לתוכן העניינים

Mi estas Ŝarli

של stilly, 8 בינואר 2015

הודעות: 175

שפה: Esperanto

stilly (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 08:47:56

Mi estas Ŝarli (je suis Charlie) estas la slogano kiu povas aŭskulti hodiaŭ en francujo post la terorista atako de la ĵurnalo Charlie Hebdo.

Ĉiuj la franciuloj estas ŝoki dum la eventoj. Mi pensas al la tutaj viktimaj familioj. Mi ankaŭ pensas al la teroristaj viktimoj de la tuta mondo.

Paco.

vejktoro (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 09:08:43

stilly:Mi estas Ŝarli (je suis Charlie) estas la slogano kiu povas aŭskulti hodiaŭ en francujo post la terorista atako de la ĵurnalo Charlie Hebdo.

Ĉiuj la franciuloj estas ŝoki dum la eventoj. Mi pensas al la tutaj viktimaj familioj. Mi ankaŭ pensas al la teroristaj viktimoj de la tuta mondo.

Paco.
Nekredebla...
Pri eta Kartono.

Ĝi lasas min tiel ŝoka, tiel kolera kaj tiel tre trista.
La atenculoj atingis nenion krome la murdo. Liaj mesaĝo estas ke ili povas mortigi sen pensi por si mem, kaj nenio plu.

Mi proponas ke la tuta mondo desegni bildojn kaj alglui tiujn ĉie ĉie ĉie.

Fuzzy (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 09:23:21

Mi tre kondolencas la proksimulojn de la viktimoj, kaj la islamanojn de Francio.

Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.

En Sovetuino oni ankaŭ rajtis facile insulti religiulojn, kristanajn kaj ankaŭ samgrade islamajn, kaj abundege faris tion. Sed en tiu tempo la tuta politiko de la ŝtato estis tre kontraŭreligia. Kaj la tuta ŝtataparato konstante premadis la religiulojn, do neniuj teraktoj kontraŭ insultantoj de religioj okazis kaj eĉ eblis -- la ŝtato garantiis sekurecon de siaj civitanoj.

Nun en Rusio la politiko pri religioj estas tute alia, la ŝtato aprobas kaj subtenas la tradiciajn religiojn de la popoloj loĝantaj en Rusio. Do, tute logike, ia insultado de religioj kaj sakrilegiado nun estas malpermesata de la leĝo kaj punata de la ŝtato kiel krimo -- la ŝtato defendas la religiulojn kontraŭ fimokuloj, ili ne devas venĝi mem, kiel tio ĵus okazis en Francio.

vejktoro (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 09:38:56

Fuzzy:Mi tre kondolencas la proksimulojn de la viktimoj, kaj la islamanojn de Francio.

Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.

En Sovetuino oni ankaŭ rajtis facile insulti religiulojn, kristanajn kaj ankaŭ samgrade islamajn, kaj abundege faris tion. Sed en tiu tempo la tuta politiko de la ŝtato estis tre kontraŭreligia. Kaj la tuta ŝtataparato konstante premadis la religiulojn, do neniuj teraktoj kontraŭ insultantoj de religioj okazis kaj eĉ eblis -- la ŝtato garantiis sekurecon de siaj civitanoj.

Nun en Rusio la politiko pri religioj estas tute alia, la ŝtato aprobas kaj subtenas la tradiciajn religiojn de la popoloj loĝantaj en Rusio. Do, tute logike, ia insultado de religioj kaj sakrilegiado nun estas malpermesata de la leĝo kaj punata de la ŝtato kiel krimo -- la ŝtato defendas la religiulojn kontraŭ fimokuloj, ili ne devas venĝi mem, kiel tio ĵus okazis en Francio.
Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.

stilly (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 10:19:34

Fuzzy:
Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.
Mi ne tute samopinias vin. La malleĝaĵo ne estas pentri sed mortigi. Se vi pensas ke pentraĵo insultas vin, vi povas plendi al la justico. Ni havas leĝojn por tio krimo.

La polico devas protekti franculojn kaj ĉefe tiujn ĵurnalistojn ĉar ili estis minacitaj. Kaj mi ne povas juĝi se la polico bone aŭ malbone faris siajn laborojn.

En francujo, la religio kaj la ŝtato estas aparta dum jarcento. Tio estas tre grava por nia republiko. La politikulo ne devas parolanta religio kaj religiulo ne devas parolanta politiko. Sed mi komprenas ke alia lando povas funkcii diference.

postskribo : mi esperas ke mia mesaĝo ne estas tro malbona kaj ke vi povas kompreni min... Estas miaj unuaj mesaĝoj ridulo.gif

ustra (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 11:02:01

divide et impera

Tio nomiĝas strategio de tensio. Oni jam konas tiujn ĉi ludojn el la Operacio Gladio.
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.

Alsete (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 11:24:59

Saluton el Francio,

Kio estas en demando, ne estas kion tiris "Charlie Hebdo" sed malestimo de ekstremistoj por kiu estas integra parto de la franca kulturo ekde 1789 (rajto de ĉiuj libere esprimi kaj pensi) kaj 1905 (disigo de eklezio kaj ŝtato).
Tiu estas profunde gravuritaj en la franca animo.

Hieraŭ nokte, ni estis tre multaj en mia urbeto, ni trovis centojn reorganizi spontanee elfari silenta protesto kun porteblaj afiŝoj "Je suis Charlie" kaj lumigis kandelojn por defendi nian pensliberecon kaj honori la viktimojn de tiuj abomenindaj mortigojn kaj subteni iliajn familiojn.

Prezidanto Hollande deklaris la nacian funebron hodiaŭe; Ĉi tio ne estas nur politika decido, ĝi estas realaĵo: funebro estas en ni ĉiuj. Ĉi matene, mi foriris: ĉiuj estis nigre vestita. Por tio devas esti komprenita ke nia lando estas atingita en la profundoj de kio estas.

Alsete (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 11:59:51

Sur lernejaj la kajeroj
Sur pupitro kaj la arboj
Sur la sablo sur la neĝo
Cian nomon skribas mi

Sur ĉiuj legitaj paĝoj
Kaj sur ĉiuj blankaj paĝoj
ŝtono sango papero cindro
Cian nomon skribas mi

Sur la orumitaj bildoj
Sur militaj la armiloj
Sur la krono de la reĝoj
Cian nomon skribas mi

Sur ĝangalo kaj dezerto
Sur la nestoj kaj genistoj
Sur la eĥo infanaĝa
Cian nomon skribas mi

Sur la noktaj mirindaĵoj
Sur de la tago blanka pano
Sur fianĉaj la sezonoj
Cian nomon skribas mi

Sur lazuraj la ĉifonoj
Sur lageto, ŝima suno
Sur la lago, viva luno
Cian nomon skribas mi

Sur la kampoj la horizonto
Sur flugiloj de la birdoj
Sur la muelejo de la ombroj
Cian nomon skribas mi

Sur la blovoj de la aŭroro
Sur la maro sur la ŝipoj
Sur freneza la montaro
Cian nomon skribas mi

Sur la ŝaŭmo de la nuboj
Sur la ŝvitoj de la ŝtormo
Sur la pluvo senguste densa
Cian nomon skribas mi

Sur la trembrilantoj formoj
Sur koloraj sonoriloj
Kaj sur la vereco fizika
Cian nomon skribas mi

Sur la vekiĝintaj padoj
Sur etendiĝantaj vojoj
Sur la tro homplenaj placoj
Cian nomon skribas mi

Sur la lumiĝanta lampo
Sur estingiĝanta lampo
Sur la kliniĝintaj domoj
Cian nomon skribas mi

Sur dupartigita frukto
De la spegulo kaj de la ĉambro
Sur la lito, malplena konko
Cian nomon skribas mi

Sur la hundo vorema milda
Sur starantaj la oreloj
Sur mallerta ĝia kruro
Cian nomon skribas mi

Sur la salttabulo porda
Sur intimaj la objektoj
Sur la fluo de la sankta fajro
Cian nomon skribas mi

Sur konsenta ĉiu karno
Sur la fronto de la amikoj
Sur la mano etendita
Cian nomon skribas mi

Sur la vitroj de l’surprizo
Sur la atentemaj lipoj
Multe super la silento
Cian nomon skribas mi

Sur rifuĝoj detruitaj
Sur lumturoj disfalintaj
Sur la muroj de l’enuo
Cian nomon skribas mi

Sur foresto sen deziroj
Kaj sur la soleco nuda
Sur la ŝtupoj de la morto
Cian nomon skribas mi

Sur reakirita sano
Sur malaperinta risko
Sur espero senmemora
Cian nomon skribas mi

Per potenco de ĉi vorto
Rekomencas mi la vivon
Mi naskiĝis por cin koni
Por cin nomi

Libereco

(Paul Eluard)
http://www.esperanto.cc/origtrad-eluard.htm

leporinjo (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 12:04:02

Mi ne estas Ŝarli. Mi nur insultas personojn, kiuj verŝajne ne mortigos min. lango.gif Sed se ili mortigos min, mi ja akceptos tion. Tio estas la kosto de mia rajto insulti onin.

Vinisus (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2015, 13:49:24

leporinjo:Mi ne estas Ŝarli. Mi nur insultas personojn, kiuj verŝajne ne mortigos min. lango.gif Sed se ili mortigos min, mi ja akceptos tion. Tio estas la kosto de mia rajto insulti onin.
Gratulon, vi vidas trans la nebulo! Ekzistas multaj specoj de perfortaj insultoj, kiuj kelkfoje mortvundas per homeopatiaj dozoj pli efika ol pafilo. Bedaŭrinde homo estas lupo de la homo; "Paco" restas eterne kaŝita ene de vortaroj. Mi ne venos al via hejmo, ĉar mi ne volas, ke vi venu mian, vi havas grandan buŝon, kaj certe manĝos mian kokinon. Do la solvo estas jena: Mi mortigos vin kaj vi mortigos min. Feliĉe, en tombejo ni finfine trovos la tiel revitan pacon, kiu ne emas eliri el la vortaro.

Ploras bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo
ĝi samstultas kiel...homo. (E.M.)

לראש הדף