目次へ

Rakonti por plibonigi mia esperanto

stilly,2015年1月16日の

メッセージ: 25

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2015年2月5日 11:11:14

Stilly, ne atendu de Forumanoj, ke ili korektu longan tekston, aparte se enestas multaj eraroj kaj tiklaj leksikaj aferoj. Vi ricevos pli da helpo, mi pensas, se vi estos iom malpli postulema.

sudanglo (プロフィールを表示) 2015年2月5日 11:11:14

duoblaĵo forigita

stilly (プロフィールを表示) 2015年2月6日 11:05:05

Saluton,

Mi bone komprenas, kiel diras Tempodivalse, ke Forumanoj ne havas tempon aŭ volon por korekti longan tekston. Aparte se ĝi havas multan erarojn. Sed hodiaŭ, mi ne scias ĉu la teksto havas tro da eraroj. Mi akceptas ke iu diras al mi ke li ne volas korekti (aŭ eĉ legi) ĉar ĝi estas mallegebla...

Eble mi devas trovi alian metodon por plibonigi mian Esperanton. Se vi havas ideon, diru al mi.

sudanglo:Vi ricevos pli da helpo, mi pensas, se vi estos iom malpli postulema.
Mi ne komprenas tiun penson. Antaŭ mia nova mesaĝo, mi klare vidis ke la fadeno ne estas plu vizitata. Tial mi skribas por kompreni la kialon. Vi bone respondis koncerne tiun subjekton.

Mi dankemas al vi pri rimarkoj.

sudanglo (プロフィールを表示) 2015年2月6日 12:22:54

Aparte ĉu ĝi havas multan erarojn. Sed hodiaŭ, mi ne scias se la tekston havas tro da eraroj
Aparte se ĝi havas multan erarojn. Sed hodiaŭ, mi ne scias ĉu la teksto havas tro da eraroj.
mi klare vidis ke la fademo ne estas plu visita
mi klare vidis ke la fadeno ne estas plu vizitata
Vi ricevos pli da helpo, mi pensas, se vi estos iom malpli postulema
Eble mi devintus diri 'se la tasko malpli postulas'

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2015年2月7日 23:17:00

stilly:Eble mi devas trovi alian metodon por plibonigi mian Esperanton. Se vi havas ideon, diru al mi.
Mi proponas uzi la IRC-kanalon, ekzemple per la retumila kliento Kiwi IRC.

先頭にもどる