Към съдържанието

kiuj estas la plej teruraj pekoj?

от blk, 20 януари 2015

Съобщения: 21

Език: Esperanto

mjhinds57 (Покажи профила) 21 януари 2015, 22:01:33

Jesuo, Mateo 6:14-15:Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

appleplusy (Покажи профила) 22 януари 2015, 09:02:22

Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas, do ateismo ne estas peko.

blk (Покажи профила) 22 януари 2015, 10:14:55

Terurĉjo:
blk:
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!
mi vin gratulas

vi fin-fine trovis la plej gravan pekon
labori dimanĉe eble ne estas la plej grava peko, sed homoj kiuj laboras dimanĉe aŭ festotage certe estas malŝatindaj kaj malŝatendaj!

AlfRoland (Покажи профила) 22 януари 2015, 10:57:46

Eliro 31:15 - Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

Religio de amo????

vicentesales (Покажи профила) 22 януари 2015, 11:51:15

Kredo.

Kredi ne estas scii, kredeco ne estas scienco.
La religiaj kredoj estas la plej granda problemo de la homaro: rigardu la nuntempan terurojn.

vejktoro (Покажи профила) 23 януари 2015, 07:03:34

appleplusy:Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas, do ateismo ne estas peko.
vicentesales:Kredo.
Kredi ne estas scii, kredeco ne estas scienco.
La religiaj kredoj estas la plej granda problemo de la homaro: rigardu la nuntempan terurojn.
Ĉu oni ekstrapolas ke kredi religie estas la pli granda peko!?

Tempodivalse (Покажи профила) 23 януари 2015, 10:19:50

Nedisputeblas, ke la plej terura peko estas uzi la neologismon "na"! (Kial tio ne inkluziviĝis en la listo?)

Bodler (Покажи профила) 23 януари 2015, 11:03:16

La religioj ridulo.gif

maximkaaa (Покажи профила) 23 януари 2015, 11:11:16

Miaj

Clarence666 (Покажи профила) 23 януари 2015, 12:01:37

> kiuj estas la plej teruraj pekoj?

Klopodoj ripari la plej gravajn fusxojn de la lingvo?

> la plej terura peko estas uzi la neologismon "na"

Do mi pekegas. Ekzistas disputitaj vortoj "na" kaj "ri" kaj mi uzas na ambaux.

> Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas,
> do ateismo ne estas peko.

Mojosa argumento ridulo.gif

Обратно нагоре