Đi đến phần nội dung

Konfuzema medicino...

viết bởi HaleBopp, Ngày 23 tháng 12 năm 2014

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 12:24:56 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

Saluton!

Mi freneziĝas antaŭ tiom da sinonimoj en la medicina terminaro…
Ĉu mi diru?

- kirurgio / ĥirurgio
- medicina fako / medicina specialo
- nefropatio / renmalsano
- poliartrito / multartikinflamo
- dermatologio / haŭtoscienco / haŭtmedicino / haŭtokuracado / haŭtokuracarto
- dermatologo / dermatologiisto / haŭtokuracisto / haŭtkuracisto / haŭtmedicinisto / haŭtosciencisto
- ktp…

Kio estas tia fuŝaĵo? Ĉiu vortaro, en kiu mi serĉas, proponas novan terminon.
Ĉu ne ekzistas interkonsento por fakaj vortoj en Esperanto?

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 12:35:13 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

Nu, estas diversaj problemoj:

kirurgio - ĥirurgio: Tio estas la malnova demando pri la litero ĥ. Simple principe decidu, kiujn variantojn vi preferas. Sed atentu, foje alternativa formo estas formo nova sen aprobo de la Akademio (ekz. koruso anstataŭ ĥoro). Miaopinie la formoj kun ĥ estas preferindaj.

nefropatio / renmalsano - dependas, kun kiu vi parolas. La latinaj-helenaj terminoj apartenas al la fakĵargono, fakulo ilin bone komprenas kaj eĉ facile produktas; ili estas internaciismoj laŭ regulo 15 de la Fundamento Gramatiko.
Sed por nefakuloj preferu la Esperantajn kunmetaĵojn, ĉar nur malmultaj homoj ekster la medicinoj komprenas la fakterminojn.

Do, tio ne estas fuŝaĵo, sed plejparte diferenco inter du lingvotavoloj, kian oni trovas ankaŭ en aliaj lingvoj.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 13:21:10 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

Kirilo81:
kirurgio - ĥirurgio: Tio estas la malnova demando pri la litero ĥ. Simple principe decidu, kiujn variantojn vi preferas. Sed atentu, foje alternativa formo estas formo nova sen aprobo de la Akademio (ekz. koruso anstataŭ ĥoro).
En la Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro estis oficialigitaj jenaj 12 radikparoj kun "hh/k":
"anarhhi' / anarki'", "arhhaik' / arkaik'", "arhheolog' / arkeolog'", "arhheologi' / arkeologi'", "arhhipelag' / arkipelag'", "arhhitekt' / arkitekt'", "arhhiv' / arkiv'", "hierarhhi' / hierarki'", "katehhist' / katekist'", "katehhiz' / katekiz'", "oligarhhi' / oligarki'", "tehhnik' / teknik'".

En la Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro estis oficialigita la radikparo "oligarhh' / oligark'".

En la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (OA8) estis oficialigitaj jenaj kvin vortoj, kiuj estas formoj paralelaj (= formoj novaj) al la formoj Fundamentaj kun "hh" anstatau la respektiva unua "k":
"arkaismo, arkitekturo, kemio, mekaniko, monarko".

En OA8 estis oficialigita ankau "alkemio", kiel formo paralela (= formo nova) al la jam antaue oficialigita "alhhemio".

Krome en OA8 estis oficialigitaj jenaj kvar "hh/k"-paroj:
"hhirurgo / kirurgo", "hhirurgio / kirurgio", "mekanismo / mehhanismo", "monarhhio / monarkio".

Gheneralaj informoj pri la oficialaj lingvoelementoj de Esperanto - kun kompilajho de tiuj de la Oficialaj Aldonoj 1 ghis 7 - estas en OLEO, akirebla kiel libro presita kaj cifereca.

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 18:01:54 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

"decidu, kiujn variantojn vi preferas", "dependas, kun kiu vi parolas"

… hmmm, ĉio ĉi malklaras.

Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.

Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 20:24:35 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

HaleBopp:"decidu, kiujn variantojn vi preferas", "dependas, kun kiu vi parolas"

… hmmm, ĉio ĉi malklaras.

Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.

Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
Ankau en la germana, kiu kontraste al Esperanto estas nek planlingvo nek juna, oni povas iaokaze elekti inter fremdvorto kaj ne-fremdvorto; ekzemplo:
"Konjunktivitis" / "Bindehautentzuendung". Do ne maltrankvilighu pro tia elektebleco.

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 21:46:24 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

HaleBopp:Aspektus strange al mi ..... ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.

Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
Ĉe multaj lingvoj tian trajton kaŭsas ne la juneco, sed maljuneco. Ju pli da tempo pasas, des pli da vortoj kolektiĝas, se la lingvo ne havas efika mekanismo por emeritigi eksmodajn vortojn.

Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton". "Internacia" ofte estas interpretita kiel "grekdevena aŭ latindevena". En Eŭropo ekzistis - kaj ankoraŭ ekzistas - multaj personoj, kiuj konas miloj da grekdevenaj radikoj, per kiuj ili povus konstrui milionojn da "internaciaj vortoj", kiujn sufiĉe multaj aliaj personoj povas kompreni. Kaj eĉ se nur malmultaj vere trouzas tiun vortfarad-eblon, sufiĉe multaj de la internaciaĵoj trovas sian lokon en ambicie kompilitaj vortaroj.

Redaktita

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 22:15:04 Ngày 23 tháng 12 năm 2014

Ĉi tiun liston de terminoj kun la greka radiko "fobos" oni povas trovi en 27 lingvoversioj de Vikipedio. Mi citas nur la plej unuajn de ili, kaj germane pri kio tiuj fobioj temas.

Abortphobie Fehlgeburt
Achluophobie Dunkelheit, auch Nyktophobie
Acrophobie siehe Akrophobie
Aelurophobie Katzen F40.2
Agoraphobie (räumlich) weiten Plätzen, Reisen und/oder Menschenansammlungen F40.0
Aichmophobie spitzen oder scharfen Gegenständen F40.0
AIDS-Phobie AIDS F45.2
Ailurophobie Katzen F40.2
Akarophobie Insektenstichen/stechenden Insekten oder Infektion durch Milben und Zecken F40.2
Akrophobie Höhe und Tiefe F40.2
Altophobie siehe Akrophobie
Amaxophobie Autofahren F40.2
Androphobie Männern
Anthophobie Blumen
Anthropophobie Menschen und der Gesellschaft F40.1
Aphephosmophobie Form der Berührungsangst (Angst vor Berührung durch andere Lebewesen)
Aquaphobie Wasser
Arachnophobie Spinnen F40.2
Arbeitsplatzphobie Arbeitsplatz F40.8
Arztphobie Ärzten F40.2
Autophobie alleine u./o. auf sich alleine gestellt zu sein oder vor sich selbst
Aviophobie

nornen (Xem thông tin cá nhân) 01:00:35 Ngày 24 tháng 12 năm 2014

HaleBopp:"decidu, kiujn variantojn vi preferas", "dependas, kun kiu vi parolas"

… hmmm, ĉio ĉi malklaras.

Aspektus strange al mi ke oni povus decidi diri en la franca "ŝolesterol" aŭ "kolesterol" laŭvole, aŭ ke mi povus diri "oftalmologo" aŭ "kuracisto de la okuloj" depende de mia kunparolanto.

Esperanto ankoraŭ estas viktimo de sia juneco.
Ne timu pri ebleco kaj rajto decidi. Ne timu.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 10:22:47 Ngày 27 tháng 12 năm 2014

Rugxdoma:
Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton".
Ankau Regulo 15 multe kontribuis al tio, ke el la diversaj planlingvoj Esperanto - kontraste al ekzemple Volapuko - farighis sukcesa. Regulo 15 do ne estas "problemo", sed grava parto de la solvo.

Se vi preferas planlingvon sen regulo responda al Regulo 15 de Esperanto, farighu adepto de Volapuko au [url= http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 ]La Bona Lingvo[/url]. La chi-lastan sistemon de lingvo internacia konkurencan al Esperanto evoluigas estrarano de la [url= http://www.ipernity.com/blog/bernardo/715561 ]Akademio de Esperanto[/url] (AdE). Lau sia [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.... ]statuto[/url] AdE tamen "defendas Esperanton kontrau konkurencaj sistemoj de lingvo internacia".

AdE do toleras la situacion, en kiu membro - ech estrarano - agas kontrau ideo de la statuto de AdE. Funkcianta, serioza kaj autoritata institucio ne tolerus ion tian. Je la felicho de AdE interesighas pri tiaj aferoj nur tre malmultaj homoj; ili klopodas establi ion autoritatan.

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 18:59:46 Ngày 27 tháng 12 năm 2014

akueck:
Rugxdoma:
Esperanto ankaŭ suferas de la plia problemo, ke "la regulo 15" permesas al ĉiu ajn parolanto laŭvole uzi ĉiun ajn "internacian vorton".
Ankau Regulo 15 multe kontribuis al tio, ke el la diversaj planlingvoj Esperanto - kontraste al ekzemple Volapuko - farighis sukcesa.
Jes. Regulo 15 estis ĝenia rimedo pligrandigi la vortstokon, kiu estis tre malgranda antaŭ 100 jaroj. Ĝi ankaŭ donis al multaj eŭropaj kleruloj la senton, ke ili jam preskaŭ konis Esperanton, kaj igis ilin positivaj pri Esperanto. Tiu ĉi dua avantaĝo ankoraŭ validas, sed la unua preskaŭ neniom. La vortstoko jam estas tre granda. Regulo 15 oni nun ofte aplikas tiel, ke ĝi malhelpas la unuecon de la lingvo.

Ŝajnas, ke oni eĉ aplikas ĝin tiel limige, ke oni malferme akceptas eŭropajn vortojn, sed de aliaj mondpartoj nur iujn manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Ĉu la fakto, ke Zamenhofo ne trovis koreajn aŭ ĉinajn vortojn kiel "zazang", indikus ke li intence agus kontraŭ la principo de universaleco? Ĉu ni pro tio ne rajtus eviti nebezonatajn vortojn?

Laŭ mi ne. Unueco kaj universaleco estas gravaj. Ankaŭ esprimkapablo. Abunda vortstoko ne.

Quay lại