Politika hipokriteco (fariseeco)
de Lakiro, 2015-januaro-26
Mesaĝoj: 168
Lingvo: Esperanto
nornen (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 05:16:51
Ĉu iu povas klarigi kio okazis?
klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 07:32:08
ustra:Estas diversaj aroj (klanoj) de oligarkoj en Rusio.Esprimmaniero:Ekzistas centoj da oligarĥoj en Rusio kiuj eltiras multe da mono el Rusio sed ial Putino decidis malliberigi nur Ĥodorkovskijon. Strange, vero? Kial?Kiam Putin iĝis prezidanto, li postulis de oligarĥoj, ke ili ĉesu sin enmiksi en politikaj aferoj. Kiu obeis lin, povis konservi sian ĝis tiam friponigitan riĉon. Sed kiu malobeos lin, suferos konsekvencojn. Sekve de tio kelkaj oligarĥoj (Roman Abramoviĉ, Boris Berezovskij ktp.) fuĝis okcidenten, sed aliaj ignoris la minacon de la prezidanto, kiel Ĥodorkovskij. Do Putin uzis lin por fari ekzemplon. Tiu estis mesaĝo, kiun la oligarĥoj komprenis.
Unuj estas amikoj de Putin kaj kunlaborantoj en liaj financaj projektoj (kiel, ekzemple, Olimpikaj ludoj en Soĉi)
Aliaj estas konkurentoj de unuaj, do ili "enmiksiĝas en politiko" kaj kutime ekhavas problemojn kun imposta inspekcio.
ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 07:43:41
klmn:Estas diversaj aroj (klanoj) de oligarkoj en Rusio.Mi konsentas.
Unuj estas amikoj de Putin kaj kunlaborantoj en liaj financaj projektoj (kiel, ekzemple, Olimpikaj ludoj en Soĉi)
Aliaj estas konkurentoj de unuaj, do ili "enmiksiĝas en politiko" kaj kutime ekhavas problemojn kun imposta inspekcio.
nornen:Mi estas 100% certa, ke mi afiŝis en ĉi tiu fadeno, tamen mia afiŝo ŝajne malaperis.Mi supozas, ke iu ne ŝatis la uzon de la vorto "gringo"...
Ĉu iu povas klarigi kio okazis?
Lakiro (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 07:50:12
Vi elpensis ekzemplon pri najbaro kun kolera hundo kaj alvokas nin (rusojn) toleri tiun najbarecon. Ĉio bonas, se ne unu cirkonstanco... Vi (najbaro nia) altrudas sian volon, instruas kaj devigas ekŝati eŭrodemokration (usonan demokration), vivi laŭ viaj reguloj, malami nian prezidenton ktp. Vi estas malbona najbaro, ĉar vi embarasas vivi trankvile. Vi kaj viaj politikaj samideanoj konstante bojas el via loĝejo kaj instruas, instruas, instruas.
Ĉu la rusoj instruas okcidentanojn pri vivmaniero?
Certe, vi ĉiuj tedis kaj Rusio faras tion, kion ĝi opinias vera. Rusio ne bezonas vian konsilon.
Kial vi decidis, ke la rusoj ŝatas demokration? Kio estas demokratio? Tio estas potenco de popolo. Nomu al mi iun landon kie ekzistas tia potenco. Sekve vi elpensas absurdaĵon pri neekzistanta modelo de politika sistemo, tamen vi daŭrigas nin instrui.
La demokratio ne ekzistas kiel menciita komunismo.
Ankoraŭ mi volas memorigi al vi pri 1939-1941 j, kiam jam ekzistis simila najbareco de Vermaĥt kaj Ruĝa armeo. Kio okazis poste vi, probable, scias. Tial ne rakontu al mi pri tenera NATO. Tiu ĉi organizaĵo montris sin en ĉiuj punktoj de la Tero, post kies agado restas nur ruinoj kun amasoj de banditoj.
Kiam la alianco bombas aliajn landojn, verŝajne tio nomiĝas DEMOKRATIO. Post tiuj bombardadoj verŝajne loĝantaro de arabaj kaj amerikaj landoj estas tre feliĉa. Kaj vi penas dormigi rusan alarmopretecon. Vana afero!
Viaj belaj vortoj estas vica povo kaŝi la hipokritecon.
klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 08:29:51
ustra:Ĉu ĝi vere havas negativan nuancon en latin-hispana lingvo?
nornen:Mi estas 100% certa, ke mi afiŝis en ĉi tiu fadeno, tamen mia afiŝo ŝajne malaperis.Mi supozas, ke iu ne ŝatis la uzon de la vorto "gringo"...
Ĉu iu povas klarigi kio okazis?
nornen (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 15:23:31
ustra:Bone, do mi klopodos revortumi mian afiŝon por ke ĝi ne estu forigota:klmn:Estas diversaj aroj (klanoj) de oligarkoj en Rusio.Mi konsentas.
Unuj estas amikoj de Putin kaj kunlaborantoj en liaj financaj projektoj (kiel, ekzemple, Olimpikaj ludoj en Soĉi)
Aliaj estas konkurentoj de unuaj, do ili "enmiksiĝas en politiko" kaj kutime ekhavas problemojn kun imposta inspekcio.
nornen:Mi estas 100% certa, ke mi afiŝis en ĉi tiu fadeno, tamen mia afiŝo ŝajne malaperis.Mi supozas, ke iu ne ŝatis la uzon de la vorto "gringo"...
Ĉu iu povas klarigi kio okazis?
robbkvasnak:Dankon, Lakiro, vi finfine konvinkis min ke NATO devus meti bazejojn en Ukrainion. La glavsvingado flanke de vi kaj ustra montras la blindon de la rusaj forumanoj. Bona laboro!Altestimataj Usonanoj,
Bonvole ĉesu eksporti soldatojn, kazernojn kaj ĝenerale militon al fremdaj landoj.
Neniu "devas" operacii kazernojn en fremdaj landoj.
Fakte, neniu operaciu kazernojn en fremdaj landoj.
Bonvole batalu viajn proprajn militojn en via propra tero.
Mi antaŭdankas.
Nornen.
-----
Ĉu vi vere opinias, ke sendante pli da soldatoj al milito helpos por ke ekestu paco?
Vi ne povas batali fajron per benzino.
-----
En ĉiu ajn serioza forumo, kiam afiŝo estas cenzurita, la administristo ne simple forigas ĝin, sed forigas la enhavon kaj aldonas noton pro kio ĝi estis forigita. Ĉi tie ne. Ĉi tie la administristo faras "purgatio historiae", trompe ŝajnigante, ke neniam ekzistis la afiŝo.
----
klmn:Ĉu ĝi vere havas negativan nuancon en latin-hispana lingvo?Tio dependas. "Gringo" ja povas enhavi negativan nuancon (kaj mi demandas: kial?), tamen ĝenerale estas la ĉiutaga vorto por paroli pri usonanoj. La usonanoj kiuj venas ĉi tien ĝenerale parolas pri si mem uzante la vorton "americano", kio estas stultaĵo, ĉar ne ĉiuj amerikanoj estas usonanoj. Aliaj diras "norteamericano", forgesante la Kanadanojn kaj Meksikanojn kaj aliajn. La vorto pli ekzakta estas "estadounidense", tamen tiu vorto estas tre longa vortmonstro. Alia vorto estas "canche" kiu signifas "blondulo".
La Hondurasanoj nomiĝas "catrachos", la Salvadoranoj nomiĝas "guanacos", la Gvatemalanoj nomiĝas "chapines", la Nikaragvanoj nomiĝas "nicas", kaj plej ofte la Usonanoj nomiĝas "gringoj" sen voli primoki aŭ ofendi iun ajn.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 16:15:30
Same validas por homoj kiuj kromnomas aliajn landojn kiel "faŝistaj" - kiel faris kelkaj forumanoj ĉi-tie pri Ukrainio. Laŭ la unuapersonaj priskriboj donitaj al mi de ukrainaj forfuĝintoj kiuj serĉi protekton en nia regiono, mi havas la impreson ke tiu finomigado estas malĝentila kaj ne apartenas al civila diskurso.
Krome, kiam unu lando aŭ nacio komencas minaci siajn najbarojn, politiko por protekti tiujn najbarlandojn estas valora. la rezulto de nenifaro estas enmigrantoj kiuj perdis ĉion por la politika povemo de kelkaj unuopuloj. Tiuj homoj suferas. Ili estis miaj studentoj. Ili devas rekomenci siajn vivojn en nova lando kun malfacile lernebla lingvo (la angla). Unu inter ili biciklas de sia loĝejo al la laborejo kaj poste al la lernejo, kie mi instruis. Li rakontis al mi pri la teruraĵo de la "ribeloj" en sia regiono (Donetsk). Li parolas flue kaj la rusan kaj la ukrainan. Eble se vi povus paroli kun li aŭ kun la aliaj enfuĝintoj el tiu regiono vi havus alian opinion.
Mi vere ne deziras al vi (nek al mi) ilian destinon.
nornen (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 17:54:30
robbkvasnak:Nornen - antaŭ ol uzi malĝentilajn vortojn por paroli pri aliaj naciecoj vi povus - pro ĝenerala ĝentileco - indiki el kio lando VI venas.Mi venas el Gvatemalo. Ĝis la jaro 1996 mi loĝadis en Koban, Alta Verapaco, kaj nuntempe mi loĝas en la ĉefurbo.
robbkvasnak:Krome, kiam unu lando aŭ nacio komencas minaci siajn najbarojn, politiko por protekti tiujn najbarlandojn estas valora.Via lando ankaŭ protektadis nin kaj ankoraŭ protektadas nin. Kontraú la komunismo.
Kaj ja, tiu politiko estis valora. Valora por la UFC, valora por la Usono.
Estis ni, kiuj mortigadis nin unu la alian, fratoj fratojn. Kaj mi ne diros, ke ni ne estas sufiĉe sultaj por ĝin fari. Ni faras tion ĉiutage. Tamen ni neniam kaj neniel havus la rimedojn por faradi militon dum dekjaroj mortigante dekmilojn da infanoj, virinoj kaj viroj.
Honto sur vin! Vi diras ke Usono protektas fremdajn landojn kaj ke tiu protekta politiko estas valora. Honto sur vin!
En mia lando nur estas tre malmultaj familioj kiuj ne perdis patron, patrinon, fraton, fratinon por protekti la valoraĵojn de la UFC kaj de la Usono.
Mi estis en Xamán. Mi neniam forgesos la bildojn kaj antaŭ ĉio la odoron. Mi neniel deziras ke la Ukraina popolo suferu nian sorton.
Koran dankon por protekti nin.
Mi kompatas vin.
Esprimmaniero (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 18:10:37
Lakiro:via ĉefa eraro estas profunda konvinko, ke la rusoj devas vivi laŭ fremda modelo de politika sistemo.Kiu nomo de politika sistemo estas deziranta por Rusio laŭ vi?
Interalie, ĉu la ŝtelema oligarko-estreco, hipokrita ortodoksismo kie la popoj aŭtas per ŝikaj aŭtoj surhavante grandegprezajn horloĝojn plachas al vi?
Lakiro:Rigardu, kiam la ukrajnianoj volis vivi kiel oni vivas en Eŭrope-unio, kiam tie okazis granda disordo, kie, verdire, aperiĝis multaj aventuraĉuloj, tiam Rusio decidis aneksi Krimeon. Per tiu ĉi anekso Rusio faris gravan paŝon, kaj mi ne pensas ke kiam en Rusio okazus iu disordo, al Rusio plaĉus se iu lando aneksus iun rusian teritorion, ĉu ne? Se oni estas debila, do ĉeestas multaj personoj kiuj volas vori onin. Kaj Rusio iĝis tia ĉi forto. Certe, aliaj landoj ankaŭ instruis multe, sed ja Rusio faris avidan paŝon, kaj tio distingas ĝin de aliaj landoj. Certe, Usono ankaŭ faris similan aĵon por Kosovo. Mi pensas ke ambaŭ paŝoj estas malestimindaj.
Ĉu la rusoj instruas okcidentanojn pri vivmaniero?
Tamen, Usono nun estas tre forta lando, ekonomike, politike, kaj milite. Tion ĉi ne eblas diri pri Rusio, tial la plej malforta ĉiam estos la plej malamata, ĉu ne? Plu, nun simplaj ukrajnianoj opinias ke Rusio estas monstro, kaj, verdire, ili rajtas. Dum longa tempo ambaŭ gentoj estos disdegnanta unu aliun, kaj tio estas katastrofo pli grava ol ĉio alia.
Lakiro:Mi diris pri gradoj de iu aĵo, certe ke nenio povas ekzisti pura. Eĉ la vakuo ja ne estas nenio.
Certe, vi ĉiuj tedis kaj Rusio faras tion, kion ĝi opinias vera. Rusio ne bezonas vian konsilon.
Kial vi decidis, ke la rusoj ŝatas demokration? Kio estas demokratio? Tio estas potenco de popolo. Nomu al mi iun landon kie ekzistas tia potenco. Sekve vi elpensas absurdaĵon pri neekzistanta modelo de politika sistemo, tamen vi daŭrigas nin instrui.
La demokratio ne ekzistas kiel menciita komunismo.
Lakiro:Ne ekzistas pura malhipokriteco, tial neniu ĉi tie ne povas esti absolute sincera, eĉ vi.
Viaj belaj vortoj estas vica povo kaŝi la hipokritecon
Mi volas demandi vin: pri kia Rusio vi pensas je futuraj tempoj? Kiun la plej signifan malsamecon vi povus nomi por Rusio? Kio estos faranta Rusion kiel la lando digna, forta, sen ŝtelismo, burokratismo, kiam aliaj landoj, najbaraj landoj estos estimantaj Rusion ne per nafto, ne per gaso, ne per grandaj elspezoj de oligarkoj aŭ granda teritorio, sed per saĝeco, pureco de arbaroj, riveroj, per inventaĵoj, ktp.
Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 08:26:46
robbkvasnak:Tiuj homoj suferas. Ili estis miaj studentoj. Ili devas rekomenci siajn vivojn en nova lando kun malfacile lernebla lingvo (la angla). Unu inter ili biciklas de sia loĝejo al la laborejo kaj poste al la lernejo, kie mi instruis. Li rakontis al mi pri la teruraĵo de la "ribeloj" en sia regiono (Donetsk). Li parolas flue kaj la rusan kaj la ukrainan.Vi pensu logike:
Enmigrantoj bezonas aŭspicion de usona administranto. Por ĉi tiu celo enmigrantoj devas jesi aŭ kontraŭi version pri "ribeloj" de usona administranto?
Aldono:
Ĉu vi konas ke nuntempe ukraina nazia armeo blokadas ribelan teritorion kaj bombardas ribelajn setlejon same kiel agis faŝista armeo ĉi Leningrado en 1941-1944 jaroj?
Ĉu vi konas ke iu el ukrainaj altrangaj personoj diris: Doneck estos ukraina aŭ senhoma (ree rememoras Hitleron)?