Till sidans innehåll

Mi estas Ŝarli

av stilly, 8 januari 2015

Meddelanden: 163

Språk: Esperanto

vejktoro (Visa profilen) 15 januari 2015 04:42:49

Dankon pri la humuro, AlfRoland.

vejktoro (Visa profilen) 15 januari 2015 05:41:28

FractalBloom:Unue, mi ĝojas ke almenaŭ ĉi tie ni povas diskuti la temon sen la rasista baraĵo ke tro ofte okazas aliloke en la interreto (mi ĵus rezignis trovi inteligentan diskuton en Reddit).
Kompatinda FractalBloom, Lernu estas la interreto ankaŭ, kaj estas egale malfacila diskuti iun ajn en la forumoj ĉi tie. Mi trovas multan maljustan sentimenton kaj antaŭjuĝon kontraŭ usonano ĉe la Lernu-aj formuloj. Kaj kiel alie interrete iuj uloj ne volas diskuti, ili nur volas ripeti la mem ideon denove kaj denove.

Se vi povas ignori la bruon vi fartus bona!

Fuzzy (Visa profilen) 15 januari 2015 12:46:32

auxro:
Fuzzy:
vejktoro:Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.
Mi vidis karikaturojn de la ĵurnalo, kaj opinias ke temas pli pri senresponseco de fimokado ol pri libereco de parolado. Jen vidu

Kio tio estas, ĉu ne sencela sencerba blasfemo? Por kio estas tia libereco insulti homojn -- por plimultigi malamojn? Nu jen malamo kreskis ĝis la tre alta grado, mi gratulas vin.
La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.
Do, se mi fie insultus vian patrinon, tiam plej adekvata via respondo estus fie insulti la mian?
Ĉu vi ne opinias, ke plej bone kaj saĝe estus insulti neniun?
Kompreneble, mi denove ripetas ke mi estas tre kontraŭ ĉiuj murdoj, eĉ faritaj pro justa indigno.

auxro:Interalie, rebonvenon, Fuzzy, longa tempo pasis dum ni ne vidis vin, mi esperas
ke ĉio enordis en via vivo.
Dankon, amiko! Mi devis kabei por iom da tempo. Multege da laboro, komplikega projekto.

Fuzzy (Visa profilen) 15 januari 2015 12:58:50

klmn:
Fuzzy:
ustra:divide et impera
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Hmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.
Nu trovi identigilojn estas rusa kutimo kiel ekzemple tiu vizit-karto de Pravij sektor.
Mi celis la identigilojn de la teroristoj de 911. La identigiloj ja mirakle ne difektiĝis per grandega incendio, kiu plene detruis la ĉielskrapulojn ridulo.gif

Ĉu al vi mem ne ŝajnas stranga ke teroristo irante fari krimon ne nur prenas sian identigilon kun si, sed aldone stulte perdas ĝin ĝuste en la krimloko?
Kaj kion vi opinias pri la memmortigo de la esploristo de la terakto?

Laŭ mi ĉio tio aspektas tre suspektinde.

auxro (Visa profilen) 15 januari 2015 15:24:09

Fuzzy:
auxro:
Fuzzy:
vejktoro:Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.
Mi vidis karikaturojn de la ĵurnalo, kaj opinias ke temas pli pri senresponseco de fimokado ol pri libereco de parolado. Jen vidu

Kio tio estas, ĉu ne sencela sencerba blasfemo? Por kio estas tia libereco insulti homojn -- por plimultigi malamojn? Nu jen malamo kreskis ĝis la tre alta grado, mi gratulas vin.
La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.
Do, se mi fie insultus vian patrinon, tiam plej adekvata via respondo estus fie insulti la mian?
Ĉu vi ne opinias, ke plej bone kaj saĝe estus insulti neniun?
Kompreneble, mi denove ripetas ke mi estas tre kontraŭ ĉiuj murdoj, eĉ faritaj pro justa indigno.
Nu jes, pli bone ĉiam respondi per buŝo, ol per manoj. ridulo.gif
Se serioze, la principon "okulon je okulo, denton je dento" mi indikis kiel maksimume ebla respondo.
Estus saĝe ne insulti entute, sed eĉ pli saĝe estas tute ne reagi, se iu jam insultis.

Fuzzy (Visa profilen) 16 januari 2015 07:30:10

auxro:Nu jes, pli bone ĉiam respondi per buŝo, ol per manoj. ridulo.gif
Se serioze, la principon "okulon je okulo, denton je dento" mi indikis kiel maksimume ebla respondo.
Estus saĝe ne insulti entute, sed eĉ pli saĝe estas tute ne reagi, se iu jam insultis.
Tia plena libero de insultado al mi ne plaĉas. Se neniel reagi, la insultado neniam finiĝos, ĉu ne? Ĝis kiam la viktimo mem ĉesos sin respekti...

Se reagi nur per respondaj insultoj... Nu, se vi luktus kontraŭ porko per ĵetado de merdo, vi plejverŝajne malvenkus, ĉar al la porko tia fekaĵlukto plaĉas, sed al vi verŝajne ne.

Pro insultado devas esti puno, kaj ne parola, sed reala. Aŭ tion faras tute civilizite la ŝtato, aŭ la viktimoj mem estas devigitaj restarigi sian honoron per tiaj rimedoj kiajn ili havas.

klmn (Visa profilen) 16 januari 2015 08:17:39

Fuzzy:Tia plena libero de insultado al mi ne plaĉas. Se neniel reagi, la insultado neniam finiĝos, ĉu ne? Ĝis kiam la viktimo mem ĉesos sin respekti...
Ĉu vi (iu) nun respektas ilin pli?

Fuzzy:Se reagi nur per respondaj insultoj... Nu, se vi luktus kontraŭ porko per ĵetado de merdo, vi plejverŝajne malvenkus, ĉar al la porko tia fekaĵlukto plaĉas, sed al vi verŝajne ne.
Se estos ĉio tiel simple.
La ĉefa malinterkompreno, laŭ mi, okazis pro tio ke islamanoj taksis karikaturojn kiel insulto. Tia vidpunkto ŝajnas al mi tre egocentra, ne ĉio en la mondo turnas sin nur ĉirkaŭ mahometoj. Almenaŭ ne en Francio.
Por franca flanko, ekzemple, insulto estas malpermesi karikaturojn.
Pro tio ankoraŭ ekzistas ŝtatoj kun limoj kie diferencas trakto de aferoj.

Por ni, verŝajne, 8-jaraĝaj edzinoj kaj blinda kredo je profeto-pedofilo estas pli granda insulto ol pentraĵoj.
Kies vero estas pli vera?

Fuzzy:Pro insultado devas esti puno, kaj ne parola, sed reala. Aŭ tion faras tute civilizite la ŝtato, aŭ la viktimoj mem estas devigitaj restarigi sian honoron per tiaj rimedoj kiajn ili havas.
Vi troige honorigas la agojn.
Ne temas pri restarigo de honoro, nur malhela blinda venĝo, esprimo de malamo al la lando kiu akceptis (provis akcepti) alian kulturon.

Fuzzy (Visa profilen) 16 januari 2015 11:05:19

klmn:La ĉefa malinterkompreno, laŭ mi, okazis pro tio ke islamanoj taksis karikaturojn kiel insulto. Tia vidpunkto ŝajnas al mi tre egocentra, ne ĉio en la mondo turnas sin nur ĉirkaŭ mahometo. Almenaŭ ne en Francio.
Por franca flanko, ekzemple, insulto estas malpermesi karikaturojn.
Pro tio ankoraŭ ekzistas ŝtatoj kun limoj kie diferencas trakto de aferoj.

Por ni, verŝajne, 8-jaraĝaj edzinoj kaj blinda kredo je profeto-pedofilo estas pli granda insulto ol pentraĵoj.
Kies vero estas pli vera?
Mi konsentus kun vi plenege, se la murdistoj estus civitanoj ne de Francio, sed de iu alia lando, kaj venus tien de ekstere kun siaj frenezaj ideoj en la kapoj.

Sed fakte ili ja estis civitanoj de ĝuste Francio. Do la devo interpacigi ĉiujn siajn civitanojn estas devo de la francia ŝtato. Malfacila afero, mi konsentas, sed kiu faris la situacion tia, ĉu ne la francia registaro mem?

Altebrilas (Visa profilen) 16 januari 2015 11:11:57

Fuzzy:

Pro insultado devas esti puno, kaj ne parola, sed reala. Aŭ tion faras tute civilizite la ŝtato, aŭ la viktimoj mem estas devigitaj restarigi sian honoron per tiaj rimedoj kiajn ili havas.
Kompreneble, MI-MEM decidas, kio estas MIA honoro. Ekzemple, se mia najbaro havas pli grandan aŭton ol mi, mi povas opini, ke li ofendas mian honoron, ĉar per tiu aŭto li montras al mi, ke mi ne bone sukcesis mian karieron, ke li taksas min fuŝulo, do ke li insultas min.

Konsekvence, mi estas devigata restarigi mian honoron ŝtelante lian aŭton, kaj eventuale, pafmortigante lin se li ne konsentas.

En civilizita lando, homo ne rajtas venĝi sin mem perforte. Li devas uzi leĝojn kaj tribunalojn por tio. Alikaze, oni vidas familiojn kiuj dum jardekoj venĝiĝas unu kontraŭ la alian, eĉ se ili fine estas forgesintaj la pramotivon de la disputo.

Fuzzy (Visa profilen) 16 januari 2015 14:26:53

Altebrilas:
Fuzzy:
Pro insultado devas esti puno, kaj ne parola, sed reala. Aŭ tion faras tute civilizite la ŝtato, aŭ la viktimoj mem estas devigitaj restarigi sian honoron per tiaj rimedoj kiajn ili havas.
En civilizita lando, homo ne rajtas venĝi sin mem perforte. Li devas uzi leĝojn kaj tribunalojn por tio. Alikaze, oni vidas familiojn kiuj dum jardekoj venĝiĝas unu kontraŭ la alian, eĉ se ili fine estas forgesintaj la pramotivon de la disputo.
Jes, vi pravas, ĝuste tial la murdistoj de la karikaturistoj sendube estas krimuloj.
Sed devo de la ŝtato estas ne nur puni krimulojn, sed ankaŭ ne provoki krimojn kaj ne igi siajn civitanojn krimuloj senbezone.

Se vi invitis en la landon multege da tre religiemaj homoj, kaj samtempe aprobas kaj subtenas plej aĉajn incitadojn kontraŭ ili, tiam sangoverŝo ne malfruos.

Tillbaka till toppen