Späť na obsah

Mi estas Ŝarli

od stilly, 8. januára 2015

Príspevky: 163

Jazyk: Esperanto

Fuzzy (Zobraziť profil) 9. januára 2015 17:23:12

vejktoro:
Mi timas tian netolerecon.
Kiel vi aŭdacas nomi vin tolerema, se vi toleras ne ĉion?

kaŝperanto (Zobraziť profil) 9. januára 2015 17:31:14

Ĉi tiu tre tristas min. Kial fari tian sensencan agon pri

Estas tre bedaŭrinda ke la viktimoj, kaj la civitanoj de francio ĝenerale, ne povas mem defendi. Lott-Landes Studo

Mi agnoskas ke francoj kaj usonanoj estas tre malsamaj bestoj, sed ŝajnas tre stranga ke ĉiu amasmurdo per pafiloj okazas en "senpafilaj" regionoj...

Fuzzy:
Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.
Nur la fiaj teroristoj kulpas. Eble la franca registaro prenas iom da kulpo, ĉar ĝi armas la francajn civitanojn kun libereco de parolado, sed malarmas ilin de la armiloj por mem defendi de malpli libermensaj homoj.

Fuzzy (Zobraziť profil) 9. januára 2015 17:36:13

vikungen:
Fuzzy:Mi tre kondolencas la proksimulojn de la viktimoj, kaj la islamanojn de Francio.

Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.
Mi esperas ke vi ne estas serioza.. Vi vere defendas frenezajn bestojn kaj iliajn aktojn? Eble ne en Rusio, sed en Okcidenteŭropo ni havas parolliberecon, se pentristoj volas pentri Mohammed, ili povas. Se ili volas pentri la papon kun etaj infanoj en ĉenoj, ili povas. Estas satiro, kaj ĝi estas permesita en demokratioj. Mi estas ŝoka.
Nu, relegu mian mesaĝon. Mi tute ne defendas la murdistojn. Sed ankaŭ mi ne aprobas la sakrilegiistojn. El la sovaĝaj fanatikuloj kaj la abomenaj merdpentristoj la plej malbonaj estas laŭ mi ili ĉiuj.

Kaj jes, en Rusio libero de fiparolado estas limigita.
Jen vidu la aferon de Pussy Riot. Pro sia vomiga fiago ili tute laŭleĝe ricevis punperiodon en malliberejo, trankvile ĝin pasigis, poste liberiĝis. Kaj neniu pereis. Malkiel nun en Francio.
Ĉu la sensencaj fipentraĵoj valoras homajn vivojn?

kaŝperanto (Zobraziť profil) 9. januára 2015 17:46:39

Altebrilas:La televido ĵus anoncis, ke la policistaro ĵus ĉesigis la du ostaĝoprenojn: la tri teruristoj estas mortpafitaj, du aŭ tri policistoj estas vunditaj, sed bedaŭrinde kelkaj ostaĝoj estis motigitaj aŭ vinditaj.

Mi estas Charlie.
Estas bedaŭrinda ke ostaĝoj estis mortigitaj, sed (laŭ mi) ni devas esti pli forta ol la teroristoj kaj neniam negoci kun tiaj amasmurdistoj.

kaŝperanto (Zobraziť profil) 9. januára 2015 17:52:38

robbkvasnak:Mi NE estas ustra!
Ustra estas manipulisto.

Ustra malrespektas la mortigintojn.

Kiam ni povas subenvoĉdoni fiajn afiŝojn?

nornen (Zobraziť profil) 9. januára 2015 18:09:30

kaŝperanto:ni devas esti pli forta ol la teroristoj kaj neniam negoci kun tiaj amasmurdistoj.
Peti kaj celi fortecon estas honore.
Diri ke ni neniam negocu kun tiaj amasmurdistoj ankaŭ estas honore.
Sed kion okazos kiam tiaj amasmurdistoj forrabas vian filinon aŭ minacas vian edzinon? Vi ankoraŭ ne negocus kun ili, sciante ke vi riskus la vivojn de viaj amatoj? Kiam estis la lasta fojo, ke vi rigardis en la tubon de pafilo kaj diris al pafiltenanto: "Pardonu, mi ne negocos kun vi. Mi bedaŭras."?

Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?

(Bonvolu pardoni al mi, ke mi ne estas tro ŝokita de la mortigo de 12 homoj, pripensante 500 mortigojn ĉiumonate en mia hejmlando.)

robbkvasnak (Zobraziť profil) 9. januára 2015 21:35:47

ustra nur serĉas insulti, disigi, primoki sen pensigi- tial mi ne estas eĉ iomete same al ŝi/li/ĝi - ustra ne volas kuneston de la homoj - male - sed en tiu tempo, mi ja estas Ŝarli kune kun aliaj kiuj amas la liberon de esprimo

kaŝperanto (Zobraziť profil) 9. januára 2015 23:04:50

nornen:
kaŝperanto:ni devas esti pli forta ol la teroristoj kaj neniam negoci kun tiaj amasmurdistoj.
Peti kaj celi fortecon estas honore.
Diri ke ni neniam negocu kun tiaj amasmurdistoj ankaŭ estas honore.
Sed kion okazos kiam tiaj amasmurdistoj forrabas vian filinon aŭ minacas vian edzinon? Vi ankoraŭ ne negocus kun ili, sciante ke vi riskus la vivojn de viaj amatoj? Kiam estis la lasta fojo, ke vi rigardis en la tubon de pafilo kaj diris al pafiltenanto: "Pardonu, mi ne negocos kun vi. Mi bedaŭras."?

Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?

(Bonvolu pardoni al mi, ke mi ne estas tro ŝokita de la mortigo de 12 homoj, pripensante 500 mortigojn ĉiumonate en mia hejmlando.)
Vi pravas, mi neniam rigardis en la tubon de pafilo, sed mi ja pretas morti por miaj rajtoj kaj kredoj. Ekzemple, kiel en la aviadilo 93 de 9/11, la ostaĝoj heroe kontraŭis la teroristojn. Ulo kiu rabas min per pafilo por gajni monon estas tute malsama afero ol ulo kiu uzas min kiel ostaĝo por ŝirmi kontraŭ la polico aŭ registaro. Mi ne kontraŭus la rabisto eĉ se mi portas mian propran pafilon - mia monujo ne tiom gravas.

Jen, du bonaj citaĵoj de Epikteto (Epictetus):
Epikteto, el Manlibro:Pri la aĵoj kiuj delektas vin, estas utila, aŭ estas profunde amata, memoru diri al vi pri ilia ĝenerala naturo, komencante de la plej sensignifaj aferoj. Se, ekzemple, vi ŝatas specifan ceramikan tason, memorigu vin ke nur estas ceramikaj tasoj ĝenerale kiujn vi ŝatas. Tiam, se ĝi rompiĝas, vin ne ĝenas. Se vi kisas vian infanon, aŭ vian edzinon, diru ke vi nur kisas aĵojn kiuj estas homaj, kaj tiele vin ne ĝenas se iu el ili mortas.
Epikteto, el Diskursoj:Plue, en momentoj kiam vi ĝuas pro io, memoru la malajn efektojn. Ĉu estas malutilo se vi flustras al vi mem, ĉe la preciza momento kiam vi kisas vian infanon, kaj diras, "Morgaŭ vi mortos"? Do ankaŭ por via amiko, "Morgaŭ vi foriros, aŭ mi foriros, kaj ni neniam renkontos la alian denove."
Mi povas vidi pli malproksime ol nur miaj aferoj. Ĉu vi elektus vian infanon/edzinon anstataŭ 1000 aliaj homoj? Ĉu se 10,0000? Aŭ 1,000,000?
Mi certe lamentus pri miaj amatoj, sed mi neniam surgenuos je teroristoj.

Redakto: Kaj mi tute komprenas ke estas multe pli da sennomaj mortigitoj de la mondo. Estas bedaŭrinde ke iuj mortigoj pli gravas al la amaskomunikiloj ol aliaj.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 10. januára 2015 2:46:36

Kaj se ustra ne estas Ŝarli, do ustra estas Cherif aŭ Hayat? Pretaj murdi senkulpulojn aŭ artistojn por mala opinio al la sia? Tiam ja la sialanda polico devus interesiĝi pri ustra. Ŝajne ustra ne komprenas la volon de "Mi estas Ŝarli" ke mi rajtas primoke kritiki ion sed kun logika fondo. Tiuj kiuj murdis Ŝarlin ne volis kompreni tion. Ili primitivis / primitivas en iu sankta sindono al simboloj sned akcepti ke temas nur pri simboloj.
Espereble ustra ne jam forvojaĝis al Jemeno aŭ al alia Alkaeda intrukampo por terorumi senkulpajn homojn pro iu "ideala" kaj "dogma" kaŭzo.

vallidor (Zobraziť profil) 10. januára 2015 6:10:58

leporinjo:Mi ne estas Ŝarli. Mi nur insultas personojn, kiuj verŝajne ne mortigos min. lango.gif Sed se ili mortigos min, mi ja akceptos tion. Tio estas la kosto de mia rajto insulti onin.
Do se oni insultis la dentofeon kaj mi idoligas la dentofeon, ĉu vi akceptos ke mi eble mortigos tian onin?

Ne, tio estas ridinda.

Se la ideoj de homoj malutilas la homojn, eble ni devus ridas al la ridindan ideojn.

Estu dankita ke vi ne estas muslima, mi scias mi estas.

Nahor