前往目錄

Mi estas Ŝarli

貼文者: stilly, 2015年1月8日

訊息: 163

語言: Esperanto

ustra (顯示個人資料) 2015年1月10日上午9:50:02

kaŝperanto:
robbkvasnak:Mi NE estas ustra!
Ustra estas manipulisto.

Ustra malrespektas la mortigintojn.

Kiam ni povas subenvoĉdoni fiajn afiŝojn?
robbkvasnak:ustra nur serĉas insulti, disigi, primoki sen pensigi- tial mi ne estas eĉ iomete same al ŝi/li/ĝi - ustra ne volas kuneston de la homoj - male - sed en tiu tempo, mi ja estas Ŝarli kune kun aliaj kiuj amas la liberon de esprimo
Kial vi ambaŭ ne malfermas novan fadenon en kiu vi povas disvastigi viajn stultajn misfamigojn laŭ via emo?

Estas detale dokumentita, ke okcidentaj sekretservoj havas longegan kronikon kun tiaj operacioj en Eŭropo, interalie. Samkiel bone dokumentita estas la okcidenta konstruado, instruado kaj financado de teroraj organizoj.
Kial vi ambaŭ ne argumentas enhave? Eble ĉar por tio necesas alfronti la realecon? Kaj tiam la ekkono, ke estas via reĝimo kiu vere estas la ĉefa terora organizo de mondo?
Imitante viajn malsaĝajn akuzojn, mi asertus, ke estas via konstanta ignorado de realeco kio vere malrespektas kaj primokas la mortigintojn - tutmonde.

Valora demando ĉiam estas: Cui bono?

ustra (顯示個人資料) 2015年1月10日上午11:59:11

externalImage.png

psychoslave (顯示個人資料) 2015年1月10日下午1:05:34

Charlie hebdo simile mokas judoj kaj muzulmanoj (kaj alie).

http://hollandises.files.wordpress.com/2012/09/cha...

http://lequichotte.files.wordpress.com/2014/01/g.j...

(Kiel ĉu vi afiŝas bldoj ?)

psychoslave (顯示個人資料) 2015年1月10日下午1:12:41

Mi ŝatus koni internacian opinion pri la temo, ĉu vi povus citi artikolojn (kaj eble traduki ilin) ? Speciale en la Proksimaj, Mezaj kaj Ekstremaj Orientaj landoj.

ustra (顯示個人資料) 2015年1月10日下午1:17:16

psychoslave:Charlie hebdo simile mokas judoj kaj muzulmanoj (kaj alie).

http://hollandises.files.wordpress.com/2012/09/cha...

http://lequichotte.files.wordpress.com/2014/01/g.j...
Dankon, sed mi ŝatus vidi pli da prijudaj mokoj kiel tio:

externalImage.png

psychoslave:(Kiel ĉu vi afiŝas bldoj ?) = Kiel vi afiŝas bildojn?
[ img ]http://ligilo.al/la/bildon.jpg[ /img ] (forigu la blankajn spacojn en la krampoj)

klmn (顯示個人資料) 2015年1月10日下午2:00:45

ustra:externalImage.png
Kuraĝa Ustro.
Publikas kaj eĉ ne timas ke venos sekretaj servoj de masonoj aŭ Mosado kaj fortranĉos aŭ kalaŝnikov-pafos liajn gefratojn aŭ gefilojn.
Brave!

Alsete (顯示個人資料) 2015年1月10日下午2:54:42

ĉu vi volas eksporti la israela-palestinan konflikton ĉe lernu! ??? Strangega ideo ...

ustra (顯示個人資料) 2015年1月10日下午3:57:40

Alsete:ĉu vi volas eksporti la israela-palestinan konflikton ĉe lernu! ??? Strangega ideo ...
Mia impresio estas, ke Ŝarli ne tre ekvilibre mokis la religiojn. Ĉu estas vere tiel strangega, ke mi provas kompreni Ŝarlin? Kaj ne, mi ne opinias, ke la agado de Ŝarli rajtigis aŭ kaŭzis la okazaĵon. Ĝi estas nur iligata...

ustra (顯示個人資料) 2015年1月10日下午5:03:44

psychoslave:Mi ŝatus koni internacian opinion pri la temo, ĉu vi povus citi artikolojn (kaj eble traduki ilin) ? Speciale en la Proksimaj, Mezaj kaj Ekstremaj Orientaj landoj.
Du voĉoj de racio: el Francio kaj el Usono

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年1月10日下午5:09:41

kaŝperanto:

Nur la fiaj teroristoj kulpas. Eble la franca registaro prenas iom da kulpo, ĉar ĝi armas la francajn civitanojn kun libereco de parolado, sed malarmas ilin de la armiloj por mem defendi de malpli libermensaj homoj.
Eble ni estas "malsamaj bestoj", kvankam mi konsideras nin kiel homoj, ne bestoj. Sed en Francio, kaj eble en aliaj eŭropaj landoj, ni ne komprenas kiel eblas, en Usono, ke dujara bebo pafmortigu sian patrinon per pafilo...

回到上端