Į turinį

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

tomasoavro, 2008 m. sausis 5 d.

Žinutės: 38

Kalba: Esperanto

Trold (Rodyti profilį) 2008 m. vasaris 12 d. 08:56:19

Fakte mi pensas ke la gramatikan eksplikon de la sufikso -isto- bone priskribas kiun esperantisto signifas, almenaŭ la formala difinio:

IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:

*

verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
*

kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
*

arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
*

biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
*

ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
*

Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

tomasoavro (Rodyti profilį) 2008 m. gegužė 18 d. 16:02:24

Senideaj "geskoltoj" - jen kio esperantistoj estas? Samideanoj? Ne troigu ni! Simple: parolantoj.
Ĉu vere dividas nin nenio? Kaj vi iam staros apud "xenophobe" aŭ/kaj "racist" (strange estas ke lernu-vortaro silentas pri tiuj vortoj (la angla k la pola certe) kaj vi diros: NI, esperantistoj... Ĉu vere ne gravas por ni kiu nomas sin "Esperantisto" k por kio uzas la lingvo? Jeskaze bonvolu ne diri ke Esperantismo estas idealismo.

ubuntuo (Rodyti profilį) 2008 m. birželis 9 d. 17:31:07

Do kion devus havi/havas en sia kapo "tipa" esperantisto? Mi neniam estis skolton kaj eble tial el du homoj parolantaj esperante: mal- kaj rasisto por mi nur unu estas esperantisto. Sed neniu ĉi tie konsideras ĝin grava. Ĉu domaĝe? Ja ĉiu membro de esperantularo estas laŭpeze de oro senkulpa.gif

Miland (Rodyti profilį) 2008 m. birželis 9 d. 18:46:28

ubuntuo:el du homoj parolantaj esperante: mal- kaj rasisto por mi nur unu estas esperantisto... Ja ĉiu membro de esperantularo estas laŭpeze de oro senkulpa.gif
Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Sed mi ja foje demandis min ĉu estis konflikto inter la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj la rasista aparteco-reĝimo tie antaŭ la fino de la pasinta jarcento. Eble Afrikanaj Esperantistoj povas respondi la demandon.

ubuntuo (Rodyti profilį) 2008 m. birželis 10 d. 04:55:16

Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...
demando.gif Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.

Miland (Rodyti profilį) 2008 m. birželis 10 d. 07:03:52

ubuntuo:
Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...
demando.gif Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.
Ni ĉiuj bone scias ke estas neracia malamo en la mondo. Homoj povas misuzi la liberan volon. Ne necesas diri al Esperantistoj ke tiu estas kontraŭ la interna ideo.

Se vi volas efiki la mondon per la interna ideo, estas alia kaj pli malfacila afero. Eble la ĉe-esto de la Esperanta komunumo helpos, sen predikado.

ubuntuo (Rodyti profilį) 2008 m. birželis 28 d. 12:21:30

Ke efiku la mondon, ni mem devus scii kion ni volas por ni mem. Ĝuste, estas io kion ni esperantistoj volas? Se ni volos nur/NUR amikojn, tiam ne nur Vaclav Klaus diros pri morta lingvo: artikolo de Libera Folio.
Eble ne stulte, sed por pripensi? Ja ne estas bone, kiam iu ajn prezidento malfortigas nian movadon, ĉu ne?

Babusxka (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 6 d. 16:26:35

Ja ne estas bone, kiam iu ajn prezidento malfortigas nian movadon, ĉu ne?
Vaclav Klaus estas konata pro sia kontraŭeŭropaj vidpunktoj (lastatempe: afero de Traktato de Lisbono), kio miras iomete, ĉar Ĉeĥio iĝis membron de EU jam antaŭ kvar jaroj. Mi opinias ke la prezidento scias nenion pri esperanta movado kaj lia vortoj povas esti gravaj kaj influas nur politike - Irlando kaj pola prezidento ankaŭ neas Traktato. Simpligita pensado pri nekonataj malfacilaj aferoj estas ekumena, kaj esperantaj paĝaroj ne devus ekscitiĝas pri ĝi. Ĉiu rajtas erari, ĉu?

Atgal į pradžią