Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-decembro-23 12:24:56
Mi freneziĝas antaŭ tiom da sinonimoj en la medicina terminaro…
Ĉu mi diru?
- kirurgio / ĥirurgio
- medicina fako / medicina specialo
- nefropatio / renmalsano
- poliartrito / multartikinflamo
- dermatologio / haŭtoscienco / haŭtmedicino / haŭtokuracado / haŭtokuracarto
- dermatologo / dermatologiisto / haŭtokuracisto / haŭtkuracisto / haŭtmedicinisto / haŭtosciencisto
- ktp…
Kio estas tia fuŝaĵo? Ĉiu vortaro, en kiu mi serĉas, proponas novan terminon.
Ĉu ne ekzistas interkonsento por fakaj vortoj en Esperanto?
Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-decembro-23 12:35:13
kirurgio - ĥirurgio: Tio estas la malnova demando pri la litero ĥ. Simple principe decidu, kiujn variantojn vi preferas. Sed atentu, foje alternativa formo estas formo nova sen aprobo de la Akademio (ekz. koruso anstataŭ ĥoro). Miaopinie la formoj kun ĥ estas preferindaj.
nefropatio / renmalsano - dependas, kun kiu vi parolas. La latinaj-helenaj terminoj apartenas al la fakĵargono, fakulo ilin bone komprenas kaj eĉ facile produktas; ili estas internaciismoj laŭ regulo 15 de la Fundamento Gramatiko.
Sed por nefakuloj preferu la Esperantajn kunmetaĵojn, ĉar nur malmultaj homoj ekster la medicinoj komprenas la fakterminojn.
Do, tio ne estas fuŝaĵo, sed plejparte diferenco inter du lingvotavoloj, kian oni trovas ankaŭ en aliaj lingvoj.
akueck (Montri la profilon) 2014-decembro-23 13:21:10
Kirilo81:En la Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro estis oficialigitaj jenaj 12 radikparoj kun "hh/k":
kirurgio - ĥirurgio: Tio estas la malnova demando pri la litero ĥ. Simple principe decidu, kiujn variantojn vi preferas. Sed atentu, foje alternativa formo estas formo nova sen aprobo de la Akademio (ekz. koruso anstataŭ ĥoro).
"anarhhi' / anarki'", "arhhaik' / arkaik'", "arhheolog' / arkeolog'", "arhheologi' / arkeologi'", "arhhipelag' / arkipelag'", "arhhitekt' / arkitekt'", "arhhiv' / arkiv'", "hierarhhi' / hierarki'", "katehhist' / katekist'", "katehhiz' / katekiz'", "oligarhhi' / oligarki'", "tehhnik' / teknik'".
En la Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro estis oficialigita la radikparo "oligarhh' / oligark'".
En la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (OA8) estis oficialigitaj jenaj kvin vortoj, kiuj estas formoj paralelaj (= formoj novaj) al la formoj Fundamentaj kun "hh" anstatau la respektiva unua "k":
"arkaismo, arkitekturo, kemio, mekaniko, monarko".
En OA8 estis oficialigita ankau "alkemio", kiel formo paralela (= formo nova) al la jam antaue oficialigita "alhhemio".
Krome en OA8 estis oficialigitaj jenaj kvar "hh/k"-paroj:
"hhirurgo / kirurgo", "hhirurgio / kirurgio", "mekanismo / mehhanismo", "monarhhio / monarkio".
Gheneralaj informoj pri la oficialaj lingvoelementoj de Esperanto - kun kompilajho de tiuj de la Oficialaj Aldonoj 1 ghis 7 - estas en OLEO, akirebla kiel libro presita kaj cifereca.
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-decembro-23 18:01:54
… hmmm, ĉio ĉi malklaras.
Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.
Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
akueck (Montri la profilon) 2014-decembro-23 20:24:35
HaleBopp:"decidu, kiujn variantojn vi preferas", "dependas, kun kiu vi parolas"Ankau en la germana, kiu kontraste al Esperanto estas nek planlingvo nek juna, oni povas iaokaze elekti inter fremdvorto kaj ne-fremdvorto; ekzemplo:
… hmmm, ĉio ĉi malklaras.
Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.
Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
"Konjunktivitis" / "Bindehautentzuendung". Do ne maltrankvilighu pro tia elektebleco.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-23 21:46:24
HaleBopp:Aspektus strange al mi ..... ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.Ĉe multaj lingvoj tian trajton kaŭsas ne la juneco, sed maljuneco. Ju pli da tempo pasas, des pli da vortoj kolektiĝas, se la lingvo ne havas efika mekanismo por emeritigi eksmodajn vortojn.
Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton". "Internacia" ofte estas interpretita kiel "grekdevena aŭ latindevena". En Eŭropo ekzistis - kaj ankoraŭ ekzistas - multaj personoj, kiuj konas miloj da grekdevenaj radikoj, per kiuj ili povus konstrui milionojn da "internaciaj vortoj", kiujn sufiĉe multaj aliaj personoj povas kompreni. Kaj eĉ se nur malmultaj vere trouzas tiun vortfarad-eblon, sufiĉe multaj de la internaciaĵoj trovas sian lokon en ambicie kompilitaj vortaroj.
Redaktita
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-23 22:15:04
Abortphobie Fehlgeburt
Achluophobie Dunkelheit, auch Nyktophobie
Acrophobie siehe Akrophobie
Aelurophobie Katzen F40.2
Agoraphobie (räumlich) weiten Plätzen, Reisen und/oder Menschenansammlungen F40.0
Aichmophobie spitzen oder scharfen Gegenständen F40.0
AIDS-Phobie AIDS F45.2
Ailurophobie Katzen F40.2
Akarophobie Insektenstichen/stechenden Insekten oder Infektion durch Milben und Zecken F40.2
Akrophobie Höhe und Tiefe F40.2
Altophobie siehe Akrophobie
Amaxophobie Autofahren F40.2
Androphobie Männern
Anthophobie Blumen
Anthropophobie Menschen und der Gesellschaft F40.1
Aphephosmophobie Form der Berührungsangst (Angst vor Berührung durch andere Lebewesen)
Aquaphobie Wasser
Arachnophobie Spinnen F40.2
Arbeitsplatzphobie Arbeitsplatz F40.8
Arztphobie Ärzten F40.2
Autophobie alleine u./o. auf sich alleine gestellt zu sein oder vor sich selbst
Aviophobie
nornen (Montri la profilon) 2014-decembro-24 01:00:35
HaleBopp:"decidu, kiujn variantojn vi preferas", "dependas, kun kiu vi parolas"Ne timu pri ebleco kaj rajto decidi. Ne timu.
… hmmm, ĉio ĉi malklaras.
Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.
Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
akueck (Montri la profilon) 2014-decembro-27 10:22:47
Rugxdoma:Ankau Regulo 15 multe kontribuis al tio, ke el la diversaj planlingvoj Esperanto - kontraste al ekzemple Volapuko - farighis sukcesa. Regulo 15 do ne estas "problemo", sed grava parto de la solvo.
Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton".
Se vi preferas planlingvon sen regulo responda al Regulo 15 de Esperanto, farighu adepto de Volapuko au [url= http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 ]La Bona Lingvo[/url]. La chi-lastan sistemon de lingvo internacia konkurencan al Esperanto evoluigas estrarano de la [url= http://www.ipernity.com/blog/bernardo/715561 ]Akademio de Esperanto[/url] (AdE). Lau sia [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.... ]statuto[/url] AdE tamen "defendas Esperanton kontrau konkurencaj sistemoj de lingvo internacia".
AdE do toleras la situacion, en kiu membro - ech estrarano - agas kontrau ideo de la statuto de AdE. Funkcianta, serioza kaj autoritata institucio ne tolerus ion tian. Je la felicho de AdE interesighas pri tiaj aferoj nur tre malmultaj homoj; ili klopodas establi ion autoritatan.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-27 18:59:46
akueck:Jes. Regulo 15 estis ĝenia rimedo pligrandigi la vortstokon, kiu estis tre malgranda antaŭ 100 jaroj. Ĝi ankaŭ donis al multaj eŭropaj kleruloj la senton, ke ili jam preskaŭ konis Esperanton, kaj igis ilin positivaj pri Esperanto. Tiu ĉi dua avantaĝo ankoraŭ validas, sed la unua preskaŭ neniom. La vortstoko jam estas tre granda. Regulo 15 oni nun ofte aplikas tiel, ke ĝi malhelpas la unuecon de la lingvo.Rugxdoma:Ankau Regulo 15 multe kontribuis al tio, ke el la diversaj planlingvoj Esperanto - kontraste al ekzemple Volapuko - farighis sukcesa.
Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton".
Ŝajnas, ke oni eĉ aplikas ĝin tiel limige, ke oni malferme akceptas eŭropajn vortojn, sed de aliaj mondpartoj nur iujn manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Ĉu la fakto, ke Zamenhofo ne trovis koreajn aŭ ĉinajn vortojn kiel "zazang", indikus ke li intence agus kontraŭ la principo de universaleco? Ĉu ni pro tio ne rajtus eviti nebezonatajn vortojn?
Laŭ mi ne. Unueco kaj universaleco estas gravaj. Ankaŭ esprimkapablo. Abunda vortstoko ne.