Đi đến phần nội dung

Traduku aŭ ne traduku?

viết bởi jlavris85, Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Tin nhắn: 24

Nội dung: Esperanto

jlavris85 (Xem thông tin cá nhân) 17:28:21 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Saluton samlingvanoj,

Jen la ĉi-suba listo kaj jen kiel la nederlanda kaj esperanta lingvoj tradukas anglajn vortojn.

Kio pri via lingvo? Ĉu vi tradukas anglajn vortojn al via lingvo samkiel Esperanto aŭ ĉu vi laŭlitere uzas anglajn vortojn en via lingvo samkiel la nederlanda? Kiun manieron vi preferas kaj kial?

Amike, Joreno

==============================

Angla
Computer
Website
Browser
Downloading
Screenshot

Nederlanda
Computer
Website
Browser
Downloaden
Screenshot

Esperanto
Komputilo
Retpaĝaro
Retumilo aŭ foliumilo
Elŝuti
Ekranprintaĵo

nornen (Xem thông tin cá nhân) 18:48:11 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Ĉi tie oni uzas preskaŭ senescepte hispanajn vortojn, kaj tre malmultajn anglajn.

Español (GT)
computadora (komputilino, ankaŭ simple: compu)
página web, sitio web (duon-hispane, duon-angle)
navegador (navigaciilo)
descargar (elŝuti)
pantallazo (Ekranfrapo)

jlavris85 (Xem thông tin cá nhân) 19:10:51 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

nornen:Ĉi tie oni uzas preskaŭ senescepte hispanajn vortojn, kaj tre malmultajn anglajn.

Español (GT)
computadora (komputilino, ankaŭ simple: compu)
página web, sitio web (duon-hispane, duon-angle)
navegador (navigaciilo)
descargar (elŝuti)
pantallazo (Ekranfrapo)
Ĉu vi mem preferas uzi trakukojn hispanajn? Se jes, kial vi preferas traduki anglajn vortojn al la hispana?

nornen (Xem thông tin cá nhân) 19:43:47 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

jlavris85:
nornen:Ĉi tie oni uzas preskaŭ senescepte hispanajn vortojn, kaj tre malmultajn anglajn.

Español (GT)
computadora (komputilino, ankaŭ simple: compu)
página web, sitio web (duon-hispane, duon-angle)
navegador (navigaciilo)
descargar (elŝuti)
pantallazo (Ekranfrapo)
Ĉu vi mem preferas uzi trakukojn hispanajn? Se jes, kial vi preferas traduki anglajn vortojn al la hispana?
Jes, mi mem preferas hispanajn vortojn, ĉar ili estas pli kompreneblaj por miaj kunlandanoj, el kiuj la plejparto ne parolas la anglan.
Ĝenerale ne estas necese traduki anglajn vortojn, ĉar ja ekzistas hispanlingva samsignifanto. Ekz la vortoj, kiujn mi afiŝis ĉi-supre, ne estas miaj elpensaĵoj, sed estas vortoj de kutima uzado.

vikungen (Xem thông tin cá nhân) 19:59:46 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Angla
Computer
Website
Browser
Downloading
Screenshot

Norvega
Datamaskin
Nettside
Nettleser
Nedlaste
Skjermbilde

En Norvegio ni preferas uzi norvegajn vortojn ol uzi anglajn vortojn en nia propra lingvo.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 20:01:08 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

vikungen:Angla
Computer
Website
Browser
Downloading
Screenshot

Norvega
Datamaskin
Nettside
Nettleser
Nedlaste
Skjermbilde

En Norvegio ni preferas uzi norvegajn vortojn ol uzi anglajn vortojn en nia propra lingvo.
Interese. Ĉu tio estas bokmal aŭ nynorsk aŭ ambaŭ?

ghibulo (Xem thông tin cá nhân) 20:45:59 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Esperanto
Komputilo
Retpaĝaro
Retumilo aŭ foliumilo
Elŝuti
Ekranprintaĵo

Ĉeĥa
Počítač
webová stránka
Prohlížeč
Stáhnout
Screenshot

Ĉeĥoj havas tion almenaŭ tiel, kiel norvegoj ridulo.gif, sed neskriba lingvo uzas ankaŭ download/webovka/browser/komp

vikungen (Xem thông tin cá nhân) 21:00:10 Ngày 14 tháng 1 năm 2015

Interese. Ĉu tio estas bokmal aŭ nynorsk aŭ ambaŭ?
Ĉi tio estas bokmål ridulo.gif

jlavris85 (Xem thông tin cá nhân) 11:18:05 Ngày 15 tháng 1 năm 2015

Kial vi preferas diri "počítač" aŭ "datamaskin" aŭ "computadora" anstataŭ la angla "computer".

En Nederlando preskaŭ ĉiu preferas uzi anglajn vortojn kiel "computer" kaj "email" kiam ili parolas la nederlandan. Ĉi tie multaj malŝatas uzi nederlandajn tradukojn.

Mi volas scii kial vi preferas traduki anglajn vortojn al via propa lingvo. Ĉu vi malŝatas uzi anglajn vortojn kiel "computer" kaj "email" en via propra lingvo? Se jes, kial?

Rujo (Xem thông tin cá nhân) 12:02:06 Ngày 15 tháng 1 năm 2015

Angla
Computer
Website
Browser
Downloading
Screenshot

Esperanto
Komputilo
Retpaĝaro
Retumilo aŭ foliumilo
Elŝuti
Ekranprintaĵo

Portugala (BR)
Computador
Site (multe), página (malmulte), sítio (tre malmulte)
Navegador
Baixar, fazer download
Impressão de tela

Quay lại