ورود به محتوا

Mi estas Ŝarli

از stilly, 8 ژانویهٔ 2015

پست‌ها: 163

زبان: Esperanto

vejktoro (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 8:23:37

La unua foto ŝajnas artefita. Sed ne gravas, kiel diras robbkvasnak, tia atako signifas nenion.

Putin estas responda por la atako. Li estas politike responda pro lia regado de ŝtata amasinformilo. Li faris la atmosferon, la etoson en la amasinformilo ke donis al la rusa publiko la mensogon ke oni devus malami kaj timi iun kiun ne apogas la ŝtato..ke ili (Nemstov kaj sampensuloj) estas sub la kontrolo de fremdaj fortoj kaj estas ia malamiko de la rusa popolo. Malamiko de la ŝtato povus igi morta. Ĉu la ordono venus rekte de la supro ne gravas.

Nemstov estis malamiko de la Putina reĝimo, sed ne de la rusa popolo.. li estis nur politikisto, sed la rusa propagando-maŝino sukcesis mistifiki multajn - inkluzive de iom da niaj amikoj ĉi tie je Lernu.

La popoloj de rusa estas certe sur danĝera irejo.

Interesa ke ni diskutas tie, en la fadeno de Ŝarlio.

vejktoro (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 9:39:34

Terurĉjo:vi ĉiuj antaŭe ne sciis, kiu kaj kio estis Nemcov kaj nepre forgesos lin tuj post semajno
Vi malpravas... ege malpravas.
Tiu homo, Nemcov ne estas nova ulo. Ni sciias.. nun mi pensas eble plej bone ke vi.

vincas (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 12:29:30

Terurĉjo:laŭ mi necesas estimi la elekton de la popolo (kiel ĝenerale estas en demokratia mondo)
Ĉu oni ĉiam necesas estimi la elekton de la popolo? Laŭ mi certe ne! Oni memoru la elekton de germana popolo en 1933 j.

Terurĉjo:kaj ne rakonti fabelojn pri sangsoifa reĝimo, etoso de mensogo, propaganda maŝino kaj aliaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj
Estas simpla fakto, ke Rusion regas mafia-krima reĝimo. Nei tion estas naive. Rusio estas neniu demokratio kaj estas la demando ĉu ĝi iam estis demokratio.

Sunjo (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 14:01:00

Terurĉjo:
laŭ mi necesas estimi la elekton de la popolo (kiel ĝenerale estas en demokratia mondo) kaj ne rakonti fabelojn pri sangsoifa reĝimo, etoso de mensogo, propaganda maŝino kaj aliaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj
Popola elekto ne nepre signifu ke la elekto estas demokratia. Se alternativaj kandidatoj estis murdigitaj, malliberigitaj kaj kalumniitaj, se la popolo estas misinformita pro ŝtata propagando kaj malebligo de alternativaj liberaj kaj sendependaj informfontoj, ktp. tiam ankaŭ laŭŝajne demokratia elekto ne meritas tiun nomon.

(mapo pri la raportlibereco de ĵurnalistoj tutmonde en la germana kaj la angla )

ustra (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 14:31:16

Kaj estonte oni montros mapon de Nobel-premiitoj pri paco por pruvi de kie devenas pacon kaj de kie ne...
Kio eble veras por Rusio kial ne veras ankaŭ por la cetero de la mondo? Ĉar iu mapo indikas tiel?

Cetere, la EU rekte sankciis rusan ĵurnaliston. Tio estas unikeco en la moderna historio.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 19:14:48

Nun la funebra marŝo de la opozicio jam finiĝis, kaj, feliĉe, nenio malbona aŭ danĝera okazis. Mi tre kontentas pri tio.

La murdo ege maltrankviligis min, ĉar ĝi tro similas aliajn "sanktajn viktimojn" de firibeloj en kelkaj kompatindaj landoj. Sed ŝajnas ke nenio okazis, neniaj pluaj provokoj, dank'al Dio.

Tempodivalse (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 20:17:03

Terurĉjo:Putin observas desur kremla muro, kiel liaj dungitaj murdistoj mortpafas Nemcovon
L'okcidenta ĵurnalistaro preskaŭ akuzas (jen alude, jen pli aŭ malpli rekte) Putinon kulpa pro la ĵusa mortpafo de Nemcovo.

Mi povas nur subridi je tio. Putin estas neniel stultulo, li akirus nenion bonan aŭ utilan ordoninte la murdon de iu kontraŭulo kiu jam antaŭ longe ne aktivis en la politika sfero. Nepre li konscius almenaŭ, ke tia violenta ago kaŭzintus - kaj ja kaŭzis - nur lezon ĉe la internacia aspekto de Rusujo.

Sed al okcidenta ĵurnalismo gravas nur sensacia raportado, laŭŝajne ...

klmn (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015،‏ 20:44:00

Fuzzy:Nun la funebra marŝo de la opozicio jam finiĝis, kaj, feliĉe, nenio malbona aŭ danĝera okazis. Mi tre kontentas pri tio.

La murdo ege maltrankviligis min, ĉar ĝi tro similas aliajn "sanktajn viktimojn" de firibeloj en kelkaj kompatindaj landoj. Sed ŝajnas ke nenio okazis, neniaj pluaj provokoj, dank'al Dio.
Kaj min maltrankviligas ke por vi murdoj de ĵurnalistoj kaj politikaj agantoj iĝis tiom ordinaraj ke vi maltrankviliĝas ne pro la murdo, sed pro la marŝadoj kontrau ĝi.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 2 مارس 2015،‏ 7:27:51

klmn:

Nu, mi ankoraŭ kapablas distingi gravan (morton de homo) de plej grava (morto de lando).
Nun, kiam la danĝero jam ŝajne estas for, mi interesiĝas, kiu mortpafis Nemcov'on, por kio, kiel tio eblis en la centro de la ĉefurbo? Ŝajnas ke niaj specialaj servoj fuŝis.
P.S. la temo pri Nemcov estu pridiskutata en alia fadeno, ĉu ne.

vejktoro (نمایش مشخصات) 2 مارس 2015،‏ 8:36:06

Fuzzy:Nu, mi ankoraŭ kapablas distingi gravan (morton de homo) de plej grava (morto de lando).
Nun, kiam la danĝero jam ŝajne estas for, mi interesiĝas, kiu mortpafis Nemcov'on, por kio, kiel tio eblis en la centro de la ĉefurbo? Ŝajnas ke niaj specialaj servoj fuŝis.
P.S. la temo pri Nemcov estu pridiskutata en alia fadeno, ĉu ne.
La graveco, kara Fuzzy estas ke oni povas esti mortigata ĉar oni malapoge parolas pri la reĝimo.

Interesa, ŝajnas ke Nemcov anoncis je radio ke li havis informaĵon de la rusa partopreno en Ukrainio kaj li diris ke li eldonos ĝin. La sekva vespero li estis murdata.

Malfeliĉe. Estus bona aŭdi kion li volas diri....

بازگشت به بالا