Al la enhavo

kial la kristanoj eniros la ĉielon sed la ateistoj ne?

de codesito, 2014-decembro-30

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-03 16:39:29

De tempo al tempo aperas sur la tersurfaco neordinaraj homoj, sed ili estas mortemaj, kiel ĉiu el ni, ekz-e Sokrato, Jesuo, Budho, Francisko el Asizo, Zamenhof, Mahatmo Gandhi, Albert Einstein, kaj pluraj aliaj. Ili estas Kosmaj Filozofiistoj, ĉiu el ili alpotas rilaton kun la cifero "1", kiu samtempe reprezentas la Infiniton-Absoluton kaj la Finitojn-Relativojn, Infinito kaj Finito. Laŭ la jenaj ekzemploj: 1x1=1, 1:1=1. Naskiĝinto de virino ne estas Dio, ĉar la tuta energio, kiu regas la senfina universo estas ege granda por aliformiĝi en viron aŭ virinon. Pli pripenso kaj malpli fanatikeco estas espereblaj de ĉiuj raciaj estuloj.

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-03 18:29:09

mihxil:
vnick777:La plej bona estas probable libroj de Robert Monroe. Li estis specialisto pri kabla televido kaj samtempe li komencis eliri el lia korpo. Li pensis ke li estus mortanta, serĉis medicinan helpon, sed fine komprenis ke li estas ankoraŭ viva. Kun tempo li komencis vojaĝi (en sia etera korpo) al malsama "aliamonda" mondoj kaj priskribis kie la homoj vojaĝas post morto. Estas multaj mondoj, ne nur du alternativoj, ĉielo kaj infero.
Bona alternativa klarigo ŝajnus al mi ke li iom haluciniĝis. Vidu, ne ekzistas ajna mekanismo pri kiel tia senkorpa ekzisto eblus, kaj aldone neniam tiaj spertoj travivis simplan eksperimentan teston. Ni povus supozi tute paralelajn mondojn, ktp, sed Ockhame pli simple ni diru ke apenaŭ io speciale okazis kaj ke la cerbo de mortantoj simple iom misfunkcias. Ĉu vi konsideris tiun eblon?
Kiel Robert Monroe, mi ankaŭ estis tre skeptika pri ĝi (ankaŭ kiel pri io ajn alia). Vi pravas, logike tiuj spertoj povus klariĝi kiel halucinoj.
Sed mi ŝanĝis miaj vidoj paŝon post paŝo, ne nur pro Robert Monroe (mi ligis al li nur kiel ekzemplo).
Ĉiuj homoj kiuj spertas elkorpon sperton (Out of Body Experience, OBE) asertas ke ĝi estas tre vivanta, absolute kiel realo, ne kiel halucino.
Ankaŭ estas multaj kazoj kiam persono spertis proksimorton sperton (Near Death Experience, NDE) kaj donis iujn informon ke estas 100% kontrolebla, kiel aŭdis ion ke la kuracistoj diris, ion personan, ktp
Mi nur arbitre Googlis kaj trovis artikolon de Mario Beauregard, asociana esplorada profesoro ĉe la Fakoj de Psikologio kaj Radiologio kaj la Neŭroscienca Esplora Centro ĉe la Universitato de Monrealo (Mario Beauregard, an associate research professor at the Departments of Psychology and Radiology and the Neuroscience Research Center at the University of Montreal):
http://www.salon.com/2012/04/21/near_death_explain...
Bedaŭrinde la artikolo estas skribita angle, kaj ĝi estas longa. Ĉi tia artikolo ankaŭ priskribas kazon kiam paciento vidis tenisan ŝuon kuŝantan sur ŝtupego ekster la malsanulejo. La paciento priskribis iujn detalojn (unu ŝulaĉo estis sub kalkanumo, unu ŝufronto estis eluzita). Poste la kuracisto iris kaj trovis ke ĝi estis ĝuste tie kie la paciento diris kaj ĝi rigardis tiel kiel ŝi priskribis ĝin.
La aŭtoro asertas, ke homoj el ĉiuj sociaj statoj kaj kredaj sistemoj havas tiun sperton. Studoj indikas ke la sperto de NDE ne estas influita de sekso, raso, sociekonomia statuso, aŭ nivelo de edukado. Kvankam NDEj estas foje prezentita kiel religiaj spertoj, ŝajnas ke ĉi tiuj estas afero de individua percepto. Krome, esploristoj trovis neniun rilaton inter religio kaj la sperto de NDE. Ne gravas ĉu la homoj varbita en tiuj studoj estis katolikoj, protestantoj, islamaj, hinduaj, judoj, budhanoj, ateistoj, aŭ agnostikoj.
Mi devus mencii ankaŭ ke la "ne-fizikaj" mondoj ŝajne diferencas de la fizikaj, kun tute malsamaj leĝoj, kie aĵoj povas iufoje konverti al aliaj aĵoj.

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-06 18:29:47

vnick777 :Ankaŭ estas multaj kazoj kiam persono spertis proksimorton sperton (Near Death Experience, NDE) kaj donis iujn informon ke estas 100% kontrolebla, kiel aŭdis ion ke la kuracistoj diris, ion personan, ktp
Laŭ tio kion mi legis, tio estas nur onidiro, kaj ne efektive vera. Multaj el la plej konataj rakontoj pri tio estas tute ne troveblaj, kaj neniel kontroleblaj, kvankam ofte la inverso simple estas mensogata. Ankaŭ okazis ke raktontoj ja estus kontroleblaj, sed ne efektive kontrolitaj. Aliaj okazoj temas pri malprecizaj aferoj (io kia 'mi vidis ŝuon sur tegmento' ), kio tre facile ankaŭ hazare povus veri. Mi ankaŭ legis pri kontrolitaj eksperimentoj en hospitaloj, ke estas ekranoj sur ŝrankoj kiujn nur elkorpiĝinto povus vidi aŭ simile, sed tiuj eksperimentoj neniam konfirmis ke okazas io ajn speciala.

vnick777:
Ĉi tia artikolo ankaŭ priskribas kazon kiam paciento vidis tenisan ŝuon kuŝantan sur ŝtupego ekster la malsanulejo. La paciento priskribis iujn detalojn (unu ŝulaĉo estis sub kalkanumo, unu ŝufronto estis eluzita). Poste la kuracisto iris kaj trovis ke ĝi estis ĝuste tie kie la paciento diris kaj ĝi rigardis tiel kiel ŝi priskribis ĝin.
Ah, vi eĉ donis la specifan ekzemplon. Mi ripetas: neniu efektive konfirmis ke tio tiel okazis. Estas onidiroj. Eble la kuracisto estis homo kaj mismemoris ion. Ne estas klare kio ekzakte okazis, kaj klopodoj pli kontrole ripetigi la aferojn ĉiuj fiaskis.

vnick777:Mi devus mencii ankaŭ ke la "ne-fizikaj" mondoj ŝajne diferencas de la fizikaj, kun tute malsamaj leĝoj, kie aĵoj povas iufoje konverti al aliaj aĵoj.
Multe aspektas al mi kiel sonĝoj...

cellus (Montri la profilon) 2015-januaro-17 19:15:15

Estas interese. Ekzistas nur unu dio. Tion asertas la tri abrahamidaj religioj. Laŭ islamo la ateistoj estos frititaj en la infero, tiel ke ili ne venos en la paradizon de la islamanoj. Eĉ dio igos ilin diri siajn negajn vortojn. Li do kreas krimulojn por poste povi puni ilin. Eĉ kiam ilia haŭto estas fritita Li donos al ili novan haŭton por esti fritita. Tion mi legis en traduko de Korano. Tie mi finis la legadon kaj fordonis la libron.

Do la ĉielo havos du sekciojn, almenaŭ. En unu la kristanoj ludos harfojn kaj kantos himnojn en blankaj roboj. En la islamana la viroj havos agrablajn tempojn kun belaj virgulinoj. Kion la virinoj faros, mi ne scias.

En la mezepoko estis egipta saĝulo kiu eĉ sciis pri la paradiza erekcio.

Sed aliflanke ĉiuj abrahamidaĵoj asertas ke Dio kreis teron kaj ekzistadon kiun ni ne komprenas. Ni eĉ ne komprenas Liajn ? planojn. Kiam la situacio estas tia, ĉia preĝado devas esti vidata kiel la plej granda hipokriteco. Dio decidis ĉion, kaj kiam iu preĝas, li vere estas malkuraĝa hipokritulo. Li povas peti pri kio ajn, sed Dio decidos. Se li volas li sendos cunamon aŭ vulkanerupcion. Mi imagas ke li sidas tie kaj faras grandegajn ondojn kaj ridas kiam li vidas kiel la formikoj/homoj kuras por savi sin...

Tio estas kiel mi kun mia mikroba kompreno komprenas la aferon.

Reen al la supro