Popularigado de Esperanto
by Lakiro, January 4, 2015
Messages: 21
Language: Esperanto
Lakiro (User's profile) January 4, 2015, 9:31:14 PM
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?
Vinisus (User's profile) January 4, 2015, 11:41:55 PM
SONORILOJ DE VESPEROJ
Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,
pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,
kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!
Longe longe jam forpasis tiuj de l'ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj
En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero:
Ne por ili la muziko sonoriloj de vesperoj!
maratonisto (User's profile) January 5, 2015, 3:23:09 PM
Lakiro:Estas konate, ke plimulto da teranoj nenion aŭdis pri Esperanto. Kiel ni povas konatigi popolojn kun internacia lingvo?Popularigi Esperanton sur la propra aŭto estas bonega ideo. Laŭ mi la optimuma teksto estus
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?
"Esperanto estas la plej facila lingvo"
Tiam almenaŭ ĉiuj, kiuj legis tion, scios, kio estas Esperanto. Simple skribi "Esperanto" laŭ mi ne estas efika.
Lakiro (User's profile) January 5, 2015, 3:58:41 PM
Se sur niaj stratoj aperos kelkaj aŭtoj kun tia reklamo, do negranda procento da loĝantaro atentos al ĝi.
Lakiro (User's profile) January 5, 2015, 4:09:39 PM
Vinisus:SONORILOJ DE VESPEROVinisus, vi elmetis tre bonan verson. Dankon!
vikungen (User's profile) January 5, 2015, 4:51:02 PM
Lakiro:Estas konate, ke plimulto da teranoj nenion aŭdis pri Esperanto. Kiel ni povas konatigi popolojn kun internacia lingvo?Esperanto-urbo
Kiel homoj reagos je surskribo Esperanto sur niaj aŭtomobiloj? Ĉu ili serĉos tiun ĉi vorton en la interreto?
La negoco aplikas por siaj celoj reklamon sur aŭtoj, busoj, tramoj. Kial ni ne povas reklami E-on tiamaniere?
Ankoraŭ kiuj metodoj de la popularigado ekzistas krom gazetoj kaj esperanto-kluboj?

Altebrilas (User's profile) January 6, 2015, 4:31:52 PM
Kiam ili vidas similan mesaĝon de la sama homo, ili pensas "tio estas strangaĵo de unuopulo, al ĉiu sia ĉevaleto!".
Sed kiam ili vidas plurfoje similan mesaĝon de diversaj fontoj, ili ekinteresiĝas pri la afero, pro timo maltrafi novan modon. Nur tiam ili iĝas scivolemaj pri kromaj informoj.
amigueo (User's profile) January 9, 2015, 2:28:59 PM
एसपेरानतो – कोमुना लिनगवो दे तेरानोय
Эспэранто – комуна лингво дэ тэраной
robbkvasnak (User's profile) January 9, 2015, 4:22:05 PM
SEN7759 (User's profile) January 9, 2015, 10:46:33 PM
Esperanto estas lingvo de amikeco.
Lingvofestivaloj en landoj de BRICS.