Zum Inhalt

Kiel traduki tiu embarasa frotvundo

von vejktoro, 23. Dezember 2014

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

vejktoro (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 06:32:54

O kej, mi havas demandon por viroj(*) kiuj laboras fizike. Mi laboras je teatro, koncertoj kaj filmo kiel teknikisto kaj mi iam devas elporti ion:

Iam kiam oni laboras longatempe kaj estas varma, oni suferas frotvundon inter la kruroj... en la forkiĝo malgajo.gif.
Ja doloras sed ekiros sekvonttage.

Angle, ni havas multajn (ofte amuzajn) terminojn por ĉi tiu aflikto.

Gig butt. "tasko-pugo"
Crotch Rot. "forkiĝo-putro"
Concert arse. "koncerto-postaĝo"
Drummer's bum. "postaĝo de tamburisto"
Bag Chafe. "sako(skroto)-frotvundo"
ktp.

Kiel diras en via lingvo? Kiel diras.." Mi havas ______"
Bonvolu transliterumi kaj ekspliki eŭfemismojn.

(*) Eble Inoj suferas tiun aflikton ankaŭ, sed neniu virino tiun kiun mi demandis konfesis al mi.

Kirilo81 (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 12:42:09

Hm, mi ne bone scias, kion vi celas, mi ne havas tian sperton - ĉu tio malbonas rilate mian virecon? okulumo.gif

Ĉiuokaze, frotvundon (ekz. de troa marŝado) en la germana oni nomas Wolf, laŭvorte 'lupo'.
Surbaze de la vorto estiĝis ŝerceta esprimo sich einen Wolf laufen/arbeiten/... (laŭv. "al si lupon iri/labori/ktp." ), kiu signifas "tro multe iri/labori/ktp.".

Rujo (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 13:07:26

En la portugala tio estas nomita "assadura" (rostumaĵo, ruĝumaĵo).

vejktoro (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 17:40:38

Kirilo81:Hm, mi ne bone scias, kion vi celas, mi ne havas tian sperton - ĉu tio malbonas rilate mian virecon? okulumo.gif

Ĉiuokaze, frotvundon (ekz. de troa marŝado) en la germana oni nomas Wolf, laŭvorte 'lupo'.
Surbaze de la vorto estiĝis ŝerceta esprimo sich einen Wolf laufen/arbeiten/... (laŭv. "al si lupon iri/labori/ktp." ), kiu signifas "tro multe iri/labori/ktp.".
Jes, malfeliĉe al via virecon.

Do, germane: 'Mi estas/havas min (uno) lupa marŝo' ?

vejktoro (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 17:45:49

Rujo:En la portugala tio estas nomita "assadura" (rostumaĵo, ruĝumaĵo).
Ha tiu vorto estas amuza angle, kaj mi ŝatas vian esperantajn tradukojn. Kiel diras, "Mi rostumaĵas" portugale?

Rujo (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 18:58:31

vejktoro:
Rujo:En la portugala tio estas nomita "assadura" (rostumaĵo, ruĝumaĵo).
Ha tiu vorto estas amuza angle, kaj mi ŝatas vian esperantajn tradukojn. Kiel diras, "Mi rostumaĵas" portugale?
Oni kutime diras: "Estou com assaduras devido a caminhada"; "Estou todo assado, por causa da caminhada"; "Estou com assaduras, devido a caminhada". Ankaŭ eblas jene: "Estou todo esfolado nas coxas (femuroj)"; "Me esfolei todo na virilha" (ingveno); "Fiquei todo ardido" (ardiĝinta), depois do exercício", "Não consigo andar, estou todo ralado (ardraspita)", ktp.

nornen (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 19:01:59

vejktoro:
Kirilo81:Hm, mi ne bone scias, kion vi celas, mi ne havas tian sperton - ĉu tio malbonas rilate mian virecon? okulumo.gif

Ĉiuokaze, frotvundon (ekz. de troa marŝado) en la germana oni nomas Wolf, laŭvorte 'lupo'.
Surbaze de la vorto estiĝis ŝerceta esprimo sich einen Wolf laufen/arbeiten/... (laŭv. "al si lupon iri/labori/ktp." ), kiu signifas "tro multe iri/labori/ktp.".
Jes, malfeliĉe al via virecon.

Do, germane: 'Mi estas/havas min (uno) lupa marŝo' ?
Ne. Kiel jam diris kirilo, oni laŭvorte diras "Mi marŝis al mi lupon." La vundo mem ankaŭ nomiĝas lupo. Do, mez-laŭvorte mez-laŭsence: Mi marŝis tiom, ke mi ekhavis lupon (sur la femuroj).

Se la vundo estas kaŭzita ne de marŝo, sed de laboro: Mi laboris al mi lupon.

Kiam mi estis soldato, mi ekkonis lupetojn kaj lupegojn. Mi supozas ke tiuj vundoj nomiĝas lupoj, ĉar ili murdas onian karnon kaj sangigas onin.

Rujo (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 19:28:03

En la medicinaj kategorioj de dermatologio kaj reŭmatologío, lupolúpus estas kronika haŭta inflamo karakterizita de ulceroj aŭ makuloj. (brazila vortaro Houaiss)

vejktoro (Profil anzeigen) 23. Dezember 2014 21:02:41

Rujo:En la medicinaj kategorioj de dermatologio kaj reŭmatologío, lupolúpus estas kronika haŭta inflamo karakterizita de ulceroj aŭ makuloj. (brazila vortaro Houaiss)
Ebla oni usas la vorton pli larĝe same kiel angle 'flu'(gripo) anstataŭ 'cold' (malvarmumo).

Dankon, kaj dankon al nornen kaj Kirilo81.. mi komprenas nun.

nornen (Profil anzeigen) 24. Dezember 2014 01:02:44

vejktoro:
Rujo:En la medicinaj kategorioj de dermatologio kaj reŭmatologío, lupolúpus estas kronika haŭta inflamo karakterizita de ulceroj aŭ makuloj. (brazila vortaro Houaiss)
Ebla oni usas la vorton pli larĝe same kiel angle 'flu'(gripo) anstataŭ 'cold' (malvarmumo).

Dankon, kaj dankon al nornen kaj Kirilo81.. mi komprenas nun.
Mi kredas, ke la komparo "flu/cold ≈ lupus/wolf" estas tre trafa.

Zurück nach oben