پستها: 175
زبان: Esperanto
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 10:16:13
ekzemple:
vejktoro:Nemstov estis malamiko de la Putina reĝimo, sed ne de la rusa popolorusa popolo mem scias siajn amikojn kaj malamikojn kaj ne bezonas konsilojn de anonimaj amikoj
laŭ mi necesas estimi la elekton de la popolo (kiel ĝenerale estas en demokratia mondo) kaj ne rakonti fabelojn pri sangsoifa reĝimo, etoso de mensogo, propaganda maŝino kaj aliaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj
vincas (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 12:29:30
Terurĉjo:laŭ mi necesas estimi la elekton de la popolo (kiel ĝenerale estas en demokratia mondo)Ĉu oni ĉiam necesas estimi la elekton de la popolo? Laŭ mi certe ne! Oni memoru la elekton de germana popolo en 1933 j.
Terurĉjo:kaj ne rakonti fabelojn pri sangsoifa reĝimo, etoso de mensogo, propaganda maŝino kaj aliaj stultaĵoj kaj sensencaĵojEstas simpla fakto, ke Rusion regas mafia-krima reĝimo. Nei tion estas naive. Rusio estas neniu demokratio kaj estas la demando ĉu ĝi iam estis demokratio.
Sunjo (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 14:01:00
Terurĉjo:Popola elekto ne nepre signifu ke la elekto estas demokratia. Se alternativaj kandidatoj estis murdigitaj, malliberigitaj kaj kalumniitaj, se la popolo estas misinformita pro ŝtata propagando kaj malebligo de alternativaj liberaj kaj sendependaj informfontoj, ktp. tiam ankaŭ laŭŝajne demokratia elekto ne meritas tiun nomon.
laŭ mi necesas estimi la elekton de la popolo (kiel ĝenerale estas en demokratia mondo) kaj ne rakonti fabelojn pri sangsoifa reĝimo, etoso de mensogo, propaganda maŝino kaj aliaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj
(mapo pri la raportlibereco de ĵurnalistoj tutmonde en la germana kaj la angla )
ustra (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 14:31:16
Kio eble veras por Rusio kial ne veras ankaŭ por la cetero de la mondo? Ĉar iu mapo indikas tiel?
Cetere, la EU rekte sankciis rusan ĵurnaliston. Tio estas unikeco en la moderna historio.
Fuzzy (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 19:14:48
La murdo ege maltrankviligis min, ĉar ĝi tro similas aliajn "sanktajn viktimojn" de firibeloj en kelkaj kompatindaj landoj. Sed ŝajnas ke nenio okazis, neniaj pluaj provokoj, dank'al Dio.
Tempodivalse (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 20:17:03
Terurĉjo:Putin observas desur kremla muro, kiel liaj dungitaj murdistoj mortpafas NemcovonL'okcidenta ĵurnalistaro preskaŭ akuzas (jen alude, jen pli aŭ malpli rekte) Putinon kulpa pro la ĵusa mortpafo de Nemcovo.
Mi povas nur subridi je tio. Putin estas neniel stultulo, li akirus nenion bonan aŭ utilan ordoninte la murdon de iu kontraŭulo kiu jam antaŭ longe ne aktivis en la politika sfero. Nepre li konscius almenaŭ, ke tia violenta ago kaŭzintus - kaj ja kaŭzis - nur lezon ĉe la internacia aspekto de Rusujo.
Sed al okcidenta ĵurnalismo gravas nur sensacia raportado, laŭŝajne ...
klmn (نمایش مشخصات) 1 مارس 2015، 20:44:00
Fuzzy:Nun la funebra marŝo de la opozicio jam finiĝis, kaj, feliĉe, nenio malbona aŭ danĝera okazis. Mi tre kontentas pri tio.Kaj min maltrankviligas ke por vi murdoj de ĵurnalistoj kaj politikaj agantoj iĝis tiom ordinaraj ke vi maltrankviliĝas ne pro la murdo, sed pro la marŝadoj kontrau ĝi.
La murdo ege maltrankviligis min, ĉar ĝi tro similas aliajn "sanktajn viktimojn" de firibeloj en kelkaj kompatindaj landoj. Sed ŝajnas ke nenio okazis, neniaj pluaj provokoj, dank'al Dio.
Fuzzy (نمایش مشخصات) 2 مارس 2015، 7:27:51
klmn:Nu, mi ankoraŭ kapablas distingi gravan (morton de homo) de plej grava (morto de lando).Fuzzy:Nun la funebra marŝo de la opozicio jam finiĝis, kaj, feliĉe, nenio malbona aŭ danĝera okazis. Mi tre kontentas pri tio.Kaj min maltrankviligas ke por vi murdoj de ĵurnalistoj kaj politikaj agantoj iĝis tiom ordinaraj ke vi maltrankviliĝas ne pro la murdo, sed pro la marŝadoj kontrau ĝi.
La murdo ege maltrankviligis min, ĉar ĝi tro similas aliajn "sanktajn viktimojn" de firibeloj en kelkaj kompatindaj landoj. Sed ŝajnas ke nenio okazis, neniaj pluaj provokoj, dank'al Dio.
Nun, kiam la danĝero jam ŝajne estas for, mi interesiĝas, kiu mortpafis Nemcov'on, por kio, kiel tio eblis en la centro de la ĉefurbo? Ŝajnas ke niaj specialaj servoj fuŝis.
P.S. la temo pri Nemcov estu pridiskutata en alia fadeno, ĉu ne.