Sisu juurde

pastroj, religiuloj kaj lakiro

kelle poolt codesito, 1. jaanuar 2015

Postitused: 25

Keel: Esperanto

vejktoro (Näita profiili) 7. jaanuar 2015 9:43.26

Stefano888:
Ateismo estas la produkto de ateista kulturo. Homoj kutime kredas tion, kion ili instruiĝis per la socio, en kiu ili vivas. Ateistoj lernis ateismon de ateista socio.
mihxil:Ateistoj kutime loĝas en religiaj socioj. Mi ekzemple nur vizitis katolikajn lernejojn.

Ankaŭ ne vere ekzistas ateista kulturo. Ĝi ne estas pli ol la racia konkludo ke tiuj fabloj pri dio ktp evidente ne radikas en bona interpreto de la faktoj.
Mi devas apogi Miĥil ĉi tie. Mi certas ke la Antikvaj Grekoj; Pythagoras, Ptolemy, Plato, k.t.p. vere vivis dum epoko de multaj dioj, sed oni prenis tiujn diojn metafore. Ĉi tiu ne estas bona por kompatinda Socrates - tamen la ŝtato estis tiel danĝera kiel la fideluloj.

Mi lernis en lernejo ke mia regiono de mondo estis tre tre religia. "Ĉiuj tie estas kristanoj," oni min diris, kaj pli klara, "ĉiuj estas fundamentistoj." Sed mia avo kaj eĉ praavo estis bone konataj ateistoj. Liaj kredoj ne estas rezultoj de la pli granda kulturo sed anstataŭ de liaj pensoj. Do, tiam, kiam mi lernas ke en ĉi tie loko aŭ en tie loko ĉiuj pensas tiel... mi dubas ĝin. Homoj povas pensi por si mem. Mi havas esperon.

Por mi, eble Stefano iomete pravas, ĉar mi profitas je familia kulturo. Tamen, ne estas ekzakta kulturo de ateisto, sed kulturo de pensado. Ni lernas pri Kristo, kaj Budho, kaj Odino, kaj Zeŭso, kaj la folklora feoj de la arbaro, kaj Darwin, kaj Einstein, kaj Muhammad, kaj Kierkegaard. Mia kuzo igis predikisto - oni ne instruis kontraŭ eklezio, nur instruis ke ni povas ĉiam elekti.

Tiam Kiam homoj kuraĝigas pensi, ateismo ofte okazas.

kaŝperanto (Näita profiili) 8. jaanuar 2015 23:24.56

blk:La frazo "kredi je dio" signifas nenion se oni ne difinas dion.
Vi tute pravas. Mi "kredas je Dio", sed, se mi estas devigata difini miajn kredojn, mi plej precize mem nomus "panteisto".

vejktoro:
Stefano888:
Ateismo estas la produkto de ateista kulturo. Homoj kutime kredas tion, kion ili instruiĝis per la socio, en kiu ili vivas. Ateistoj lernis ateismon de ateista socio.
mihxil:Ateistoj kutime loĝas en religiaj socioj. Mi ekzemple nur vizitis katolikajn lernejojn.

Ankaŭ ne vere ekzistas ateista kulturo. Ĝi ne estas pli ol la racia konkludo ke tiuj fabloj pri dio ktp evidente ne radikas en bona interpreto de la faktoj.
Mi devas apogi Miĥil ĉi tie. Mi certas ke la Antikvaj Grekoj; Pythagoras, Ptolemy, Plato, k.t.p. vere vivis dum epoko de multaj dioj, sed oni prenis tiujn diojn metafore. Ĉi tiu ne estas bona por kompatinda Socrates - tamen la ŝtato estis tiel danĝera kiel la fideluloj.

Mi lernis en lernejo ke mia regiono de mondo estis tre tre religia. "Ĉiuj tie estas kristanoj," oni min diris, kaj pli klara, "ĉiuj estas fundamentistoj." Sed mia avo kaj eĉ praavo estis bone konataj ateistoj. Liaj kredoj ne estas rezultoj de la pli granda kulturo sed anstataŭ de liaj pensoj. Do, tiam, kiam mi lernas ke en ĉi tie loko aŭ en tie loko ĉiuj pensas tiel... mi dubas ĝin. Homoj povas pensi por si mem. Mi havas esperon.

Por mi, eble Stefano iomete pravas, ĉar mi profitas je familia kulturo. Tamen, ne estas ekzakta kulturo de ateisto, sed kulturo de pensado. Ni lernas pri Kristo, kaj Budho, kaj Odino, kaj Zeŭso, kaj la folklora feoj de la arbaro, kaj Darwin, kaj Einstein, kaj Muhammad, kaj Kierkegaard. Mia kuzo igis predikisto - oni ne instruis kontraŭ eklezio, nur instruis ke ni povas ĉiam elekti.

Tiam Kiam homoj kuraĝigas pensi, ateismo ofte okazas.
Mi eble taksus ke agnostikismo estas multe pli ofta ol ateismo. Ateismo = "la kredo ke nepre ne ekzistas iu ajn dio", kaj estas pli forta kredo ol agnostikismo. Mi pensas ke multaj "religiaj" homoj vere estas agnostikuloj kiuj elektas kredi je iu religio aŭ dio. Mi ne konsentas kun ateistoj, sed ili (kutime, ne ĉiam) estas pli agrablaj homoj laŭ mi. (ne ĉiu ateisto vere komprenas la sciencon, iuj nur "ne gravas" se dio ekzistas aŭ ne, kaj neniam pensis pri ĝin grave)

Se vi scias la faktoj kaj racie elektis viajn kredojn, mi aplaŭdas vin spite de viaj kredoj. La problemo estas ke multaj homoj ne scias la faktoj, kaj aliaj fervore deziras nei ke faktojn ja ekzistas per malbona filozofio.

Agnostikuloj FTW okulumo.gif

mihxil (Näita profiili) 14. jaanuar 2015 7:04.29

kaŝperanto: Mi eble taksus ke agnostikismo estas multe pli ofta ol ateismo. Ateismo = "la kredo ke nepre ne ekzistas iu ajn dio", kaj estas pli forta kredo ol agnostikismo.
Tiuj difinioj ne nepre estas ĝustaj. Ateismo povas esti difinita kiel 'ne kredi je iu ajn dio', kaj agnostikismo kiel 'ne scii ĉu ekzistas iu ajn dio'. Laŭ tiuj difinoj estas perfekte eble esti samtempe ateisto kaj agnostikulo. Oni povus eble distingi 'fortan' kaj 'malfortan' ateismojn, kie 'forta' ateisto dirus ke li kredas ke dio ne ekzistas, aŭ eĉ ke li tion scias. Nur en tiu lasta kazo li ne plu estus agnostikulo.

Mem, mi dirus ke mi principe estas agnostika, sed praktike mi estas forta ateisto. Mi ne kredas ke dio ekzistas, mi pensas ke la faktoj ekstreme bone montras ke dio estas homa elpensaĵo, kaj ke ni povas kun sufiĉo da certeco aserti ke li ne vere ekzistas. Sed mi ankaŭ pensas ke nenio, nenio absolute certas, do pri ĉio, ankaŭ pri la ekzisto de feinoj, mi estas agnostika. Sed la afero estas grada, kaj tre malmulto da dubo praktike estas prezentebla kiel certeco.

kaŝperanto (Näita profiili) 19. jaanuar 2015 19:57.35

mihxil:

Mi dirus ke la vortoj eble listigeblas laŭ:
ateistoj, agnostikuloj, nereligiaj kredantoj, ... , religiuloj, religiaj fundamentistoj, fanatikuloj

Laŭ mi, la tri kategorioj ĉe la du flankoj de "..." tre similas, kaj la "..." signifas tre granda distanco. Eble vi ankaŭ povas uzi "fortaj agnostikuloj, simplaj agnostikuloj, kaj malfortaj agnostikuloj".

Mi eble dirus ke dio tute malsamas ol feinoj aŭ unikornoj kaj simile, de filozofia vidpunkto.

psychoslave (Näita profiili) 13. märts 2015 23:41.20

Vinisus:Ĉiuj aliaj bestoj adaptas sin la la naturo; la homo estas la ununura besto, kiu adaptas la naturon al si.
Forkmikoj konstruas kompleksajn formikejojn. Ĉu ili ne adaptas la naturon al ili?

Tagasi üles