Al la enhavo

kiuj estas la plej teruraj pekoj?

de blk, 2015-januaro-20

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

blk (Montri la profilon) 2015-januaro-20 14:20:18

kiuj pekoj estas la plej teruraj laŭ vi?
(en la enketo eblas elekti plurajn respondojn)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-20 14:55:02

(x) Kredigi al homoj, ke ekzistas iaj arbitraj "pekoj", kiuj suferigos ilin en elpensita postmorta vivo.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-januaro-20 16:28:54

Kredi ke vi scias pli ol ke vi nur scias tion, kion vi ne scias.

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-21 02:58:04

Juĝi aliajn.
Por kompreni la alian oni devus stari en sia loko.
Tio estas tre malfacila.
Plejofte ĝi estas nur ebla se oni travivas la saman situacion.
Tio estas kial la homoj kverelas kaj kulpigi unu la alian.
Oni povas esti pli tolerema.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2015-januaro-21 05:05:08

blk (Montri la profilon) 2015-januaro-21 11:16:58

Terurĉjo:la plej teruraj pekoj
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-21 12:52:56

La plej terura peko jes ja, estas: Ĵeti bombon kontraŭ lando, kiu ne kapablas defendi sin. Ne pro la terura diktatoro, kiu regas tiun malfeliĉan landon, sed pro la senkulpaj infanaj, virinoj kaj maljunuloj, kiuj vivas tie. Nek ĉiu arabo estas teroristo, nek ĉiu okcidentano estas kruela.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2015-januaro-21 13:56:29

blk:
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!
mi vin gratulas

vi fin-fine trovis la plej gravan pekon

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-21 21:14:05

Provi reformi esperanton...?

Matthieu (Montri la profilon) 2015-januaro-21 21:39:35

Kia listo estas tio? La solaj malbonaj aferoj inter tiuj "pekoj" estas adultado kaj mensogado.

Reen al la supro