Į turinį

kiuj estas la plej teruraj pekoj?

blk, 2015 m. sausis 20 d.

Žinutės: 19

Kalba: Esperanto

blk (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 22 d. 10:14:55

Terurĉjo:
blk:
Interesa artikolo, sed la ripoztago estas dimanĉo, kiel ĉiuj scias, ne sabato. Kaj estus grava peko ripozi sabate kaj labori dimanĉe!
mi vin gratulas

vi fin-fine trovis la plej gravan pekon
labori dimanĉe eble ne estas la plej grava peko, sed homoj kiuj laboras dimanĉe aŭ festotage certe estas malŝatindaj kaj malŝatendaj!

AlfRoland (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 22 d. 10:57:46

Eliro 31:15 - Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

Religio de amo????

vicentesales (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 22 d. 11:51:15

Kredo.

Kredi ne estas scii, kredeco ne estas scienco.
La religiaj kredoj estas la plej granda problemo de la homaro: rigardu la nuntempan terurojn.

vejktoro (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 23 d. 07:03:34

appleplusy:Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas, do ateismo ne estas peko.
vicentesales:Kredo.
Kredi ne estas scii, kredeco ne estas scienco.
La religiaj kredoj estas la plej granda problemo de la homaro: rigardu la nuntempan terurojn.
Ĉu oni ekstrapolas ke kredi religie estas la pli granda peko!?

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 23 d. 10:19:50

Nedisputeblas, ke la plej terura peko estas uzi la neologismon "na"! (Kial tio ne inkluziviĝis en la listo?)

Bodler (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 23 d. 11:03:16

La religioj ridulo.gif

maximkaaa (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 23 d. 11:11:16

Miaj

Clarence666 (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 23 d. 12:01:37

> kiuj estas la plej teruraj pekoj?

Klopodoj ripari la plej gravajn fusxojn de la lingvo?

> la plej terura peko estas uzi la neologismon "na"

Do mi pekegas. Ekzistas disputitaj vortoj "na" kaj "ri" kaj mi uzas na ambaux.

> Kial "ateismo" en la listo? Dio ne ekzistas,
> do ateismo ne estas peko.

Mojosa argumento ridulo.gif

georgo_g (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 26 d. 11:49:53

La plej teruraj pekoj por la mondo:
· religia fanatismo kondukanta al maltoleremo kaj eĉ terorismo
· malneŭtrala (=malprofesia) ĵurnalismo politika

La plej teruraj pekoj (estas nur enaj) por Esperanto:
· falsaj amikoj de la lingvo pli minacantaj ol ido-reformistoj
· kontraŭzamenhofa manko de volo esperantigi proprajn nomojn
· sektigado de la movado per absurda strebo al... Nobel-premio

Atgal į pradžią