לתוכן העניינים

kiuj estas la plej teruraj pekoj?

של blk, 20 בינואר 2015

הודעות: 19

שפה: Esperanto

blk (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2015, 14:20:18

kiuj pekoj estas la plej teruraj laŭ vi?
(en la enketo eblas elekti plurajn respondojn)

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2015, 14:55:02

(x) Kredigi al homoj, ke ekzistas iaj arbitraj "pekoj", kiuj suferigos ilin en elpensita postmorta vivo.

kaŝperanto (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2015, 16:28:54

Kredi ke vi scias pli ol ke vi nur scias tion, kion vi ne scias.

vnick777 (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 02:58:04

Juĝi aliajn.
Por kompreni la alian oni devus stari en sia loko.
Tio estas tre malfacila.
Plejofte ĝi estas nur ebla se oni travivas la saman situacion.
Tio estas kial la homoj kverelas kaj kulpigi unu la alian.
Oni povas esti pli tolerema.

blk (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 11:16:58

Terurĉjo:la plej teruraj pekoj
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!

Vinisus (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 12:52:56

La plej terura peko jes ja, estas: Ĵeti bombon kontraŭ lando, kiu ne kapablas defendi sin. Ne pro la terura diktatoro, kiu regas tiun malfeliĉan landon, sed pro la senkulpaj infanaj, virinoj kaj maljunuloj, kiuj vivas tie. Nek ĉiu arabo estas teroristo, nek ĉiu okcidentano estas kruela.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 21:14:05

Provi reformi esperanton...?

Matthieu (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 21:39:35

Kia listo estas tio? La solaj malbonaj aferoj inter tiuj "pekoj" estas adultado kaj mensogado.

mjhinds57 (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2015, 22:01:33

Jesuo, Mateo 6:14-15:Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

appleplusy (הצגת פרופיל) 22 בינואר 2015, 09:02:22

Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas, do ateismo ne estas peko.

לראש הדף