إلى المحتويات

Popularigado de Esperanto

من Lakiro, 4 يناير، 2015

المشاركات: 21

لغة: Esperanto

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2015 9:31:14 م

Estas konate, ke plimulto da teranoj nenion aŭdis pri Esperanto. Kiel ni povas konatigi popolojn kun internacia lingvo?
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2015 11:41:55 م

Laŭ Edmond Privat: "En la jaro 1900 Ruslando enmanigis la torĉon de la esperanta lumo al la Francoj. Ĝi estis la jaro de la Ekspozicio Tutmonda. Granda homamaso vojaĝis Parizon el ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko. La Komencanta Franca Societo por la propagando de Esperanto." El la libro "Historio De La Lingvo Esperanto". La movado 1900--1927. Mi gratulas vin pro via klopodo kara Lakiro favore al Esperanto, sed la nuntempaj homoj ne plu interesiĝas pri nia afero. Imagu al vi Zamenhof kun interreto kaj moderna komputilo; nun ni povas taksi la herkulan laboron faritan de li por diskonigi Esperanton. La koroj de gigantaj esperantistoj de lange ne plu batadas, Antono Grabovski klarigas tion per la majstra traduko de la poeziaĵo de Thomas Moore.

SONORILOJ DE VESPEROJ

Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,
pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,
kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!

Longe longe jam forpasis tiuj de l'ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj
En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero:
Ne por ili la muziko sonoriloj de vesperoj!

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2015 3:23:09 م

Lakiro:Estas konate, ke plimulto da teranoj nenion aŭdis pri Esperanto. Kiel ni povas konatigi popolojn kun internacia lingvo?
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?
Popularigi Esperanton sur la propra aŭto estas bonega ideo. Laŭ mi la optimuma teksto estus

"Esperanto estas la plej facila lingvo"

Tiam almenaŭ ĉiuj, kiuj legis tion, scios, kio estas Esperanto. Simple skribi "Esperanto" laŭ mi ne estas efika.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2015 3:58:41 م

Amikoj miaj, sed kiel sonos nacilingva surskribo "Esperanto - komuna lingvo de teranoj"? Kaj nepre devas esti apude pentrita verda steleto. A?
Se sur niaj stratoj aperos kelkaj aŭtoj kun tia reklamo, do negranda procento da loĝantaro atentos al ĝi.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2015 4:09:39 م

Vinisus:SONORILOJ DE VESPERO
Vinisus, vi elmetis tre bonan verson. Dankon!

vikungen (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2015 4:51:02 م

Lakiro:Estas konate, ke plimulto da teranoj nenion aŭdis pri Esperanto. Kiel ni povas konatigi popolojn kun internacia lingvo?
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?
Esperanto-urbo

okulumo.gif

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2015 4:31:52 م

Kiam homoj vidas unuafoje mesaĝon pri io nekonata, ili preteratentas, ĉar ili vidas tiel multe da tiaj mesaĝoj, ke tio estas sensignifa por ili.

Kiam ili vidas similan mesaĝon de la sama homo, ili pensas "tio estas strangaĵo de unuopulo, al ĉiu sia ĉevaleto!".

Sed kiam ili vidas plurfoje similan mesaĝon de diversaj fontoj, ili ekinteresiĝas pri la afero, pro timo maltrafi novan modon. Nur tiam ili iĝas scivolemaj pri kromaj informoj.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2015 2:28:59 م

اَسپَرًنتٚ – كٚمُنً لِنگۋٚ دَ تَرًنٚي

एसपेरानतो – कोमुना लिनगवो दे तेरानोय

Эспэранто – комуна лингво дэ тэраной

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2015 4:22:05 م

Agu loke, pensu globe, parolu Esperante

SEN7759 (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2015 10:46:33 م

Esperanto unuigas teranojn.
Esperanto estas lingvo de amikeco.

Lingvofestivaloj en landoj de BRICS.

عودة للاعلى