakontojn pri nigra mano, nigra strato, nigra nokto, nigra urbo, nigra ĉambro...
Panjo mia, mi mem jam timegas. Helpu min, savu min, kaŝu min iu for-de nigra mano, kiu serĉas malobeemajn geknabojn por forvori aŭ mortigi ilin. ploro.gif
Ho! Jen nia unua viktimo de infana timo! Kiu estos sekvanta?
Tamen konsentu, geamikoj, Terurĉjo bone taŭgas esti ĉi tie. Ĉu eble Infanvorulo estas via amiko, Terurĉjo?

stefanspaul (Profil anzeigen) 9. Januar 2008 22:28:50

Kiam mi estis infano, mi timegis la partnero de Sankta Nikolao, kies nomo estas 'Servisto Ruprecht' (Knecht Ruprecht).

Ĉe ni en Germanujo, Servisto Ruprecht estas timanta viro kiu muĝas kaj koleras kaj kiu raslas kun ĉenoj. Li portas nigrajn vestaĵojn kaj li ankaŭ havas grandan nigran sakon en kion li metas la geknaboj kiuj ne estis karaj dum la pasinta jaro. Kelkfoje oni povis vidi brakon de unu knabo aŭ knabino kiu elpendis de la sako. HORARA!!!

En Holandujo ankaŭ ekzistas Servisto Ruprecht. Tie li estas nomata 'Nigra Petro' (Zwarte Piet), sed li estas sendanĝera. Vidu vi mem!

Zurück nach oben