До змісту

pastroj, religiuloj kaj lakiro

від codesito, 1 січня 2015 р.

Повідомлення: 25

Мова: Esperanto

codesito (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 10:13:31

Laŭ lakiro, la religiuloj estas memstare pensantaj homoj kiuj ne estas kuzoj de sciencistoj, ateistoj aŭ aliaj pekemuloj.
Ĉu laŭ vi, pastroj, religiuloj kaj lakiro estas niaj kuzoj?

Vinisus (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 11:29:08

Ĉiuj aliaj bestoj adaptas sin la la naturo; la homo estas la ununura besto, kiu adaptas la naturon al si. Do la homo estas malamiko de la naturo, pro tio, pastroj, religiuloj, Lakiro, mi, vi, estas ribelantoj kontraŭ la naturo, kiuj estonte devos esti forviŝitaj de la tersurfaco. Espereble per atoma nuklea milito, farita de Usono aŭ alia potenca lando por la beno de la aliaj bestoj, kiuj laboras favore al la naturo. Ne forgesu: ni estas polvo kaj al polvo ni iam revenos. Ĉielo, Infero kaj paradizo, estas nur magia penso de la homaro.

ustra (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 11:53:44

Kiu asertas, ke sciencistoj estas ateistoj? La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.
Krome, spiritualismo ne nepre estas limigita je religiemo...

Lakiro (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 15:38:46

ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
Kiu asertas, ke estas adeptoj de pseŭdoscienco kaj religiuloj? ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
Estas ankoraŭ tria grupo - nereligiuloj kaj ne adeptoj de pseŭdoscienco. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Kaj tiu ĉi grupo da homoj nomiĝas homosapiens! ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Lakiro (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 15:42:15

Laŭ lakiro, la religiuloj estas memstare pensantaj homoj
Tio ne veras! Estas religiuloj pensantaj kaj ne. ridulo.gif

Inkognito, saluton! Feliĉan Novjaron, kuzo! ridulo.gif

Vinisus (Переглянути профіль) 1 січня 2015 р. 15:45:21

Albert Einstein estis bahaiisto prufunde religiema estulo, estas de li la frazo: "Dio ne ludas ĵetkubojn." La vero estas, ke oni ne povas pruvi nek malpruvi la Dia ekziston.

mihxil (Переглянути профіль) 2 січня 2015 р. 17:57:26

Vinisus:Albert Einstein estis bahaiisto prufunde religiema estulo, estas de li la frazo: "Dio ne ludas ĵetkubojn." La vero estas, ke oni ne povas pruvi nek malpruvi la Dia ekziston.
Einstein ne estis bahaiisto, tio estas ridinda. Li ankaŭ ne estis 'profunde religiema', kaj uzis la vorton 'Dio' en metafora senco. Li eble estus 'panteisto', sed tio en mia vidpunkto apenaŭ malsamas de ateisto.

Cetere ke oni povas nek malpruvi nek pruvi la ekziston de Dio helpas neniel ajn. Ĉar la sama direblas de unukornuloj. Mi celas ke tio ne signifas ke oni povas libere elekti inter kredi je ja aŭ ne ekzisto, ĉar ekzistsa amasoj de indikaĵoj pri kio estas fakte unukornulo (ŝajnas evidente ke temas pri fablulo, ĉu ne...) Ĉu vi ne samopinius ke kredi ke unukornuloj ne fakte ekzistas estas pli racie?

ustra: La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.
Ili ekzistas, sed fakto restas inter sciencistoj ateismo pli furoras ol inter nesciencistoj, kaj inter nobelpremiitoj eĉ pli. Do, se vi volas uzi tion kiel argumenton, tiam ĝi fakte pli bone funkcius alidirekten.

ustra (Переглянути профіль) 2 січня 2015 р. 19:42:10

mihxil:
ustra: La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.
Ili ekzistas, sed fakto restas inter sciencistoj ateismo pli furoras ol inter nesciencistoj, kaj inter nobelpremiitoj eĉ pli. Do, se vi volas uzi tion kiel argumenton, tiam ĝi fakte pli bone funkcius alidirekten.
Ŝajne doloras vin, ke korifeoj de scienco kredis je Dio. Tio faras malfacila moki kredantojn, ĉu ne?

blk (Переглянути профіль) 2 січня 2015 р. 20:14:13

La frazo "kredi je dio" signifas nenion se oni ne difinas dion.

Stefano888 (Переглянути профіль) 2 січня 2015 р. 20:52:12

Unukornuloj ne estas temo de filozofio kaj religio. La ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio.

Miĥil ankoraŭ bezonas alian lecionon de la juna knabino pri la ekzisto de Dio kaj cirklaj sofismoj.

Ĉu Dio ekzistas?

Ateismo estas la produkto de ateista kulturo. Homoj kutime kredas tion, kion ili instruiĝis per la socio, en kiu ili vivas. Ateistoj lernis ateismon de ateista socio.

Ateismo ne estas scienca ĉar ekzistas multe da sciencistoj kiuj kredas je la ekzisto de Dio.

Eble, Lakiro, estas kiel mi. Li nur volas ke vi ateistoj pensu ekstere de viaj ateistaj kredsistemoj.

D-ro Dawkins parolas pri memoj. Laŭ mia nuntempa scio pri tio, kion li instruas, mi ne pensas ke li iam parolas pri ateisma memo. Kial? (Li estas ateisto kompreneble. Li ne volas konfesi ke li havas ateisman memon.)

Назад до початку