目次へ

Mi estas Ŝarli

stilly,2015年1月8日の

メッセージ: 163

言語: Esperanto

ustra (プロフィールを表示) 2015年1月11日 19:34:43

Amasmurdistoj kaj milit-instigantoj antaŭas la funebro-marŝon en Parizo... Abomene!

externalImage.png

Chielano (プロフィールを表示) 2015年1月11日 19:47:51

Mi rimarku, ke, interalie, altrude uzante la primitivajn (kaj tro ofte kun negativaj nuancoj) figurojn pri la fremdaj kulturoj, religioj, ŝtatoj kaj eĉ historiaj personoj, la okcidentaj medioj per tio ne nur konscie misinformas sian loĝantaron kaj plistultigas ĝin, sed fi-intence kaj cele iniciatas kaj plimultigas malamon kaj malpacon inter diversaj kulturoj, ŝtatoj, nacioj...
Moi, je ne suis pas Charlie, je suis l'antifasciste.

Alsete (プロフィールを表示) 2015年1月11日 19:59:55

Vinisus:Mi estas Ustra, ĉar li estas la ununura, kiu kuraĝas dubi pri la versio de la povuloj; dum la ŝafaro bruante sekvas siajn paŝtistojn. Kiu semas venton frue aŭ malfrue tiu rikoltos tempeston.
Jam aŭdita. Tiu estas ĝuste la argumento de la ĝihadistoj.
Atentu kion vi skribas. Dankon.

nornen (プロフィールを表示) 2015年1月11日 20:12:47

Benjamin Netanyahu tristas pri 12 mortigitaj personoj. Ĉu nur min mirigas ĉi tio? Kio okazas?

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年1月11日 21:18:29

ustra:Amasmurdistoj kaj milit-instigantoj antaŭas la funebro-marŝon en Parizo... Abomene!

externalImage.png
Ĉu la ostaĝoj, kiuj estis murditaj kune kun la eblaj sekvestristoj oni prizorgis pri ilin aŭ pafis unue kaj demandis poste?

ustra (プロフィールを表示) 2015年1月11日 21:42:40

AlfRoland (プロフィールを表示) 2015年1月11日 21:45:09

Chielano:Mi rimarku, ke, interalie, altrude uzante la primitivajn (kaj tro ofte kun negativaj nuancoj) figurojn pri la fremdaj kulturoj, religioj, ŝtatoj kaj eĉ historiaj personoj, la okcidentaj medioj per tio ne nur konscie misinformas sian loĝantaron kaj plistultigas ĝin, sed fi-intence kaj cele iniciatas kaj plimultigas malamon kaj malpacon inter diversaj kulturoj, ŝtatoj, nacioj...
Moi, je ne suis pas Charlie, je suis l'antifasciste.
Tio, pri kio ni ne rajtas ŝerci/moki ne meritas seriozan pritrakton. Ŝercoj neniam pravigas murdojn.

nornen (プロフィールを表示) 2015年1月12日 4:14:21

----

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年1月12日 7:39:52

nornen:Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?
Komprenebla, ne estas la murdatoj, sed la murdantoj ke kaŭzas la amaskomunikilan okazon.

Estas multaj poŝtoj en ĉi tiu fadeno kiu kritikas Charlie Hebdo. Oni debatas la naturon de libera parolado.. Kiom estas tro multa? Ĉu oni povas desegni bildo de mortinta judo.. ĉu tiu estas la sama kiel desegno de iu dio, de Alaho. Kie ni desegnus la linio? Kiom da satiro ni povas permesi?

Tiam ni debatas la pekojn de la okcidento. Kiu estis la plej malbona? Iu politikisto ne estas senkulpa do... do kio?

Ni ne povas mistrakti kion okazas nun en nia mondo. La pli granda minaco staras je nia pordoj. La islamaj radikaloj ne haltos ĉe la oficejoj de la ĵurnalistoj. En Usono kaj Kanado ili celas policon.. en Kanado unu kredanto eĉ atakis la registaran konstruaĵon. Kaj en Aŭstralio dum oni trinkas kafon en kafejo... En Nigerio la mondo ĝuste perdis plurajn homojn laŭ dekjaraj knabinaj sinmortiga-bombistoj. Kaj la lernejo en Pakistano.. ho ve.. ne ekzistas respondon, nur larmojn.

Estas psikozo, ega kultura psikozo. Kaj kion oni faros? Ĉiuj regularoj, ĉiuj penoj de cenzuro, ĉio estas vana. Ili volas mortigi iun ajn kiun ne estas kunekun ili. Unuigu aŭ mortu.. via vivo ne estas importanta.

Isiso volas ŝtaton kaj ili mortos por tiu. Tiam kiam tiun revan ŝtaton ili atingos ili turnos al aliaj ŝtatojn kaj la buĉado de la nekredanoj daŭros.

Do, ni povas plorplendi pri tiu kartuno aŭ tiu maljusteco sed vere ni devus esti tre tima laŭ la atako en Franco. La atako estas aŭguro de malluma realeco; malluma estonteco.

先頭にもどる