Al la enhavo

kial la kristanoj eniros la ĉielon sed la ateistoj ne?

de codesito, 2014-decembro-30

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

ghibulo (Montri la profilon) 2015-januaro-01 16:26:08

vnick777:Parenteze, ĉiu religio asertas ke persono estus savita nur se li sekvas ĝin. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?
Kaj plej religioj kredas ke ili estas la solaj ĝustaj -- alia kontraŭdiro.
Vi ne pravas - tiuj ĉi asertoj estas konataj nur de posteuloj de la Abrahama religioj (Judaismo, Kristanaro, Islamo) kaj multe da sektoj. Krome - multe da Kristanoj vidas tion malgraŭ alie... ekzemple Paulinho. Posteuloj de orientaj religioj vidas multe da iroj (laŭ nivelo de la serĉisto)

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-01 18:36:53

ghibulo:
vnick777:Parenteze, ĉiu religio asertas ke persono estus savita nur se li sekvas ĝin. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?
Kaj plej religioj kredas ke ili estas la solaj ĝustaj -- alia kontraŭdiro.
Vi ne pravas - tiuj ĉi asertoj estas konataj nur de posteuloj de la Abrahama religioj (Judaismo, Kristanaro, Islamo) kaj multe da sektoj. Krome - multe da Kristanoj vidas tion malgraŭ alie... ekzemple Paulinho. Posteuloj de orientaj religioj vidas multe da iroj (laŭ nivelo de la serĉisto)
Mi konsentas kun vi. Tial mi diris "plej religioj", ne "ĉiuj religioj".

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-02 09:04:20

Vinisus:Ne forgesu, ke la antaŭlastaj vortoj de Jesuo laŭ la nova testamento estis: "Mia Dio, mia Dio kial Vi forlasis min?" (Mateo 27: 46)
Se dio forlasis sian propran filon, ni ateistoj ne povas esti tre trankvilaj!
Minuso, ĉiuj ateistoj trafos inferon, ridulo.gif ridulo.gif krom tiuj, kiuj estimas opinion de aliaj homoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-02 11:23:19

Laŭ mi estas plibone trafi la inferon ol trafi Palestinon kaj Izraelon; la Jesua denaska loko. ĉar tie oni trovas filion de la infero. Post pli ol du mil jaroj. Tio pruvas, ke religio ĉefe la kristana juda kaj mahometana, alportas nur malamon kaj buĉadon. La malnova testamento estas plena de milito, sklaveco kaj kruelaĵo. la nova testamento, ŝtonumado kaj krucumado. ĉu ne estas religio filio de la infero? Ĉu ni jam ne vivas en la infero, aŭ ekzistas alia pli malbona?

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-02 17:41:00

vnick777:La plej bona estas probable libroj de Robert Monroe. Li estis specialisto pri kabla televido kaj samtempe li komencis eliri el lia korpo. Li pensis ke li estus mortanta, serĉis medicinan helpon, sed fine komprenis ke li estas ankoraŭ viva. Kun tempo li komencis vojaĝi (en sia etera korpo) al malsama "aliamonda" mondoj kaj priskribis kie la homoj vojaĝas post morto. Estas multaj mondoj, ne nur du alternativoj, ĉielo kaj infero.
Bona alternativa klarigo ŝajnus al mi ke li iom haluciniĝis. Vidu, ne ekzistas ajna mekanismo pri kiel tia senkorpa ekzisto eblus, kaj aldone neniam tiaj spertoj travivis simplan eksperimentan teston. Ni povus supozi tute paralelajn mondojn, ktp, sed Ockhame pli simple ni diru ke apenaŭ io speciale okazis kaj ke la cerbo de mortantoj simple iom misfunkcias. Ĉu vi konsideris tiun eblon?

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-02 18:09:33

Vinisus:Laŭ mi estas plibone trafi la inferon ol trafi Palestinon kaj Izraelon; la Jesua denaska loko. ĉar tie oni trovas filion de la infero. Post pli ol du mil jaroj. Tio pruvas, ke religio ĉefe la kristana juda kaj mahometana, alportas nur malamon kaj buĉadon. La malnova testamento estas plena de milito, sklaveco kaj kruelaĵo. la nova testamento, ŝtonumado kaj krucumado. ĉu ne estas religio filio de la infero? Ĉu ni jam ne vivas en la infero, aŭ ekzistas alia pli malbona?
Mi pensas ke religioj ne estas filioj de infero. Religiaj libroj reflektas la nivelon de homa evoluado. Kaj homoj ne estas perfektaj. Ĉiu religio estis donita al homaro en maniero tiel la homoj de tiu epoko povis kompreni ĝin. Plie la religiaj textoj eventuale fariĝis multe distorditaj (pro politikaj kialoj kaj malbonaj tradukoj).
La religioj estis definitive donis al homoj por helpi ilin kun la evoluo, ne por malutili ĝin.
Sed ili estas nur iloj por plibonigo kaj povas esti malbone misuzataj. La plej alta nivelo de evoluado verŝajne ne postulas religion (iu filozofia sistemo sed ne la religio ke ni scias nun).

Parenteze, nelimigite pli malbona kaj nelimigite pli bona mondo povas ekzisti. Vi povus nomi ĝin infero aŭ la ĉielo, aŭ io ajn alia al via gusto.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-02 19:32:05

vnick777:

"La plej alta nivelo de evoluado verŝajne ne postulas religion (iu filozofia sistemo sed ne la religio ke ni scias nun)."

Pri tio mi konsentas kun vi. Zamenhof antaŭvidis tion, aŭ pli precize li jam estis sur tia ŝtupo, ĉar tiel parolis la Majstro...
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine!"

Stefano888 (Montri la profilon) 2015-januaro-02 20:31:29

Dio juĝas tiujn, kiuj estas ekstere de la Eklezio. (I Korintanoj 5:13).

Mi ne juĝas ilin laŭ la ordono de la Sinjoro. (Sankta Mateo 7:1,2)

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-02 20:35:52

Vinisus:
vnick777:
Vinisus:Laŭ mi estas plibone trafi la inferon ol trafi Palestinon kaj Izraelon; la Jesua denaska loko. ĉar tie oni trovas filion de la infero. Post pli ol du mil jaroj. Tio pruvas, ke religio ĉefe la kristana juda kaj mahometana, alportas nur malamon kaj buĉadon. La malnova testamento estas plena de milito, sklaveco kaj kruelaĵo. la nova testamento, ŝtonumado kaj krucumado. ĉu ne estas religio filio de la infero? Ĉu ni jam ne vivas en la infero, aŭ ekzistas alia pli malbona?
Mi pensas ke religioj ne estas filioj de infero. Religiaj libroj reflektas la nivelon de homa evoluado. Kaj homoj ne estas perfektaj. Ĉiu religio estis donita al homaro en maniero tiel la homoj de tiu epoko povis kompreni ĝin. Plie la religiaj textoj eventuale fariĝis multe distorditaj (pro politikaj kialoj kaj malbonaj tradukoj).
La religioj estis definitive donis al homoj por helpi ilin kun la evoluo, ne por malutili ĝin.
Sed ili estas nur iloj por plibonigo kaj povas esti malbone misuzataj. La plej alta nivelo de evoluado verŝajne ne postulas religion (iu filozofia sistemo sed ne la religio ke ni scias nun).

Parenteze, nelimigite pli malbona kaj nelimigite pli bona mondo povas ekzisti. Vi povus nomi ĝin infero aŭ la ĉielo, aŭ io ajn alia al via gusto.
"La plej alta nivelo de evoluado verŝajne ne postulas religion (iu filozofia sistemo sed ne la religio ke ni scias nun)."

Pri tio mi konsentas kun vi. Zamenhof antaŭvidis tion, aŭ pli precize li jam estis sur tia ŝtupo, ĉar tiel parolis la Majstro...
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine!"
Bone dirite!

Paulinho (Montri la profilon) 2015-januaro-03 12:28:02

Mi faros kelkajn komentojn. Antaŭ mi dankas la ĝentilan omaĝon de Vinisus. Mi komencas per la demando: se Dio forlasis sian filon (Vidu Mateo 27.46) kaj ne forlasos min? Laŭ la kristana kredo, Jesuo estas vera homo kaj vera Dio.
Kiel homo li havis la sperton de soleco kaj forlaso. Tio okazas al ĉiu normala persono. Homoj kiuj diras ke se vi estas, ekzemple, kristanulo, ĉio ĉiam estos bone en via vivo tiuj estas fundamentistoj kaj estas tre proksima al perdi la fidon. Jesuo ne perdis la fidon. Do kvankam li ne komprenis bone la kucon, li ankoraŭ vokis Dion kiel Patro.
Kiel Dio, nia fido al ni diras ke en tiu momento, en la persono de Jesuo, Dio suferis. Tio ofendis multanj, kiuj ne akceptas ke Dio povas suferi. Nia kristana fido al ni diras ke en tiu tempero (kaj aliaj) Dio prenis niajn dolorojn kaj montris la vojon por superi: resti fidelaj al la justeco, al amo kaj al pardono (Luko 23:34). Jesuo mortis ĉar ne devontigis kun la roma premo, ekzemple. Li restis fidela al si.

Reen al la supro