Přejít k obsahu

kiuj estas la plej teruraj pekoj?

od uživatele blk ze dne 20. ledna 2015

Příspěvky: 21

Jazyk: Esperanto

blk (Ukázat profil) 20. ledna 2015 14:20:18

kiuj pekoj estas la plej teruraj laŭ vi?
(en la enketo eblas elekti plurajn respondojn)

Kirilo81 (Ukázat profil) 20. ledna 2015 14:55:02

(x) Kredigi al homoj, ke ekzistas iaj arbitraj "pekoj", kiuj suferigos ilin en elpensita postmorta vivo.

kaŝperanto (Ukázat profil) 20. ledna 2015 16:28:54

Kredi ke vi scias pli ol ke vi nur scias tion, kion vi ne scias.

vnick777 (Ukázat profil) 21. ledna 2015 2:58:04

Juĝi aliajn.
Por kompreni la alian oni devus stari en sia loko.
Tio estas tre malfacila.
Plejofte ĝi estas nur ebla se oni travivas la saman situacion.
Tio estas kial la homoj kverelas kaj kulpigi unu la alian.
Oni povas esti pli tolerema.

Terurĉjo (Ukázat profil) 21. ledna 2015 5:05:08

blk (Ukázat profil) 21. ledna 2015 11:16:58

Terurĉjo:la plej teruraj pekoj
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!

Vinisus (Ukázat profil) 21. ledna 2015 12:52:56

La plej terura peko jes ja, estas: Ĵeti bombon kontraŭ lando, kiu ne kapablas defendi sin. Ne pro la terura diktatoro, kiu regas tiun malfeliĉan landon, sed pro la senkulpaj infanaj, virinoj kaj maljunuloj, kiuj vivas tie. Nek ĉiu arabo estas teroristo, nek ĉiu okcidentano estas kruela.

Terurĉjo (Ukázat profil) 21. ledna 2015 13:56:29

blk:
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!
mi vin gratulas

vi fin-fine trovis la plej gravan pekon

Altebrilas (Ukázat profil) 21. ledna 2015 21:14:05

Provi reformi esperanton...?

Matthieu (Ukázat profil) 21. ledna 2015 21:39:35

Kia listo estas tio? La solaj malbonaj aferoj inter tiuj "pekoj" estas adultado kaj mensogado.

Zpět na začátek