Politika hipokriteco (fariseeco)
de Lakiro, 2015-januaro-26
Mesaĝoj: 168
Lingvo: Esperanto
Esprimmaniero (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 15:00:54
Lakiro:Ĉu vi opinias ke se iu ajn lando havas misordon do aliaj landoj povus interveni kune kun sia potenco milita, diplomata kaj ekonomia? Mi ne opinias ke Usono faras bonan aferon sed Rusio faras pli malbone. Ankaŭ Eŭropa Unio faras la saman agon. Sed Rusio uzas sian potencon pli forte, sen mezuro. Verŝajne ke ekzistas alia motivo fari tion. Mi pensas ke la vera motivo ne estas defendo de ruslingvaj personoj, ne. Ĉu vi vere opinias ke Putino kaj lia teamo ne antaŭvidis la konsekvencojn de iliaj agoj? Ke gento de Rusia estos suferanta pro izoliteco, malstreĉiĝo de valuto, deficito de varoj importitaj? Vero, la gento de Rusia estas ebria de anekso de Krimeo kaj tio donas al Putino poentojn, samtempe la gento ne sentas doloron ĉar ĉiu ebriulo ne sentas doloron, ĉu? Plu, ĉi tio donas al Putino eblecon de kaŝi tutajn problemojn de la ekonomio rusa, kiuj, kiel vi povas konjekti, estis kaj estas multegaj: koruptado, malforta kaj naftodependa ekonomio, oligarkio, malpopoldemokratio, malfacilaĵo de fari novan negocon, malforta agrokulturo, ekologio.Esprimmaniero: Kiu donis al vi la rajton de nomi iun ajn regionon se ĝi estas kontraŭ la leĝoj de la Ŝtato.Kiu donis al vi la rajton diri pri neekzistantaj leĝoj en Gulaj-pole? Maĥnovŝĉina regas en Kievo, polico kaj prokurejo ne funkcias. Ukropa armeo estas bandita organizaĵo, kiu neniun defendas, nur ekstermas sian loĝantaron. Pri kiu ŝtato temas?
Kiam la bolŝevikoj atakis Rusion je 1917, multaj landoj intervenis ĉar havis siajn proprajn interesojn. Ankaŭ nun, ĉiu lando havas propran intereson sed la rusa Ŝtato estis pli pretaj fari malĝentilajn aferojn pro sia intereso. Se la gento de Rusio ricevis nenion, pli precize, ricevis malprofiton, do la celoj de ĉi tiuj agoj ne estis por-rusaj. Plu, ili estis kontraŭrusaj, kiel ĉiam. Ĉiam la rusoj ĝojas kiam ilin oni trompas.
Aĉetado da multaj aŭtoj, adorado de oligarkoj, nepotismo en la suvereneco faras rusojn pli kaj pli malproksimajn de eŭropanoj. Kaj ili fieras de anekso de Krimeo! Pri kio ili ĝojas? Pri ilia malprogreso?
Esprimmaniero (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 15:25:52
klmn:Dankon.
Bonvenon al la diskuto. Mi ĝojas ke ankaŭ en Belorusio estas memstare kaj kritikime pensantaj personoj.
Kaj ne seniluziiĝu se vi ofte trovos ĉi tie ankaŭ ne ĝentilajn kaj malmult(aŭ preter-)argumentajn respondojn
Jes, mi scias tion. Kiam mi skribis unu artikolon pri la amikeco de belorusoj, ukrainoj kaj rusoj, mi ricevis unu leteron de Rusio kun minacoj de mortigi min. Terure, sed nun ni havas tre komplikan tempon, tempon de malamo, duoblaj normoj, tempon de militaj agoj en la centro de Eŭropo. Kaj ĉiuj volas trovi tie strategian profiton, sen rigardi al simpla popolo, kiu, ne sciante sian futuron, trompiĝas. Interalie, la ŝtatoj de landoj, verŝajne, ekzistas aparte, ne pensante pri la futuro de la tuta mondo, kiu estas tiel malgranda por nuna civilizado.
Lakiro (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 16:51:30
Ĉiuj landoj kaj ĉiuj registaroj kraĉas je leĝoj kaj internaciaj normoj. Kraĉas je ĉio. Nur multaj felistroj rezonas pri la normoj de la moralo.
Vi havas vian vidpunkton kaj dividas ĉiujn aĵojn je la bonaj kaj la malbonaj.
Vi estas naiva homo kaj ne vidas kiel funkcias geopolitiko.
Ekzistas ŝtatoj-lupoj kaj ŝtatoj-ŝafoj. Ili ĉiam troviĝas en batalado kaj forta lando glutas la malfortan. Post ioma periodo la historio ŝanĝiĝas kaj malfortaj landoj fariĝas la fortaj. Kaj tiuj ĉi landoj faras la samon - glutas aliajn.
Vi povas senfine kriĉi pri la malbono, tamen vian krion ne aŭdos nek Obama, nek Poroŝenko, nek Putin, nek Lukaŝenko, nek Merkel...
Vi neniam influos je monda historia procezo.
Kulpigi Rusion - signifas ne vidi kaŭzon de rusia pozicio. Sed la kaŭzo certe ekzistas, kaj vi tiun bone konas.
La tuta mondo dividiĝis kaj kontraŭstaras unu al la alia. Vi troviĝas sur unu flanko de politikaj interesoj, sed multaj aliaj homoj troviĝas aliflanke. Tio estas ĉefa leĝo de nia vivo. La militoj pasis ĉiam kaj ĉiam ekzistis landoj, strebantaj okupi aliajn landojn.
Ekzemple dimensio de belorusia teritorio multfoje ŝanĝiĝis, kiel la germana, la pola ktp. Kaj tiun ĉi procezon neniu povas stopi, eĉ via fera volo.

Promenu_Kampo (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 17:55:56
klmn:Bonvenon al la diskuto. Mi ĝojas ke ankaŭ en Belorusio estas memstare kaj kritikime pensantaj personoj.por fariĝi memstare kaj kritikeme pensanta persono, necesas nur deklari, ke:
Kaj ne seniluziiĝu se vi ofte trovos ĉi tie ankaŭ ne ĝentilajn kaj malmult(aŭ preter-)argumentajn respondojn
belorusio estas eŭropo
belorusio ne estas rusio
ĉiam kaj pri ĉio kulpas rusio
tiel ni venkos
om mani padme hum
Esprimmaniero (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 18:26:13
Lakiro:Kiu estas la rusia pozicio, laŭ vi? Per du-tri propozicioj?
Kulpigi Rusion - signifas ne vidi kaŭzon de rusia pozicio. Sed la kaŭzo certe ekzistas, kaj vi tiun bone konas.
klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 22:16:39
Promenu_Kampo:kie ĝi estas?klmn:Bonvenon al la diskuto. Mi ĝojas ke ankaŭ en Belorusio estas memstare kaj kritikime pensantaj personoj.por fariĝi memstare kaj kritikeme pensanta persono, necesas nur deklari, ke:
Kaj ne seniluziiĝu se vi ofte trovos ĉi tie ankaŭ ne ĝentilajn kaj malmult(aŭ preter-)argumentajn respondojn
belorusio estas eŭropo
Promenu_Kampo:belorusio ne estas rusioĈu estas?
Promenu_Kampo:ĉiam kaj pri ĉio kulpas rusioKrimeon kaj orientan Ukrajnion, kompreneble, aneksas UŜA
Promenu_Kampo:tiel ni venkosTerurĉjo, foton oni eblas elekti plej plaĉan, sed aĉan internon neniel eblas kaŝi
om mani padme hum
klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-09 11:01:19
Lakiro:Nu finfine ankaŭ niaj rusaj samideanoj konfesas tion pri kio ni, eks-sovetanoj, tiom longe provis malfermi okulojn de okcidentanoj.
Vi estas naiva homo kaj ne vidas kiel funkcias geopolitiko.
Ekzistas ŝtatoj-lupoj kaj ŝtatoj-ŝafoj. Ili ĉiam troviĝas en batalado kaj forta lando glutas la malfortan. Post ioma periodo la historio ŝanĝiĝas kaj malfortaj landoj fariĝas la fortaj. Kaj tiuj ĉi landoj faras la samon - glutas aliajn.
Vi povas senfine kriĉi pri la malbono, tamen vian krion ne aŭdos nek Obama, nek Poroŝenko, nek Putin, nek Lukaŝenko, nek Merkel...
Minaco al rusa minoritato estis vanta afero.
Defendo de rajtoj de rusa lingvo estis vanta afero.
Minaco de Ukrajniaj naciistoj al Rusiaj militbazoj en Krimeo estis vanta.
Krucigitaj infanoj en orienta Ukrajnio estis vanta afero.
Volo au ne volo de lokaj loĝantoj estis vanta afero.
Gravis nur deziro de Rusia ŝtato pozicii sin kiel ĉefa regiona forto en orient-europa regiono.
quod erat demonstrandum
Promenu_Kampo (Montri la profilon) 2015-aprilo-09 15:32:44
kaj ĝi devas dikti kaj nepre diktos sian volon
ve al malfortaj, ve al venkitoj
rusa bajoneto en malamika ventro
mmmmmmmmmmmmmmmmmmm kiel dolĉe
Esprimmaniero (Montri la profilon) 2015-aprilo-10 14:31:10
Promenu_Kampo:jes, rusio estas la plej forta ŝtao de la regionoLaŭ vi, kiun volon havas Rusio? Kiun celon ĝi atingas?
kaj ĝi devas dikti kaj nepre diktos sian volon
Lakiro (Montri la profilon) 2015-aprilo-11 16:20:33
Esprimmaniero:Laŭ vi, kiun volon havas Rusio? Kiun celon ĝi atingas?Kion vi subkomprenas en la vorto Rusio? Ĉu vi demandas pri celoj de rusaj politikistoj, prezidento aŭ pri celoj de la civitanoj?
Se vin interesas opinio de Ruslando, do ĝi volas ke NATO forigu siajn bazejojn de rusaj ŝtatlimoj. Alikaze Rusio disvastigos siajn limojn ĝis ĉiuj oceanoj.

