Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?
od tomasoavro, 5. januára 2008
Príspevky: 38
Jazyk: Esperanto
Babusxka (Zobraziť profil) 22. januára 2008 20:32:56
mi daŭros nomante lin de Zamĉjo, ĉar "Sinjoro" ŝajnas al mi ke li estas ia dioRodrigoo, ĉu vi estas religia fanatiko? - ĝi sonas tiel. Forumanto tomasoavro ne skribis "sinjoro" kun granda "S" do vi aliformigis sencon. Se konsciante - kial?
Mi iam estis instruistino de E-o kaj mi povas diri ke neniam E-o estis nur la lingvo por mi. Sen tiu "pli" nia lingvo ne povus kompariĝi eĉ kun la mongola (mi konas ĝin iomete). Laŭ mi, la lingvo estas por bonaj homoj, helpantaj aliajn, ne pensantaj pri ĉi-mondo kiel: ĉi ĉio estas mia kaj mi rajtas ne zorgi pri tio. Simple kaj banale.
Ĝis.
tomasoavro (Zobraziť profil) 23. januára 2008 5:36:03
Claude Piron forpasis... Li havis forton por diri veron...
airpath (Zobraziť profil) 26. januára 2008 12:21:23
Rodrigoo (Zobraziť profil) 26. januára 2008 22:33:44
Mi estas unu el tiuj esperantistoj kiujn Piron menciis. Mi uzis, uzas kaj uzos la lingvon kiel ilo por la komunikado. Sed faru kion vi volas esperante, preĝu, kantu, dancu, verku, diskutu gramatikaĵon, ktp. La lingvo permesas ke ni eluzu ĝin.
Amike kaj sammondane,
Ĥod
tomasoavro (Zobraziť profil) 27. januára 2008 11:18:59
Sed faru kion...Laŭ via opinio nur vi mem faras ion esperante? Iaj homoj faras, la aliaj (nur) laŭdas sin. Ĉu vere Piron menciis fifierulojn kiel nova pozitiva forto en la Movado? Mi dubas.
Amike,
Tomaso Avro
Rodrigoo (Zobraziť profil) 28. januára 2008 11:38:22
Hahaha. Preĝadon en Esperanto mi lasas al vi. Laŭ via opinio nur vi mem faras ion esperante? Iaj homoj faras, la aliaj (nur) laŭdas sin. Ĉu vere Piron menciis fifierulojn kiel nova pozitiva forto en la Movado? Mi dubas. Bildeto en mia profilo estas nur mi kiel avatoro en Dua Vivo - bonvolu ne pritaksi infane aliajn homojn laŭ iliaj aspektoj, sinjoro mentoro. Eble tio estas via maniero por havi amikojn - certe ne mia.Ho ve! Ne miskomprenu min! Mi preferas pensi ke vi ne bone legis ol pensi ke vi klopodas por miskompreni min.
Amike, Tomaso Avro
Ne, homo, mi ne volis diri ke nur mi faras ion esperante. Mi nur diris ke vi rajtas fari kion vi volas, tiel kiel mi ankaŭ rajtas fari kion mi volas.
Jes, mi estas fiulo! Dankon pro la laŭdo!
Mi, laŭ mia vivprovaĵoj, rimarkis ke la fina venka parolado ne funkcias. Ne ĉi tie. Mi rimarkis ke kiam mi uzas esperanton la personoj pli interesiĝas. Sed bonvolu pardoni min por ne konseti kun vi.
Laboru por esperanto tiel kiel plej taŭgas por vi. (:
Sammondane,
Ĥod
tomasoavro (Zobraziť profil) 28. januára 2008 21:16:43
Mi nur diris ke vi rajtas fari kion vi volas...Verdire, ĉiam mi sentis ke mi havas tiun rajton...
Juna fizikisto estis demandita kiujn famajn fizikistojn li konas.
- Nu, estas ni kelkaj.[/b]
Neniam tro multe da pudoro, kara sammondano... Jes, simple laboru ni por la lingvo!
Amike
PS. Fakte, ĉion oni scias: ESPERANTISTO
Maldormemo (Zobraziť profil) 10. februára 2008 2:55:30
sed laŭ mi la respondo estas tre facila (kaj mankas en enketo!)
Neniu aliu rajtas juĝi ĉu mi estas esperantisto aŭ ne! En Kubo mi estis prezentita al pluraj esperantistoj iuj eĉ ne povis saluti esperante, sed ili fieris pri esti anoj de bela ideo. Nur stulte kontraŭi ilian emon!
Mi mem ŝatis esperanton ok jaroj antaŭ mi hazarde eklernis ... eble mi iam havos akcidenton kaj perdos la eblecon skribi kaj paroli - ĉu mi ĉesos esti esperantiston tiam?
Amike;
Miland (Zobraziť profil) 11. februára 2008 19:36:11
Sed verdire mi preferas la humoran respondon, mirinde esprimita en la poemo Estas mi esperantisto de Julio Baghy. Jen:
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.
stefanspaul (Zobraziť profil) 11. februára 2008 22:21:27