Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?
viết bởi tomasoavro, Ngày 05 tháng 1 năm 2008
Tin nhắn: 38
Nội dung: Esperanto
Trold (Xem thông tin cá nhân) 08:56:19 Ngày 12 tháng 2 năm 2008
IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:
*
verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
*
kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
*
arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
*
biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
*
ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
*
Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
tomasoavro (Xem thông tin cá nhân) 16:02:24 Ngày 18 tháng 5 năm 2008
Ĉu vere dividas nin nenio? Kaj vi iam staros apud "xenophobe" aŭ/kaj "racist" (strange estas ke lernu-vortaro silentas pri tiuj vortoj (la angla k la pola certe) kaj vi diros: NI, esperantistoj... Ĉu vere ne gravas por ni kiu nomas sin "Esperantisto" k por kio uzas la lingvo? Jeskaze bonvolu ne diri ke Esperantismo estas idealismo.
ubuntuo (Xem thông tin cá nhân) 17:31:07 Ngày 09 tháng 6 năm 2008
Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:46:28 Ngày 09 tháng 6 năm 2008
ubuntuo:el du homoj parolantaj esperante: mal- kaj rasisto por mi nur unu estas esperantisto... Ja ĉiu membro de esperantularo estas laŭpeze de oroPreskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Sed mi ja foje demandis min ĉu estis konflikto inter la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj la rasista aparteco-reĝimo tie antaŭ la fino de la pasinta jarcento. Eble Afrikanaj Esperantistoj povas respondi la demandon.
ubuntuo (Xem thông tin cá nhân) 04:55:16 Ngày 10 tháng 6 năm 2008
Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 07:03:52 Ngày 10 tháng 6 năm 2008
ubuntuo:Ni ĉiuj bone scias ke estas neracia malamo en la mondo. Homoj povas misuzi la liberan volon. Ne necesas diri al Esperantistoj ke tiu estas kontraŭ la interna ideo.Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.
Se vi volas efiki la mondon per la interna ideo, estas alia kaj pli malfacila afero. Eble la ĉe-esto de la Esperanta komunumo helpos, sen predikado.
ubuntuo (Xem thông tin cá nhân) 12:21:30 Ngày 28 tháng 6 năm 2008
Eble ne stulte, sed por pripensi? Ja ne estas bone, kiam iu ajn prezidento malfortigas nian movadon, ĉu ne?
Babusxka (Xem thông tin cá nhân) 16:26:35 Ngày 06 tháng 7 năm 2008
Ja ne estas bone, kiam iu ajn prezidento malfortigas nian movadon, ĉu ne?Vaclav Klaus estas konata pro sia kontraŭeŭropaj vidpunktoj (lastatempe: afero de Traktato de Lisbono), kio miras iomete, ĉar Ĉeĥio iĝis membron de EU jam antaŭ kvar jaroj. Mi opinias ke la prezidento scias nenion pri esperanta movado kaj lia vortoj povas esti gravaj kaj influas nur politike - Irlando kaj pola prezidento ankaŭ neas Traktato. Simpligita pensado pri nekonataj malfacilaj aferoj estas ekumena, kaj esperantaj paĝaroj ne devus ekscitiĝas pri ĝi. Ĉiu rajtas erari, ĉu?