Į turinį

Bravo, Ukrainio!

robbkvasnak, 2015 m. sausis 29 d.

Žinutės: 46

Kalba: Esperanto

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 1 d. 10:19:31

Polaris:Ne, kompreneble ne. Mi konscias, ke ĉie ekzistas stultuloj, malbonuloj, kaj malameco inter eĉ oficialuloj---tio estas parto de la homa kondiĉo. Sed tio ne aparte karakterizas Usonon--parence tiu afero, la plej granda problemo, kiun ni havas estas la inversa diskriminacio--kaj la oficialuloj kiuj timas akuzojn tiom, ke ili ne povas funkcii sane en situacioj engaĝantaj minoritatulojn.
Usono havas pli da malliberuloj ol Sovetunio sub Stalin. Ĉu vi vere timas, ke ankoraŭ tro malmultaj homoj en Usono ne estas malliberigitaj pro "inversa diskriminacio"?
El la malliberuloj en Usono, kiom estas nigruloj aŭ latinamerikanoj kaj kiom estas blankuloj? Tiel oni ja povas vidi, ĉu via aserto pri "inversa diskriminacio" veras.

Parenteze, rilate la rasa priskribo ĉu veras, ke oni eĉ distingas inter latinamerikanoj kaj hispanoj en arja Usono?

klmn (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 1 d. 10:39:31

Terurĉjo:jes, ja gejeco estas malsano
malsanuloj ne devas havi rajton stiri aŭtojn
povas esti.
En Saŭda Arabio esti virino estas malsano

Terurĉjo:ne forgesu: ĵe sŭi Ŝarli

rusio estas demokratia lando, en kiu unu el la plej gravaj homaj rajtoj estas parolrajto
bona rajto.
ne eblas agnoski malagrablan fakton, eĉ se ĝi okazas en teniso

Polaris (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 06:57:49

ustra:Usono havas pli da malliberuloj ol Sovetunio sub Stalin. Ĉu vi vere timas, ke ankoraŭ tro malmultaj homoj en Usono ne estas malliberigitaj pro "inversa diskriminacio"?
Mi ŝatus scii de kie vi akiris ĉi tiujn statisikojn. Usono estas vasta lando--estas multaj krimuloj en multaj lokoj, precipe en niaj enurbaj regionoj, kaj ni punas krimulojn karcere. Sed malsimile al reĝimo de Stalin (inter aliaj landoj), ni ne malliberigas homojn pro esprimi nepopularajn politikajn opiniojn, nek pro kredoj religiaj. La estraro nek devus malliberigi neniun pro inversa diskriminacio-sed la estraro mem antaŭ nek devus praktiki ĝin.
El la malliberuloj en Usono, kiom estas nigruloj aŭ latinamerikanoj kaj kiom estas blankuloj? Tiel oni ja povas vidi, ĉu via aserto pri "inversa diskriminacio" veras.
Ne. Vi supozas tro rapide ke se la nombro de malliberuloj minoritataj superas la nombron de malliberuloj neminoritataj, ke tio aŭtomate pruvas diskriminacion. Vi devas konsideri ke la situacio ne estas tiel simpla. Ĉu vi jam pripensis ke se la plejmulta porcio de malliberuloj estas minoritatuloj, tiuokaze eblas ke la plej granda procentaĵo de krimoj estas faritaj per minoritatuloj?
Parenteze, rilate la rasa priskribo ĉu veras, ke oni eĉ distingas inter latinamerikanoj kaj hispanoj en arja Usono?
Ne. Ni ne distingas inter latinamerikanoj kaj hispanoj...kaj Usono ne pripensas la rasan aferon de arja starpunkto.

klmn (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 08:20:44

Terurĉjo:
upd: mi trovis la artikolon pri la venko de Serena, sed ne trovis ion (vortojn kaj fotojn) pri lia vereco.
Mi temis pri tiu ĉi artikolo.

Mi ne certas pri vereco, sed pri vireco ĝi temas.
Stranga elekto de fotoj por pruvi tion, tamen.

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 13:56:31

Polaris:
ustra:Usono havas pli da malliberuloj ol Sovetunio sub Stalin. Ĉu vi vere timas, ke ankoraŭ tro malmultaj homoj en Usono ne estas malliberigitaj pro "inversa diskriminacio"?
Mi ŝatus scii de kie vi akiris ĉi tiujn statisikojn. Usono estas vasta lando--estas multaj krimuloj en multaj lokoj, precipe en niaj enurbaj regionoj, kaj ni punas krimulojn karcere. Sed malsimile al reĝimo de Stalin (inter aliaj landoj), ni ne malliberigas homojn pro esprimi nepopularajn politikajn opiniojn, nek pro kredoj religiaj. La estraro nek devus malliberigi neniun pro inversa diskriminacio-sed la estraro mem antaŭ nek devus praktiki ĝin.
Jen artikolo en New York Times kaj jen Vikipedio pri malliberuloj en Usono. Se oni komparas la nombrojn, tiam la aŭtoro de NYT eĉ malpligravigas...

Polaris:
El la malliberuloj en Usono, kiom estas nigruloj aŭ latinamerikanoj kaj kiom estas blankuloj? Tiel oni ja povas vidi, ĉu via aserto pri "inversa diskriminacio" veras.
Ne. Vi supozas tro rapide ke se la nombro de malliberuloj minoritataj superas la nombron de malliberuloj neminoritataj, ke tio aŭtomate pruvas diskriminacion. Vi devas konsideri ke la situacio ne estas tiel simpla. Ĉu vi jam pripensis ke se la plejmulta porcio de malliberuloj estas minoritatuloj, tiuokaze eblas ke la plej granda procentaĵo de krimoj estas faritaj per minoritatuloj?
La minoritatuloj ne havas tiom da mono kiel la blankuloj por pagi kaŭcion. La statisikoj klare reflektas tion. Kaj kial do tia granda procentaĵo de minoritatuloj entute faras krimojn? Certe ne surbaze de senespereco en ege rasisma socio, ĉu?
Alia grava aspekto estas la privatigo de ĉio en Usono. Do, malliberejoj ja estas granda usona komerco. Ju pli da malliberuloj, des pli da imposta mono por la blankaj tenantoj de malliberejoj. Tio estas faŝismo kaj nenio alia.
Mi timas, ke vi mem tro rapide juĝas la minoritatulojn en via lando.

Eble "vi" (Kial vi egaligas vin kun la usona ŝtato? Endoktrinigo?) ne malliberigas homojn pro esprimi nepopularajn politikajn opiniojn, kvankam mi dubas ke ekzemple Glenn Greenwald aŭ Barrett Brown konsentus kun vi, sed oni certe malliberigas adoleskantojn pro filmi policistojn.

kaŝperanto (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 19:11:46

ustra:
La minoritatuloj ne havas tiom da mono kiel la blankuloj por pagi kaŭcion. La statisikoj klare reflektas tion. Kaj kial do tia granda procentaĵo de minoritatuloj entute faras krimojn? Certe ne surbaze de senespereco en ege rasisma socio, ĉu?
Alia grava aspekto estas la privatigo de ĉio en Usono. Do, malliberejoj ja estas granda usona komerco. Ju pli da malliberuloj, des pli da imposta mono por la blankaj tenantoj de malliberejoj. Tio estas faŝismo kaj nenio alia.
Mi timas, ke vi mem tro rapide juĝas la minoritatulojn en via lando.
Ja estas problemo ke ni malliberigas tro multajn homojn, sed ĉu vi dubas ke krimoj estas juste punita? Eble antaŭ kiam estas sciencaj metodoj por pruvi certaj krimoj, sed nun? Advokatoj tre ĝuus ian ajn kontraŭleĝajn aŭ rasismajn malliberigojn, ĉar ili povus esti tre fama defendi la maljuste kulpigitan civitanon. Kaj kaŭcio ne eblas post kiam vi estas juĝita kulpa.

Ĉu vi vere pensas ke niaj krimuloj estis malliberigita ĉar ili ŝtelis manĝaĵojn por nutri siajn infanojn? Ridinde.

Nia problemo estas la milito kontraŭ drogoj, kaj la kulturo de krimo. Minoritatuloj vere havas pli da oportunoj ol blankuloj por akiri stipendiojn kaj aliaj avantaĝojn. Sed ne estas "mojosa" apliki sin mem. Mi konis amikon kiu estis pagita por ĉeesti universitaton (li vere gajnis monon), nur pro lia haŭtkoloro. La tiel nomita "affirmative action" estas vere ŝtat-subtenita rasisma politiko.

Iuj de la plej rasismaj homoj kiujn mi iam konatiĝis estis "minoritatuloj", sed vere estas pli da blankaj rasistoj, mi pensas.

Ja estas problemo de raso en Usono, sed nun vere estas ankaŭ inversa rasismo/diskriminacio.

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 20:23:24

kaŝperanto:Ĉu vi vere pensas ke niaj krimuloj estis malliberigita ĉar ili ŝtelis manĝaĵojn por nutri siajn infanojn? Ridinde.
Nenie mi skribis tion. Anstataŭ la pezo de krimoj, pli interesas min la medio kiu okazigas tiom da krimuloj. La usona malliberuloja kvoto estas ja plene neatingita ĉe la okcidentaj ŝtatoj (kaj en la tuta mondo).

kaŝperanto:Nia problemo estas la milito kontraŭ drogoj, kaj la kulturo de krimo.
Jes, la milito kontraŭ drogoj, la tri diliktoj leĝo kaj la privatigo de malliberejoj estas la ĉefaj kaŭzoj. Mi jam skribis, ke tio estas granda faŝisma komerco.

nornen (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 2 d. 22:08:02

kaŝperanto:Nia problemo estas la milito kontraŭ drogoj
Ne. Via milito kontraŭ drogoj ne estas via problemo, sed nia problemo; la problemo de ni, kiuj loĝas en drogfabrikantaj aŭ drogtransigantaj landoj.
Kaj ĉar vi havas lokan problemon (la konsumon de drogoj), kiun vi ne sukcesas solvi loke, ĉi tie ĉe ni la perforto pliiĝas por problemoj de alia (t.e. via) lando.
Se tiu ĉi "milito" estas via, kial vi eksportas ĝin?

Bonvolu batali viajn militojn vi mem. Ni ne volas ilin. Nek dum la 50aj jaroj, nek nun. Ili estas tutaj viaj. Ĝuu ilin!

robbkvasnak (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 3 d. 00:46:08

La Temo de tiu-ĉi forumo estas pri Ukrainio - ne pri la malliberejoj en Usono.
Sed ĉar oni meniciis tion - jes, Usono havas %e pli da malliberuloj ol multaj aliaj landoj kaj jes, la industrio privata ekspluatas ilian laboron por gajni monon. Tiu tradicio venas el la angloj - kiuj tiel popoligs Aŭstralion, krome. Post la civitana milito en Usono oni uzis tion por resklavigi negrulojn. Hodiaŭ oni uzas drakonajn punojn pro la vendado kaj uzado de drogoj por daŭrigi la sistemon. La malliberuloj faras naŭzigajn laborojn kiojn ne volas fari aliuloj.
La usonaj policanoj estas inter la plej malbone edukataj en la mondo. Plejparte ili estas blankuloj kun minuskomplekson kaj internan timon tiel ke ili rapide mortpafas homojn kaj nur poste demandas kiun ili mortigis. Kiam la usonaj policanoj haltigas vin por simpla trafikkontrolo, ofte estas inter 4 kaj 7 policaj aŭtoj. Ili ŝveligas la brustojn sed havas la manojn sur la pafilo kaj oni kvazaŭ vidas iliajn skuantjan genuojn. Mi tute ne havas respekton por ili.
La usona registaro tute ne helpas plejbonigi la publikan edukadon ĉe ni. Male. Ili volas stultajn civitanojn por pli facili regi ilin. La plej multaj usonanoj ne scias kie Usono militas - nomojn kiel Irako, Afganistano, ktp ili jam aŭdis sed ili ne scias kie troviĝas tiuj landoj. Miaj enlandaj studentoj ofte eĉ ne povis trovi Teksason aŭ Novjorkon sur mapo sen nomoj. Mi eĉ havis studentojn kiuj ne povis trovi Floridon (kie ni loĝas) sur mapo.
Kiam mi parolas la germanan ili ofte pensas ke temas pri la hispana. Ili kredas ke ĉiuj germanoj vestas ledkulotojn kaj jodlas.
ni nun finfine havas publikan sanasekuron sed eĉ tiuj kiuj profitas de tio, do tiuj kiuj unuan fojon dum la vivo pro tio nun havas sanasekuron kontraŭs ĝin ĉar ili kredas ke la registaro tiel forprenas de ili la liberecon decidi havi aŭ ne havi asekuron. Se iu povas klarigi tion al mi estus tre dankema.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. vasaris 3 d. 06:34:25

Jes, Usono similas PSAKIstanon. Usonanoj estas la plej obskuraj homoj sur la Tero, kiuj ne scias kie situas Novjorko. Obama estas la plej granda demagogo, kiu konstante mensogas kaj agitas pro nova milito en Eŭropo. Usono inventis viruson Ebola kaj faris ŝtatan renverson en Ukrainio, kaj kiel kutime akuzas alian landon - Rusion. Obama estas tutmonda satano, konstante maĉanta gumon.

Atgal į pradžią